К содержанию

Ĉu oni rajtas mortigi sin libervole?

от leporinjo, 5 мая 2014 г.

Сообщений: 36

Язык: Esperanto

mihxil (Показать профиль) 8 мая 2014 г., 16:30:05

Rujo:Jam ĉe la malfermo de la verko li prezentas observon laŭ kiu unu el plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco.
Ĉiuj faktoj montras tien, ke konscio kaj individueco estas tute ligataj al la cerbo kaj la korpo. Lezu la cerbon kaj oni lezas la indiduecon. Kiu povas nei tiun fakton?
Do ne temas pri 'iluzio', ke morto de la korpo estas fino de onia ekzisto.

Male la ideo ke sekvos turmentego al memmortigintoj evidente estas pura fantazio, kiel ĉio en spiritismo.

Rujo (Показать профиль) 9 мая 2014 г., 2:01:12

mihxil:
Rujo:Jam ĉe la malfermo de la verko li prezentas observon laŭ kiu unu el plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco.
Ĉiuj faktoj montras tien, ke konscio kaj individueco estas tute ligataj al la cerbo kaj la korpo. Lezu la cerbon kaj oni lezas la indiduecon. Kiu povas nei tiun fakton?
Do ne temas pri 'iluzio', ke morto de la korpo estas fino de onia ekzisto.

Male la ideo ke sekvos turmentego al memmortigintoj evidente estas pura fantazio, kiel ĉio en spiritismo.
Multnombraj sciencistoj el la tuta mondo atestis kaj atestas la ekziston de la spirito. Laŭ via vidpunkto, ili ĉiuj estis frenezuloj, fantaziuloj (http://www.guia.heu.nom.br/grandes_cientistas.htm). Eĉ Kartezio ne estis tiom kartezia, ĉar li kredis ankaŭ pri la senmorteco de la animo. Seriozulo kiu havas sciencan intereson kaj kuraĝon por fari raciajn esplorojn ne antaŭjuĝas kion ili ignoras."

mihxil (Показать профиль) 9 мая 2014 г., 5:20:57

Rujo:Multnombraj sciencistoj el la tuta mondo atestis kaj atestas la ekziston de la spirito. Laŭ via vidpunkto, ili ĉiuj estis frenezuloj, fantaziuloj (http://www.guia.heu.nom.br/grandes_cientistas.htm).
La onidira atesto de aro de 19jarcentuloj en portugallingva brazila retejo valoras mulmulton. Kaj fakte estas iom ridinde ke vi prezentas tion kiel kontraŭargumenton. Bonvolu montri la nuntempan sciencan literaturon kiu parolas pri la temo, kaj/aŭ iom resumigu la evidentaron.

Sed probable estas iom vane. Spiritismo jam antaŭe temis en la forumo, kaj jam tiam homoj tre malsukcese provis fari tion, do probable vi same bone povus ŝpari vian tempon, se ne vi pensas ke vi havas ion pli bonan (kio estas tre dubinda, konsideranta ke via unua provo estis tiu freneza ligo, eĉ ne provinte klakebligi ĝin).

Rujo (Показать профиль) 9 мая 2014 г., 22:35:34

mihxil:
Rujo:Multnombraj sciencistoj el la tuta mondo atestis kaj atestas la ekziston de la spirito. Laŭ via vidpunkto, ili ĉiuj estis frenezuloj, fantaziuloj (http://www.guia.heu.nom.br/grandes_cientistas.htm).
La onidira atesto de aro de 19jarcentuloj en portugallingva brazila retejo valoras mulmulton. Kaj fakte estas iom ridinde ke vi prezentas tion kion kontraŭargumenton. Bonvolu montri la nuntempan sciencan literaturon kiu parolas pri la temo, kaj/aŭ iom resumigu la evidentaron.

