去目錄頁

tabasamu¡

Dolz, 2014年5月4日

讯息: 5

语言: Esperanto

Dolz (显示个人资料) 2014年5月4日下午5:06:09

Tu texto...[/url]kio estas tabasami? En la video de Perdita Generacio, oni diras : ...lasu ilin tabasami...",
Mi ne scias la signifo el tiu parolo.

Eltwish (显示个人资料) 2014年5月4日下午5:25:13

Tabasumi venas de la svahila vorto tabasumu, kiu signifas rideton. Laŭ mia scio, tiu vorto preskaŭ nur aperas en la kantoj de La Perdita Generacio, eble ĉar ili ne ŝatas, ke rideti malsamas al ete ridi.

Dolz (显示个人资料) 2014年5月5日下午5:37:27

Dankon multege..Ĉu oni povus aldoni al la vortaro?

Oijos (显示个人资料) 2014年5月5日下午8:14:19

Dolz:Dankon multege..Ĉu oni povus aldoni al la vortaro?
Ĉu vi aldonus novan hispanan vorton al vortolibro, se ĝin uzas nur unu muzikgrupo kaj la vorto estus nekonata de preskaŭ ĉiuj? Aldono de ne-uzindaj vortoj portus nur malutilon al Esperanta celaro.

Eltwish (显示个人资料) 2014年5月8日上午12:52:32

Nu, aldoni ĝin al la Eo-En (aŭ aliaj elesperantaj vortaroj) ne okazigus iun ajn malutilon - se iu serĉas la vorton, tiu jam vidis ĝin kaj simple volas scii la signifon. Oni povus almeti "evitinda" laŭvole, kiel oni faris kun "far". Sed certe, ne konvenas aldoni "tabasumi" al listo de tradukoj de "smile" en la En-Eo versio.

回到上端