Al la enhavo

"Bonvolu klaki sur la butono(n)"

de m_v, 2014-majo-14

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-majo-17 07:21:59

Terurĉjo:vi gajnis
mi komencas lerni ek-de ana pana
Ne estu ironia. Mi certas ke Pomego ne estas tiel sterkaĵo kiel vi pensas.

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-26 16:04:08

La argumentoj de Terurĉjo pli konvinkis min.

"Bonvolu klaki sur la butono." estus iom stranga, ĉar tio signifus, ke iu estas sur butono kaj klakas sur aliajn objektojn en sia ĉirkaŭo, sed ne sur la butonon mem.

Alia argumento por la N-finaĵo estus, ke sinonimo por "klaki sur ion" estas "alklaki ion". La prefikso "al-" ĉiam montras direkton, kio signifas, ke "klaki sur ion" ankaŭ devas havi direktan signifon kaj do N-finaĵon.

Urho (Montri la profilon) 2014-majo-26 18:46:20

m_v:"Bonvolu klaki sur la butono." estus iom stranga, ĉar tio signifus, ke iu estas sur butono kaj klakas sur aliajn objektojn en sia ĉirkaŭo, sed ne sur la butonon mem.
Miakomprene, sur la butono estas kursoro.

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-26 19:06:32

Urho:
m_v:"Bonvolu klaki sur la butono." estus iom stranga, ĉar tio signifus, ke iu estas sur butono kaj klakas sur aliajn objektojn en sia ĉirkaŭo, sed ne sur la butonon mem.
Miakomprene, sur la butono estas kursoro.
Jes, certe, sed ĉu vi komprenis, kion mi volis montri?
La nuanco estas tia:

"Mi klakas sur la retpaĝo sur la butonon."

Do, dum mia kursoro troviĝas sur la retpaĝo, mi klakas per ĝi sur la butonon, kiu ankaŭ troviĝas sur la retpaĝo.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-majo-26 21:56:40

Oni ankaŭ povas imagi ke, por alklaki butonon, vi devas antaŭe iri sur butonon (per la muso kompreneble), kaj poste, kiam vi ja estas sur la butono, vi klakas sur la butono. Laŭ tiu vidpunkto, la klako ne estas mova ago, do ne bezonas akuzativon.

Ĉiumaniere tiaj demandoj estas senfinaj kaj iom stultaj miaopinie. Ekzakte kiel "skribi sur parero" kiu povus efektive signifi ke iu sidas sur papero kaj skribas aliloke. Sed praktike la ekzemploj kun "skribi sur parero" estas multaj kaj tute ne konfuziĝemaj.

Do faru kiel vi volas ! Plej grava afero estas ke vi sentu vin komforta, kaj ke oni bone komprenu vin.

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-27 06:01:36

@HaleBopp, @Terurĉjo:

Dankon denove por respondi. Mi estis konfuzita, ĉar en la germana kaj en la greka (miaj denaskaj lingvoj) "klaki" estas transitiva. La ekspliko de Terurĉjo ŝajnas nun logika al mi.

Mi simple uzados "alklaki ion" anstataŭ "klaki sur io", por ke ne konfuziĝi. ridego.gif

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-27 13:23:49

Mi nur havas problemon kun la argumentado, ke akuzativo kun prepozicio ne eblas, ĉar "klaki" estas netransitiva verbo.

Ekz. "iri" estas ankaŭ netransitiva, sed ĉe "iri" la akuzativo kun prepozicio eblas.

Mi iras sur la tegmenton.

Urho (Montri la profilon) 2014-majo-27 14:44:08

En Esperanto oni uzas N-finaĵon (akuzativon) por:
  • Rekta objekto; Li skribas leteroN.
  • Movo al direkto; Ŝi metis krajonon sur la tabloN. Li iras en la ĉambroN.
  • Tempo; Mi venos dimanĉoN.
  • Mezuro; La rivero estas 50 kilometrojN longa.
Do, kun kelkaj prepozicioj oni povas uzi N-finaĵon (movo al direkto).

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-27 15:06:29

Hm, do kial ne:

Mova al direkto; Kien vi klakas? - Mi klakas sur la butonon.

?

Rejsi (Montri la profilon) 2014-majo-27 15:33:45

m_v:Hm, do kial ne:

Mova al direkto; Kien vi klakas? - Mi klakas sur la butonon.

?
Ĉar la verbo "klaki" ne montras la movadon. Por klaki per la muso, oni ne devas movi ĝin. La du estas malsamaj agoj.

Reen al la supro