Ir ao conteúdo

Ĉu oni rajtas mortigi sin libervole?

de leporinjo, 5 de maio de 2014

Mensagens: 36

Idioma: Esperanto

leporinjo (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 14:44:19

Kion vi pensas?

antoniomoya (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 17:26:13

Laŭ mi, oni ne rajtas mortigi sin libervole.

Nia vivo estas prunto, samkiel nia menso kaj nia libera volo. Ni ne estas aŭtoroj (mastroj) de tiuj donoj, nur ricevantoj.

Ni povas libervole akcepti aŭ malakcepti tiun mirindan donacon nomita "ekzisto". Sed ni estu konsciaj ke, depende de nia libera elekto, tiel estos la efiko (konsekvenco, rezulto).

Verŝajne eterna efiko.

Do, poste oni rajtos raklamacii nenion. Al Neniu ridulo.gif

Amike.

nornen (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 17:48:14

Eble tiu rajto estus la unika rajto kiun neniu povos forpreni de ni.

Oijos (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 19:56:06

antoniomoya:Laŭ mi, oni ne rajtas mortigi sin libervole.

Nia vivo estas prunto, samkiel nia menso kaj nia libera volo. Ni ne estas aŭtoroj (mastroj) de tiuj donoj, nur ricevantoj.

Ni povas libervole akcepti aŭ malakcepti tiun mirindan donacon nomita "ekzisto". Sed ni estu konsciaj ke, depende de nia libera elekto, tiel estos la efiko (konsekvenco, rezulto).

Verŝajne eterna efiko.

Do, poste oni rajtos raklamacii nenion. Al Neniu ridulo.gif

Amike.
Libera volo ne povas ekzisti laŭ nunaj teorioj kaj sana racio.

Lakiro (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 19:57:22

Kia cinikismo! Kiel vi povas filozofii pri tio? Kion vi scias pri odesa teruro?
Verŝajne homo, kiu kreis ĉi tiun temon, tute ne posedas informon. En Usono informorganizacioj ne lumigis ĉi tiun eventon, nur kelkaj gazetoj skribis pri "hazarda incendio".

En Moskvon veturis loĝantoj de Odeso kun propraj videomaterialoj, kie bone videblas amasa likvidado de senpafilaj homoj. Faŝistoj de 14 centurio el Kievo pelis odesanojn de "kulikovo pole" en domon de sindikato, fermis la pordon kaj ĵetadis botelojn kun koktelo de Molotov kaj amoniako. Homoj provis malfermi la fenestrojn por ke spiru, sed la radikaloj pafis ilin. Multaj homoj saltis el fenestroj sur la teron, tamen kievaj faŝistoj murdis ilin per bastonoj kaj pafiloj. Ĉi tio estas kameraita, kie ni povas bone vidi tiun teruran genocidon kaj amasmurdon. La radikaloj ne permesis estingi la incendion. Multaj homoj forbrulis aŭ toksiĝis per la amoniako. Post la incendio estis trovitaj multaj kadavroj kun kuglaj truoj. Unu gravedan virinon la radikaloj sufokis. Nenie en la domo estis trovitaj pafiloj. Ĉiuj murditaj homoj estis odesaj ukrainanoj. Mensogo pri rusa spuro estas netrovita.
Pri kia rajto de loĝantoj de Odeso ĉi tie temas?

mihxil (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 20:39:18

Oijos:Libera volo ne povas ekzisti laŭ nunaj teorioj kaj sana racio.
Ŝajnas al mi ke tio dependas de onia difino de 'libera volo'.

Mi cetere opinias ke oni rajtu mortigi sin libervole. Plejmulto de la socioj ankaŭ permesas. Ekz. fumado kutime ne estas malpermesita. Sed eĉ pli agoplenaj metodoj ofte ne estas puneblaj.

Nia vivo ne estas prunto. La malo estus absolute ne senchava. Ĝi apertenas al nur unu, al si mem, do oni rajtu fari kun ĝi laŭvole.

Tio ne forprenas ke oni kutime ja provu eviti ke homoj memmortigu, ĉar ne malofte ekzistas aliaj solvoj kaj ĝenerale estas bone provi helpi homojn.

nornen (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 20:53:35

Oijos:Libera volo ne povas ekzisti laŭ nunaj teorioj kaj sana racio.
Ĉu vi bonvole povus aldoni ligilojn al tiuj teorioj?

Oijos (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 21:03:44

nornen:
Oijos:Libera volo ne povas ekzisti laŭ nunaj teorioj kaj sana racio.
Ĉu vi bonvole povus aldoni ligilojn al tiuj teorioj?
Mi ne havas.

antoniomoya (Mostrar o perfil) 5 de maio de 2014 21:27:37

Se la vivo estas nur materia hazardaĵo, sekve havas nenian sencon, neniu transdonis ĝin al ni, kaj ekzistas absolute nenia espero transvivi iamaniere post la forpaso... nu, kial eviti ke homoj libervole mortigu sin?

Kial nia vivo ne estus prunto? Mi ne elpensis mian vivon, mi ne faris ĝin, mi ne kreis ĝin. Mi nur ricevis ĝin, samkiel ĉiujn miajn antaŭulojn. Ĉu ne prunto, la vivo? Kiu scias? Kiu eĉ scias kio estas la vivo mem?

Oni estas respondeca de sia vivo, samkiel oni estas respondeca de heredita bieno. Sed oni ne rajtas detrui ĝin. Oni estas administranto, ne mastro-kreinto.

Amike.

mihxil (Mostrar o perfil) 6 de maio de 2014 06:32:47

antoniomoya:Se la vivo estas nur materia hazardaĵo, sekve havas nenian sencon, neniu transdonis ĝin al ni, kaj ekzistas absolute nenia espero transvivi iamaniere post la forpaso... nu, kial eviti ke homoj libervole mortigu sin?
Ĝuste ĉar ekzistas neniu maniero 'transvivi' la solan vivon kiun ni havas, estas grave ke oni ne facilanime rezignu pri ĝi. Tio ja estus tre domaĝa. Via demando estas stranga, ĉar la inversa demando estus pli logika. Kial oni ne libervole mortigu sin se sekvus alia vivo? La perdo povus esti eta. Fakte eĉ povus esti gajno, kaj tial ekz. religiaj memmortigantaj 'martiroj' ne malfacile troveblas.

Aldone memmortigo povus ĉagreni aliajn homojn, kio estas alia argumento ne fari ĝin.

Sed finefine, se iu vere volas mortigi sin, ja estas lia propra vivo, la ununura vivo kiun li havas. Se vere iu estas absolute certa, ke nenieco estas kaj restos preferinda al la vivo, tiam mi ne vidas kial oni malpermesu la elekton.

De volta à parte superior