前往目錄

"Bonvolu klaki sur la butono(n)"

貼文者: m_v, 2014年5月14日

訊息: 29

語言: Esperanto

m_v (顯示個人資料) 2014年5月27日下午6:38:23

Rejsi:
m_v:Hm, do kial ne:

Mova al direkto; Kien vi klakas? - Mi klakas sur la butonon.

?
Ĉar la verbo "klaki" ne montras la movadon. Por klaki per la muso, oni ne devas movi ĝin. La du estas malsamaj agoj.
"Klaki sur io(n)" tamen montras direkton.

Mi pensas, ke la problemo ĉe ĉi tiu diskutado estas, ke ĉiu bazas sian opinion sur sia propra lingva sentado de sia gepatra lingvo. Do, ekzemple por vi, Rejsi, verŝajne "klaki sur la butonon" estas tre stranga, ĉar en la angla (via gepatra lingvo?) oni diras "click on the button" kaj ne "click onto the button", ĉu ne?

Aliflanke al mi "klaki sur la butono" ŝajnas esti stranga, ĉar en la germana oni ne diras "auf dem Button drücken", sed "auf den Button drücken", kiu egalas gramatike al la esperanta "klaki sur la butonon" (kun N).

nornen (顯示個人資料) 2014年5月27日下午7:14:02

m_v:"auf den Button drücken"
Terurĉjo:щелкнуть по кнопке
La Germana uzas akuzativon, la rusa ne uzas ĝin.

Mi opinias ke serĉi nacilingvajn paralelaĵojn estas la malĝusta maniero por decidi kiun kazon uzi.

m_v (顯示個人資料) 2014年5月27日下午7:28:23

nornen:
m_v:"auf den Button drücken"
Terurĉjo:щелкнуть по кнопке
La Germana uzas akuzativon, la rusa ne uzas ĝin.

Mi opinias ke serĉi nacilingvajn paralelaĵojn estas la malĝusta maniero por decidi kiun kazon uzi.
Mi konsentas kun vi. Mi nur volis montri, kial ekzistas multaj diversaj opinioj pri ĉi tiu temo (do pro la diversaj nacilingvaj paralelaĵoj), sed mi tute ne volis dedukti el tio, kiu estas la ĝusta kazo.

nornen (顯示個人資料) 2014年5月27日下午8:53:06

Terurĉjo:ĉar lingvosento de multaj diskutantoj diras, ke eblas uzi la verbon klaki kiel transitivan, do, ĉu ni konsentu, ke la verbo transitiviĝas antaŭ niaj okuloj (vivu Esperanto!) kaj ricevas iom alian signifon - premi sur butonon per musmontrilo, ĉar laŭ mi temis pri la komputiko.
Sekvante vian ideon, mi proponus la transitivan verbon "klakumi".

Rejsi (顯示個人資料) 2014年5月28日上午2:02:44

Tio ne necesas. La vorto "alklaki" jam estas transitiva.

nornen (顯示個人資料) 2014年5月28日上午3:22:37

Ankoraŭ pli bone kaj pli facile.

m_v (顯示個人資料) 2014年5月28日上午6:25:36

Terurĉjo:ĉar lingvosento de multaj diskutantoj diras, ke eblas uzi la verbon klaki kiel transitivan, do, ĉu ni konsentu, ke la verbo transitiviĝas antaŭ niaj okuloj (vivu Esperanto!) kaj ricevas iom alian signifon - premi sur butonon per musmontrilo, ĉar laŭ mi temis pri la komputiko.
En
klaki sur ion
"klaki" ankaŭ estas netransitiva.

Se "klaki" estus transitiva, oni dirus
klaki ion,
kiu certe estas malĝusta.

Sed en
klaki sur ion
"klaki" restas netransitiva, ĉar ĝi ne havas objekton, ĝi nur havas prepozicion kun substantivo.

Ekzemple, "iri" en
iri sur la tegmenton
ankaŭ estas netransitiva malgraŭ la "sur la tegmenton".

Rejsi (顯示個人資料) 2014年5月28日上午7:36:44

m_v:"Klaki sur io(n)" tamen montras direkton.
Vi malpravas. Ŝajnas, ke "klaki" estas kiel "sidi." Oni povas sidi ĉe/sur/apud io, sed ne ĉe/sur/apud ion. (Vi povas legi tion en la Testaro.) Certe oni povas moviĝi trans la tero sidante ridulo.gif, sed la ago de "eksidado" nur okazas unumomente (pardonu min...mi havas mafacilecon kun ekspliki ĉi tion). Samas kiel la verbo "klaki." Dum la momento de la klako, la muso ne moviĝas. "Klaku sur la butono" estas mallogaĵo por "Movu la muson al la butono, kaj post tio, klaku per la muso (kiam vi jam estas sur la butono."
Mi pensas, ke la problemo ĉe ĉi tiu diskutado estas, ke ĉiu bazas sian opinion sur sia propra lingva sentado de sia gepatra lingvo. Do, ekzemple por vi, Rejsi, verŝajne "klaki sur la butonon" estas tre stranga, ĉar en la angla (via gepatra lingvo?) oni diras "click on the button" kaj ne "click onto the button", ĉu ne?
Mi ne bazas mian opinion sur mia denaska lingvo, sed sur la vortaroj!

Ĉiaokaze, eble estas plej bone uzi la verbon "alkaki." ridulo.gif

m_v (顯示個人資料) 2014年5月28日上午7:52:49

Vi malpravas. Ŝajnas, ke "klaki" estas kiel "sidi." Oni povas sidi ĉe/sur/apud io, sed ne ĉe/sur/apud ion. (Vi povas legi tion en la Testaro.) Certe oni povas moviĝi trans la tero sidante ridulo.gif, sed la ago de "eksidado" nur okazas unumomente (pardonu min...mi havas mafacilecon kun ekspliki ĉi tion).
Mi pensas, ke "sidi" estas malbona analoga ekzemplo. Mi vidus "klaki" kiel "sidiĝi" (to sit down). Kaj pri "sidiĝi" s-ro Wennergren skribas en PMEG:

> Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino. La verbo sidiĝi precipe esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne
> movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ
> emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la koncerna sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur seĝon, sidiĝi en
> fotelon
, k.s.

Do mi dirus, ke, analoge, ĉe "klaki sur io(n)" ankaŭ ambaŭ (kun N kaj sen N) eblas, ĉar la ideo de movado estas iom malforta kaj abstrakta.
Ĉiaokaze, eble estas plej bone uzi la verbon "alkaki." ridulo.gif
Mi konsentas. ridego.gif

回到上端