Novaj tradukoj
של Jorn644, 5 במאי 2014
הודעות: 15
שפה: Esperanto
Jorn644 (הצגת פרופיל) 5 במאי 2014, 12:22:38
Mi serĉas tradukojn por kelke da vortoj. Mi ne sukcesis trovi ilin en vortaroj kaj Vikipedio. Eble vi povas helpi? Jen la ĉi-subaj vortoj.
Angle:
- social media
- whiteboard
- white paper (nederlande="blanka libro" anstataŭ papero)
- VIP (gravegulo aŭ gegraveguloj?)
- upcycling/downcycling (bonvole konsultu Vikipedio)
- movie trailer
- smartphone
- sim card
- coffee pod
- expat (persono laboranta eksterlande)
- eyecatcher
- date (knabo invitas knabino al date)
- creamer (pulvorigita lakto?)
- catwalk
- campervan (bonvole konsultu Vikipedio)
Sveda:
- knäckebröd (angle=crisp bread) -> krakpano?
novatago (הצגת פרופיל) 5 במאי 2014, 14:36:00
- social media: sociaj retmedioj
- whiteboard: mi ne vidas problemon por uzi simple kretotabulon aŭ blanka murtabulon.
- white paper (nederlande="blanka libro" anstataŭ papero) aŭtoritata gvidilo, eble blanka gvidilo aŭ blanka libro taŭgus. Tio estas tre konkreta afero kaj ĉiel bezonus plian eksplikon, tamen. Mi guglis “blankan libron” kaj trovis plurajn rezultojn kiuj rilatas al tiu senco.
- VIP: gravegulo aŭ gegraveguloj -> dependos de la kunteksto.
- upcycling/downcycling (bonvole konsultu Vikipedio) ĉi tiuj estas malfacilaj, jen proponoj: mal/altiga recikligo*
- movie trailer: (televida aŭ kineja) filmreklamo
- smartphone: inteligenta telefono estas verŝajne la plej uzata sed estas pluraj pli, kiujn mi ne memoras.
- sim card: Identiga Blatokarto por Aliĝinto*
- coffee pod: kafokapsulo*
- expat (persono laboranta eksterlande):
- eyecatcher: sen plia kunteksto mi dirus atentigilon aŭ belaĵo
- date (knabo invitas knabino al date): rendevui
- creamer (pulvorigita lakto?): blanka krempolvo*
- catwalk: modeldefilejo
- campervan (bonvole konsultu Vikipedio): loĝebla aŭto*
Tiuj, kiujn mi markis per * estas sugestoj. Mi ne scias ĉu estas aliaj uzataj vortoj.
Ĝis, Novatago.
Jorn644 (הצגת פרופיל) 5 במאי 2014, 15:05:11
- poŝpovozilo (poŝ-pov-oz-il-o)
- povozfono (pov-oz-fon-o)
-oza estas neoficiala sufikso, kiu devenigas el substantivoj adjektivojn kun la senco hava, plena, riĉa:
oroza (= orhava, orriĉa) sablo; ŝtonoza (= ŝtonplena, ŝtonriĉa) vojo; nuboza (= nuba, nuboplena)
ĉielo; poro – poroza (= porhava) k.t.p.
Urho (הצגת פרופיל) 5 במאי 2014, 15:20:58
Jorn644:Saluton,Bonvolu legi jenan fadenon ĉe lernu!: Kiel oni tradukas "smartphone"?
Mi serĉas tradukojn por kelke da vortoj. Mi ne sukcesis trovi ilin en vortaroj kaj Vikipedio. Eble vi povas helpi? Jen la ĉi-subaj vortoj.
Angle:
- smartphone
novatago (הצגת פרופיל) 5 במאי 2014, 15:59:38
Urho:El tiuj mi ŝatas lertan telefonon.Jorn644:Saluton,Bonvolu legi jenan fadenon ĉe lernu!: Kiel oni tradukas "smartphone"?
Mi serĉas tradukojn por kelke da vortoj. Mi ne sukcesis trovi ilin en vortaroj kaj Vikipedio. Eble vi povas helpi? Jen la ĉi-subaj vortoj.
Angle:
- smartphone
Jorn644:Mi uzis la neoficialan sufikson "-oza"Uzi tiun sufikson ĉi-kaze, laŭ mi, ne taŭgas. Speciale por la vortoj proponitaj de vi, kiuj estas nekomprenblaj. Se vi ne ŝatas lertan telefonon, mi ree rekomendas uzi inteligentan telefonon.
Ĝis, Novatago.
Jorn644 (הצגת פרופיל) 5 במאי 2014, 16:17:50
novatago (הצגת פרופיל) 6 במאי 2014, 08:43:49
Kvankam, sen klara kunteksto, oni devus aldoni a-vorton por klarigi pri kia elpatruigito temas. Ŝajne en la angla ne bezonas plian kuntekston, sed ekzemple en la hispana ĝis hieraŭ mi ne sciis ke la vorto “expatriado” povus havi tian konkretan signifon sen plia klarigo. Do, se la kunteksto ne estas tute klara mi aldonus la a-vorton “labora” aŭ mi dirus “elpatrujigita labor/anto/ulo”.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (הצגת פרופיל) 6 במאי 2014, 10:06:17
“expatriate”: elpatrujigitoexpat anglalingve aplikiĝas al tiuj kiuj aŭ loĝas aŭ laboras propravole en alia lando, foje, eble, al tiuj kiujn oni devigis forlasi sian landon.
eksterpatrujano (vortaro de Wells) aŭ ekspatrujano (en artikolo en Vikipedio).
novatago (הצגת פרופיל) 6 במאי 2014, 10:15:25
sudanglo:eksterpatrujano (vortaro de Wells) aŭ ekspatrujano (en artikolo en Vikipedio).Mi pensis ankaŭ pri tiuj ebloj. La unua por mi ne estas klara, tamen mi ne kontraŭas ĝin. La dua estas tre malrekomendinda. Ambaŭ estas praktike ne uzataj. Guglo nur montras unu praktikan rezulton por la unua, kaj du vikipediajn rezultojn (vere nekalkulindaj) por la dua.
Mi opinias mian sugeston multe pli bona laŭ vortfarado rilate al signifo.
Cetere ĉi-kuntekste diri ke oni laboras eksterlande propravole estas diri malmulte. En la angla vikipedio legeblas: “In common usage, the term is often used in the context of professionals or skilled workers sent abroad by their companies”
Traduko: En kutima uzado, la vorto estas ofte uzata en kunteksto de profesiuloj kaj lertaj laboroluj senditaj eksterlanden de iliaj entreprenoj.
Do, se entrepreno elpatrujigas laborulon, tiu persono esta elpatrujigito.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (הצגת פרופיל) 6 במאי 2014, 10:26:17
- creamer (pulvorigita lakto?): blanka krempolvo*polvo elvokas ideon de malpuraĵo aŭ ion kion oni ne metus en la buŝon. Do prefere krempulvoro.
Sed eble kremaĵo sufiĉas.