Sed probable estas iom vane. Spiritismo jam antaŭe temis en la forumo, kaj jam tiam homoj tre malsukcese provis fari tion, do probable vi same bone povus ŝpari vian tempon, se ne vi pensas ke vi havas ion pli bonan (kio estas tre dubinda, konsideranta ke via unua provo estis tiu freneza ligo, eĉ ne provinte klakebligi ĝin).
Vi estas maldemokrata kaj kolerema! Tamen, viaj akraj vortoj ne timigas min! Koncerne la aferon, citindas fama eldiro de Galileo: "Kaj tamen ĝi moviĝas!" Kompreneble, saĝa kapo duonvorton komprenas! (Z)

mihxil (Показать профиль) 10 мая 2014 г., 22:14:02

Rujo:Vi estas maldemokrata kaj kolerema!
Tute ne, kaj mi ne vidas kiel miaj vortoj eĉ rilatas al tiuj ecoj.
Rujo:Tamen, viaj akraj vortoj
Akraj sed akurataj. La vero estas dura.
Rujo:citindas fama eldiro de Galileo
Ne komparu vian infanecan doktrinon kun la obstino de fama sciencisto. Tio estas almenaŭ sufiĉe malmodeste, kaj probable konsidereblas insulto al scienco ĝenerale.

Stefano888 (Показать профиль) 18 мая 2014 г., 2:26:59

Sinmortigo estas malbona ideo, miaopinie. Se ne estas postvivo, tiu ĉi vivo estas la sola vivo, kiun oni havas. Se estas postvivo kaj la stato de la animo ĉe morto estos la sama stato post morto, oni eble pasigos eternon malamante sin.

Miĥil, vi jam scias ke mi estas kredanto. Eble, mi estas stulta kaj malhonesta en viaj okuloj ĉar mi kredas kion mi kredas. Mi kontentas kun miaj kredoj kaj vi ne ŝangos ilin. Mi scias ke tuj post kiam mi faris religian komenton, vi volos argumenti kun mi. Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti. Mi ne volas argumenti pri tio ĉi.

Nun nereligia komento. Ekzistas drogoj, kiuj influas homojn mortigi ilin mem. Iu, kiu volas fari tian ĉi aĵon, eble influiĝas per tiaj drogoj. Ĉu iu, kiu estas preninta drogojn, kiuj produktas sinmortigemajn pensojn, havas liberan volon?

antoniomoya (Показать профиль) 18 мая 2014 г., 8:49:01

Se ekzistas animo kaj spirito, tiuj estas ne materiaj, do ili estas tute FOR de sciencaj pruvoj. Ĉe tiu universo, NE ĉio estas energio aŭ materio: apud ili troviĝas ankaŭ la vivo, kaj krome la inteligenteco, kun siaj valoroj, libera volo, decid-kapablo, ktp.

Scienculoj havas NENIAN eblecon pruvi ke ne ekistas postvivo. Same, kredantoj ne povas pruvi ke tiu fid-espero ekzistas fakte. Do, la eblecoj favoraj kaj kontraŭaj estas 50%. Neniu rajtas do ridindigi aŭ mort-batali tiujn kiuj pensas kontraŭe. Ĉiu rajtas kredi kion li volas: ĉiaokaze li povos pruvi nenion...

Nur post tiu nuna vivo oni vidos, aŭ ne vidos, kiu estis prava.

Konsiderinte ĉion, estas tio kion oni kredas, anstataŭ
tio kion oni scias, kio decidigas la konduton kaj regas personajn agojn.

La ĉefa demando estas: Ĉi tie devis esti nenio. Kial do estas io?

Amike.

mihxil (Показать профиль) 20 мая 2014 г., 16:51:11

antoniomoya:Se ekzistas animo kaj spirito, tiuj ne estas materiaj, do ili estas tute FOR de sciencaj pruvoj.
Ne ekzistas aliaj pruvoj ol 'sciencaj' pruvoj. Pruvoj estas pruvoj. Se ne ekzistas ajna evidentaĵo por io, tiam estas tre verŝajne ke ne ekzistas. Simple ĉar la kvanto de neveraĵoj estas senfine pli granda ol la kvanto de veraĵoj. Via parolado pri eblecoj kaj 50% ktp estas ekstreme naiva, kaj je nenio ajn bazita.

antoniomoya:Ĉe tiu universo, NE ĉio estas energio aŭ materio: apud ili troviĝas ankaŭ la vivo, kaj krome la inteligenteco, kun siaj valoroj, libera volo, decid-kapablo, ktp.
Nenio ĝis nun montris ke vivo, inteligenco, valoroj, ktp ktp ne havas lokon en la universo priskribata de la nunaj sciencoj nure.

