Al la enhavo

Novaj tradukoj

de Jorn644, 2014-majo-05

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2014-majo-05 12:22:38

Saluton,

Mi serĉas tradukojn por kelke da vortoj. Mi ne sukcesis trovi ilin en vortaroj kaj Vikipedio. Eble vi povas helpi? Jen la ĉi-subaj vortoj.

Angle:
- social media
- whiteboard
- white paper (nederlande="blanka libro" anstataŭ papero)
- VIP (gravegulo aŭ gegraveguloj?)
- upcycling/downcycling (bonvole konsultu Vikipedio)
- movie trailer
- smartphone
- sim card
- coffee pod
- expat (persono laboranta eksterlande)
- eyecatcher
- date (knabo invitas knabino al date)
- creamer (pulvorigita lakto?)
- catwalk
- campervan (bonvole konsultu Vikipedio)

Sveda:
- knäckebröd (angle=crisp bread) -> krakpano?

novatago (Montri la profilon) 2014-majo-05 14:36:00

Angle:
- social media: sociaj retmedioj
- whiteboard: mi ne vidas problemon por uzi simple kretotabulon aŭ blanka murtabulon.
- white paper (nederlande="blanka libro" anstataŭ papero) aŭtoritata gvidilo, eble blanka gvidilo aŭ blanka libro taŭgus. Tio estas tre konkreta afero kaj ĉiel bezonus plian eksplikon, tamen. Mi guglis “blankan libron” kaj trovis plurajn rezultojn kiuj rilatas al tiu senco.
- VIP: gravegulo aŭ gegraveguloj -> dependos de la kunteksto.
- upcycling/downcycling (bonvole konsultu Vikipedio) ĉi tiuj estas malfacilaj, jen proponoj: mal/altiga recikligo*
- movie trailer: (televida aŭ kineja) filmreklamo
- smartphone: inteligenta telefono estas verŝajne la plej uzata sed estas pluraj pli, kiujn mi ne memoras.
- sim card: Identiga Blatokarto por Aliĝinto*
- coffee pod: kafokapsulo*
- expat (persono laboranta eksterlande):
- eyecatcher: sen plia kunteksto mi dirus atentigilon aŭ belaĵo
- date (knabo invitas knabino al date): rendevui
- creamer (pulvorigita lakto?): blanka krempolvo*
- catwalk: modeldefilejo
- campervan (bonvole konsultu Vikipedio): loĝebla aŭto*

Tiuj, kiujn mi markis per * estas sugestoj. Mi ne scias ĉu estas aliaj uzataj vortoj.

Ĝis, Novatago.

Jorn644 (Montri la profilon) 2014-majo-05 15:05:11

Ĉu taŭgas la du ĉi-subaj tradukoj por "smartphone"? Mi uzis la neoficialan sufikson "-oza" kiun mi trovis en la libro "La Tuta Esperanto" de H. Seppik.

- poŝpovozilo (poŝ-pov-oz-il-o)
- povozfono (pov-oz-fon-o)
-oza estas neoficiala sufikso, kiu devenigas el substantivoj adjektivojn kun la senco hava, plena, riĉa:
oroza (= orhava, orriĉa) sablo; ŝtonoza (= ŝtonplena, ŝtonriĉa) vojo; nuboza (= nuba, nuboplena)
ĉielo; poro – poroza (= porhava) k.t.p.

Urho (Montri la profilon) 2014-majo-05 15:20:58

Jorn644:Saluton,
Mi serĉas tradukojn por kelke da vortoj. Mi ne sukcesis trovi ilin en vortaroj kaj Vikipedio. Eble vi povas helpi? Jen la ĉi-subaj vortoj.

Angle:
- smartphone
Bonvolu legi jenan fadenon ĉe lernu!: Kiel oni tradukas "smartphone"?

novatago (Montri la profilon) 2014-majo-05 15:59:38

Urho:
Jorn644:Saluton,
Mi serĉas tradukojn por kelke da vortoj. Mi ne sukcesis trovi ilin en vortaroj kaj Vikipedio. Eble vi povas helpi? Jen la ĉi-subaj vortoj.

Angle:
- smartphone
Bonvolu legi jenan fadenon ĉe lernu!: Kiel oni tradukas "smartphone"?
El tiuj mi ŝatas lertan telefonon.

Jorn644:Mi uzis la neoficialan sufikson "-oza"
Uzi tiun sufikson ĉi-kaze, laŭ mi, ne taŭgas. Speciale por la vortoj proponitaj de vi, kiuj estas nekomprenblaj. Se vi ne ŝatas lertan telefonon, mi ree rekomendas uzi inteligentan telefonon.

Ĝis, Novatago.

Jorn644 (Montri la profilon) 2014-majo-05 16:17:50

Dankon por la respondoj. La alia fadeno estis utila.

novatago (Montri la profilon) 2014-majo-06 08:43:49

Post multe cerbumi mi alvenis al iom kontentiga konkludo por la angla “expatriate”: elpatrujigito.

Kvankam, sen klara kunteksto, oni devus aldoni a-vorton por klarigi pri kia elpatruigito temas. Ŝajne en la angla ne bezonas plian kuntekston, sed ekzemple en la hispana ĝis hieraŭ mi ne sciis ke la vorto “expatriado” povus havi tian konkretan signifon sen plia klarigo. Do, se la kunteksto ne estas tute klara mi aldonus la a-vorton “labora” aŭ mi dirus “elpatrujigita labor/anto/ulo”.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-majo-06 10:06:17

“expatriate”: elpatrujigito
expat anglalingve aplikiĝas al tiuj kiuj aŭ loĝas aŭ laboras propravole en alia lando, foje, eble, al tiuj kiujn oni devigis forlasi sian landon.

eksterpatrujano (vortaro de Wells) aŭ ekspatrujano (en artikolo en Vikipedio).

novatago (Montri la profilon) 2014-majo-06 10:15:25

sudanglo:eksterpatrujano (vortaro de Wells) aŭ ekspatrujano (en artikolo en Vikipedio).
Mi pensis ankaŭ pri tiuj ebloj. La unua por mi ne estas klara, tamen mi ne kontraŭas ĝin. La dua estas tre malrekomendinda. Ambaŭ estas praktike ne uzataj. Guglo nur montras unu praktikan rezulton por la unua, kaj du vikipediajn rezultojn (vere nekalkulindaj) por la dua.

Mi opinias mian sugeston multe pli bona laŭ vortfarado rilate al signifo.

Cetere ĉi-kuntekste diri ke oni laboras eksterlande propravole estas diri malmulte. En la angla vikipedio legeblas: “In common usage, the term is often used in the context of professionals or skilled workers sent abroad by their companies

Traduko: En kutima uzado, la vorto estas ofte uzata en kunteksto de profesiuloj kaj lertaj laboroluj senditaj eksterlanden de iliaj entreprenoj.

Do, se entrepreno elpatrujigas laborulon, tiu persono esta elpatrujigito.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-majo-06 10:26:17

- creamer (pulvorigita lakto?): blanka krempolvo*
polvo elvokas ideon de malpuraĵo aŭ ion kion oni ne metus en la buŝon. Do prefere krempulvoro.

Sed eble kremaĵo sufiĉas.

Reen al la supro