去目錄頁

Religiaj frazoj en "gravaj" Esperantaj verkoj

Clarence666, 2014年4月30日

讯息: 10

语言: Esperanto

Clarence666 (显示个人资料) 2014年4月30日下午4:10:14

Ĉiuj "gravaj" Esperantaj verkoj (PIV, PMEG, PAG, ...) abundas je arkaikaj kaj eĉ religiaj (surprize nur katolike) frazoj.

http://vortaro.net/#preni (bezonas ensaluton)

- "Dio" 7 aperaĵoj, Kristo 1 aperaĵo
- Osip, Maria, Gaŭlo, Paska, Senĥerib (biblaj nomoj entute sennecesaj kaj kontraŭutilaj por la celo difini aŭ klarigi sencon de vortoj)
- "preni droŝkon" (EO abundas je vortoj por arkaikaj veturiloj: droŝko, kaleŝo, fiakro, ..., kiujn nuntempe apenaŭ iu komprenas), kial ne "preni trajnon"???
- la religiaj frazoj estas plejparte sensencaj kaj nekompreneblaj ( "ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?" )

PIV abundas je katolikaj religiaj frazoj, malgraŭ ĝi laŭraporte estas eldonita / eldonata / prilaborata de la leftekstrema organizaĵo "SAT", kaj leftekstremaj ideologioj kutime malŝatas la ekleziojn kaj religiojn.

Aliaj lingvoj kutime ne "laboras" tiel:

* EN: http://www.oxforddictionaries.com/definition/engli...
* DE: http://www.duden.de/rechtschreibung/nehmen

Sama problemo en aliaj "gravaj" verkegoj (PMEG, PAG, Reta-Vortaro, ...).

Ĉu la ĉiama fiksado de la lingvo al Zamenhof + Fundamento + Katolika religio estas utila por la celoj (universaleco, neŭtreco, kontraŭdiskriminacia kromideologio, facila lernado, ...)?

Bonvolu voĉdoni kaj diskuti.

AlfRoland (显示个人资料) 2014年5月1日上午6:19:54

Clarence666:Ĉiuj "gravaj" Esperantaj verkoj (PIV, PMEG, PAG, ...) abundas je arkaikaj kaj eĉ religiaj (surprize nur katolike) frazoj.

http://vortaro.net/#preni (bezonas ensaluton)

- "Dio" 7 aperaĵoj, Kristo 1 aperaĵo
- Osip, Maria, Gaŭlo, Paska, Senĥerib (biblaj nomoj entute sennecesaj kaj kontraŭutilaj por la celo difini aŭ klarigi sencon de vortoj)
- "preni droŝkon" (EO abundas je vortoj por arkaikaj veturiloj: droŝko, kaleŝo, fiakro, ..., kiujn nuntempe apenaŭ iu komprenas), kial ne "preni trajnon"???
- la religiaj frazoj estas plejparte sensencaj kaj nekompreneblaj ( "ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?" )

PIV abundas je katolikaj religiaj frazoj, malgraŭ ĝi laŭreporte estas eldonita / eldonata / prilaborata de la leftekstrema organizaĵo "SAT", kaj leftekstremaj ideologioj kutime malŝatas la ekleziojn kaj religiojn.

Aliaj lingvoj kutime ne laboras tiel:

* http://www.oxforddictionaries.com/definition/engli...
* http://www.duden.de/rechtschreibung/nehmen

Sama problemo en aliaj "gravaj" verkegoj (PMEG, PAG, ...).

Ĉu la ĉiama fiksado de la lingvo al Zamenhof + Fundamento + Katolika religio estas utila por la celoj (universaleco, neŭtreco, kontraŭdiskriminacia kromideologio, facila lernado, ...)?

Bonvolu voĉdoni kaj diskuti.
Se ne estus religioj estus multe malpli aferoj pri kiuj ni povas ŝerci.
Vidu

glaciurso (显示个人资料) 2014年5月1日上午9:03:47

Mi rimarkis tion antaŭnelonge kiam mi serĉis la vorton "konvinki" en ReVo. La unuaj du ekzemploj estas religiaj (konvinki iun pri Jesuo / konvinki iun fariĝi Kristano).

Mi simple malatentas tiujn frazojn. Tamen mi ne povis voĉdoni, ĉar:
- mi ne estas religia,
- mi ne pensas ke nur Z havas bonstilon kaj
- mian lernsukceson tiaj ekzemploj ne subfosis ridulo.gif

Clarence666 (显示个人资料) 2014年5月1日上午11:21:40

> Se ne estus religioj estus multe malpli aferoj
> pri kiuj ni povas ŝerci. [Vidu]

Vi pravas. ridulo.gif Eble oni povus aldoni kelkajn ŝercojn pri la israela religiego.

> Mi simple malatentas tiujn frazojn

Ankaŭ mi.

AlfRoland (显示个人资料) 2014年5月1日下午1:28:58

Clarence666:> Se ne estus religioj estus multe malpli aferoj
> pri kiuj ni povas ŝerci. [Vidu]

Vi pravas. ridulo.gif Eble oni povus aldoni kelkajn ŝercojn pri la israela religiego.

> Mi simple malatentas tiujn frazojn

Ankaŭ mi.
Trafoliumu la albumon pri religio (kaj ankaŭ pri politiko). La desegnisto Hans Lindström ankaŭ akre kritikas Israelon.

erinja (显示个人资料) 2014年5月1日下午1:41:37

Mi ne komprenas la problemon, kaj mi ne scias kial vi aparte plendas pri religiaj vortoj. La ekzemplaj frazoj venas el klasikaj verkoj.