Eĉe, se io ekzistas kaj montreble ekzistas, ĉu estas 'energio aŭ materio' aŭ ne, tiam ĝi estas temo de scienco. Scienco ne laŭdifine povas nur okupiĝi pri 'energio aŭ materio'. Tio estas misreprezento de kio scienco estas. Afero kia 'inteligenco' estas tute ebla temo, kaj tial ekzemple ankaŭ psikologio estas scienco. Pri 'vivo' eĉ tuta branĉo de scienco estas jam dediĉita (ĝi nomiĝas 'biologio' ). Tio pri kio ĝi tamen ne povas okupi sin estas aferoj kiuj simple ne ekzistas.

antoniomoya:Scienculoj havas NENIAN eblecon pruvi ke ne ekistas postvivo.
Postvivo estas superflua hipotezo, ĝi estas neniel necesa kaj alportas nenian ajn klarigan povon. La teorio ke la kredo je postvivo originas sole en la psikoj de homoj estas vaste pli kredebla, kaj multege pli bone agordas kun la faktoj.

antioniomoya:Konsiderinte ĉion, estas tio kion oni kredas, anstataŭ
tio kion oni scias, kio decidigas la konduton kaj regas personajn agojn.
Saĝulo nur kredas aferojn kiuj efektive estas kredindaj pro tio ke ili estas subtenataj de aro de evidentaĵoj kaj bone koheras kun la tuta resto de scioj. Senbaza kredo estas neniel laŭdinda afero, kaj tiu kiu lasas gvidi sin per religiaj kredoj klare ankaŭ povas ekagi tre idiote, kaj ekzemple flugigi aviadilojn kontraŭ turojn aŭ fortranĉi partetojn de la pisiloj de siaj viraj idoj.

antioniomoya:La ĉefa demando estas: Ĉi tie devis esti nenio. Kial do estas io?
La plej bona respondo estas 'neniu scias'. Fantazii ion pri ia dio helpas neniom, kaj klarigas eĉ malpli.

mihxil (Показать профиль) 20 мая 2014 г., 16:54:16

Stefano888:Miĥil, vi jam scias ke mi estas kredanto. Eble, mi estas stulta kaj malhonesta en viaj okuloj ĉar mi kredas kion mi kredas. Mi kontentas kun miaj kredoj kaj vi ne ŝangos ilin. Mi scias ke tuj post kiam mi faris religian komenton, vi volos argumenti kun mi. Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti. Mi ne volas argumenti pri tio ĉi.
Vi ne volas argumenti. Bone. Sed mi ja esperas ke vi ne malŝparos vian solan vivon. Via iluzio ke sekvos 'postvivo' povus kaŭzi ke vi malpli aprezas la nunan. Ekzistas neniu ajn evidento ke ekzistas postvivo, kaj mi simple avertas: ne kalkulu je tio!

Lakiro (Показать профиль) 20 мая 2014 г., 17:47:22

Probable senesperaj malsanuloj ne devas peti permeson por sinmortigo. Multaj herooj dum milito plensence murdas sin por la venko. Pluraj sektanoj-religiuloj restigas nian mondon libervole por ke trafu en la paradizon. Pluraj teroristoj eksplodas sin libervole.
Ĉu rajtas aŭ ne rajtas? Tion scias filozofio, psikologio kaj psikiatrio. Tion precize scias mem suiciduloj. Neniu scias ĝustan respondon ĝis tiu momento, kiam homo aperas ĉe fatala streko. Dum tiuj momentoj homa cerbo funkcias alie.

Наверх