Al la enhavo

Esperanta Vikipedio en danĝero

de Koracio, 2014-majo-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Koracio (Montri la profilon) 2014-majo-06 20:00:16

Karaj forumantoj,
la Esperanta Vikipedio estas endanĝerita, kaj bezonas vian helpon.

Danko por via helpo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-06 20:15:00

Kial? Kiel?

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-06 20:19:56

Mi vidis, ke nun iuj artikoloj estas aŭtomate tradukitaj:
http://epo.wikitrans.net/Artificial_intelligence

erinja (Montri la profilon) 2014-majo-06 20:22:56

Wikitrans estas tute alia projekto. Ĝi ne signifas ke la esperanta Vikipedio estas en danĝero. Wikitrans estas projekto por havebligi al Esperantistoj informojn kiuj nun estas haveblaj ĉefe en la angla. Mi vidas nenion malbonan en tio (kaj interalie Wikitrans havas alian retpaĝon -- ĝiaj artikoloj ne troviĝas ĉe la 'normala' Vikipedio)

novatago (Montri la profilon) 2014-majo-06 20:29:44

Koracio:Karaj forumantoj,
la Esperanta Vikipedio estas endanĝerita, kaj bezonas vian helpon.

Danko por via helpo.
Kiel?

rwrobbins (Montri la profilon) 2014-majo-06 21:29:30

Ĉu la tradukoj estas trovitaj en tiu retejo bonaj? Ĉu iu povas komenti la kvaliton de la esperanto uzita sur WikiTrans?

Ekzemple, komparu tiujn du retejojn:

http://epo.wikitrans.net/Wolfgang_Amadeus_Mozart?s...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Amadeus_Moza...

Mi ne estas gramatika eksperto. Ĉu ĝi estas evidenta al flua parolanto ke la unua ekzemplo estis tradukita maŝine? Eble ne perfekta, sed pli bone ol Google Translate? Ĉu la Vikipedio-artikolo estas tio multe pli bone ol la WikiTrans?

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-07 19:53:07

Kiel plibonigi la artikolojn aŭ la tradukadon de Wikitrans?

raffadalbo (Montri la profilon) 2014-majo-12 19:47:51

rwrobbins:Ĉu ĝi estas evidenta al flua parolanto ke la unua ekzemplo estis tradukita maŝine?
Jes, certe! Sufiĉas legi "komponisto de la Classical epoko". Kia vorto estas "Classical"?

Aldone, estas ankaŭ multaj frazoj kiuj ne estas eraraj sed ŝajnas strangaj, kiel "Mozart montris enorman kapablon de sia plej frua infanaĝo".

Reen al la supro