Kiel "Gaŭlo" rilatas al religio? Tio estas la praa Francujo, do grava por legantoj de Romia historio, ekzemple la verkoj de Julio Cezaro. Senĥerib troviĝas en la biblio sed tio estas historia asiria reĝo kiu menciiĝis en pluraj verkoj de praa literaturo.

Osip -- tio evidente estas persona nomo. Rusa nomo, Guglo informas min. Maria estas ofta ina nomo, mi ne vidas apartan kristanecon en uzo de tiu nomo kiel ekzemplon.

Mi ankaŭ ne aparte zorgas pri la ekzemploj kun malnovaj veturiloj. Plurfoje mi legis malnovan verkon en la angla kaj mi ne rekonis la nomon de iu veturilo, do laŭ mi ne estas malbona afero informiĝi pri specoj de malnovaj veturiloj, por plej bone kompreni la tiutempajn verkojn. Oni ne volas senti sin limigita nur al modernaj verkoj. Ni ĉiuj vastigu kaj ne limigu niajn sciojn, ĉu ne?

Clarence666 (显示个人资料) 2014年5月1日下午1:41:52

La desegnisto Hans Lindström ankaŭ akre kritikas Israelon.
Malfek! Eble mi ne komprenis la ŝercojn pro mia manka lerteco pri la israela religio.

Clarence666 (显示个人资料) 2014年5月1日下午1:56:17

erinja:Mi ne komprenas la problemon, kaj mi ne scias kial vi aparte plendas pri religiaj vortoj
Se mi kreus universalan lingvon, mi ne aldonus kontestendan religion. Kelkaj personoj (precipe islamanoj kaj ateistoj) ne ŝatas la katolikan religion. Mi ja ne postulas forigon de la religiaj vortoj de la vortaro, sed nur uzo de "ordinaraj", oftaj kaj "senproblemaj" vortoj en la ekzemploj ĉe "ordinaraj" vortoj kiel preni.
La ekzemplaj frazoj venas el klasikaj verkoj
Vi pravas. Bedaŭrinde tio estas precipe la katolika biblio.
Kiel "Gaŭlo" rilatas al religio? Tio estas la praa Francujo
Ups, mi ne sciis.
Mi ankaŭ ne aparte zorgas pri la ekzemploj kun malnovaj veturiloj. Plurfoje mi legis malnovan verkon en la angla kaj mi ne rekonis la nomon de iu veturilo, do laŭ mi ne estas malbona afero informiĝi pri specoj de malnovaj veturiloj
Mi ne proponis forigi la vortojn pri la malnovaj veturiloj el la vortaro. Sed por klarigi la vorton preni, mi uzus precipe nuntempajn kaj bone kanatajn verutilojn. Kaj mi uzus precipe oftajn kaj bone konatajn vortojn. Fine, mi ne aldonus iun kromideologion aŭ eĉ religion. La frazo "ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?" estas kaj restas sensenca kaj kontraŭutila por la celo klarigi sencon kaj bonstilan uzon de la vorto "preni".

erinja (显示个人资料) 2014年5月1日下午3:16:12

Clarence666:
erinja:Mi ne komprenas la problemon, kaj mi ne scias kial vi aparte plendas pri religiaj vortoj
Se mi kreus universalan lingvon, mi ne aldonus kontestendan religion. Kelkaj personoj (precipe islamanoj kaj ateistoj) ne ŝatas la katolikan religion. Mi ja ne postulas forigon de la religiaj vortoj de la vortaro, sed nur uzo de "ordinaraj", oftaj kaj "senproblemaj" vortoj en la ekzemploj ĉe "ordinaraj" vortoj kiel preni.
La ekzemplaj frazoj venas el klasikaj verkoj
Vi pravas. Bedaŭrinde tio estas precipe la katolika biblio.
Mi ne scias kia biblio estas "katolika". Mi mem estas ortodoksa judo kaj mi ne havas problemon pri la uzo de kristanaj verkoj en al ekzemploj. Sed sendube vi povas skribi al la eldonintoj de la vortaro se vi volas doni viajn komentojn, ĉar sendube en la forumoj de lernu, neniu povas fari ion por helpi pri tiuj ekzemploj!

Stefano888 (显示个人资料) 2014年5月5日上午12:55:59

Plaĉi al ĉiuj ĉe ĉiuj fojoj estas malfacila. Mi estas Ortodoksa kristano. La katolikaj frazoj ne ĝenas min, tamen. Mi loĝas en la okcidenta hemisfero. Do, mi estas kutimigita vidi la katolikan unuflankecon en historiaj libroj, en la novaĵoj, ktp. La celo de la Esperanto-vortaroj estas helpi homojn lerni Esperanton kaj lerni la sencojn de vortoj. Ĝi ne estas intencita disvastigi apartan religion aŭ religimankecon.

Tamen, mi pensas ke religiajn homojn ĝenus vidi ateistajn frazojn en la vortaro. Malplejparto de la loĝantaro de la mondo konsistas el ateistoj. Mi divenas ke la verkistoj de la gravaj verkoj de Esperanto volis ofendi la malpleja nombro de homoj kaj ili estis de landoj en la Okcidenta hemisfero. Tial, ili uzis ekzemplojn de katolikismo.

回到上端