去目錄頁

Esperanta Vikipedio en danĝero

Koracio, 2014年5月6日

讯息: 8

语言: Esperanto

Koracio (显示个人资料) 2014年5月6日下午8:00:16

Karaj forumantoj,
la Esperanta Vikipedio estas endanĝerita, kaj bezonas vian helpon.

Danko por via helpo.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年5月6日下午8:15:00

Kial? Kiel?

Altebrilas (显示个人资料) 2014年5月6日下午8:19:56

Mi vidis, ke nun iuj artikoloj estas aŭtomate tradukitaj:
http://epo.wikitrans.net/Artificial_intelligence

erinja (显示个人资料) 2014年5月6日下午8:22:56

Wikitrans estas tute alia projekto. Ĝi ne signifas ke la esperanta Vikipedio estas en danĝero. Wikitrans estas projekto por havebligi al Esperantistoj informojn kiuj nun estas haveblaj ĉefe en la angla. Mi vidas nenion malbonan en tio (kaj interalie Wikitrans havas alian retpaĝon -- ĝiaj artikoloj ne troviĝas ĉe la 'normala' Vikipedio)

novatago (显示个人资料) 2014年5月6日下午8:29:44

Koracio:Karaj forumantoj,
la Esperanta Vikipedio estas endanĝerita, kaj bezonas vian helpon.

Danko por via helpo.
Kiel?

rwrobbins (显示个人资料) 2014年5月6日下午9:29:30

Ĉu la tradukoj estas trovitaj en tiu retejo bonaj? Ĉu iu povas komenti la kvaliton de la esperanto uzita sur WikiTrans?

Ekzemple, komparu tiujn du retejojn:

http://epo.wikitrans.net/Wolfgang_Amadeus_Mozart?s...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Amadeus_Moza...

Mi ne estas gramatika eksperto. Ĉu ĝi estas evidenta al flua parolanto ke la unua ekzemplo estis tradukita maŝine? Eble ne perfekta, sed pli bone ol Google Translate? Ĉu la Vikipedio-artikolo estas tio multe pli bone ol la WikiTrans?

Altebrilas (显示个人资料) 2014年5月7日下午7:53:07

Kiel plibonigi la artikolojn aŭ la tradukadon de Wikitrans?

raffadalbo (显示个人资料) 2014年5月12日下午7:47:51

rwrobbins:Ĉu ĝi estas evidenta al flua parolanto ke la unua ekzemplo estis tradukita maŝine?
Jes, certe! Sufiĉas legi "komponisto de la Classical epoko". Kia vorto estas "Classical"?

Aldone, estas ankaŭ multaj frazoj kiuj ne estas eraraj sed ŝajnas strangaj, kiel "Mozart montris enorman kapablon de sia plej frua infanaĝo".

回到上端