muzikgrupo La Perdita Generacio
de lagtendisto, 2014-majo-14
Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
emukah (Montri la profilon) 2014-majo-16 11:42:32
johmue:Nur tre malmultaj havas kapablojn kaj eblojn fari videojn per memverkitaj kaj memkreitaj.Miguelángel.b:Efektive, mi sentis la kanzonon tiel! kaj tiel mi farigis ĝin. Se vi, kara kritikanto/"tocapelotas", pensas, imagas, interpretas alian ideon... tiam, faru alian videon!, ĉu bone?. (La aŭtoro de la video, kiu estas je via dispono).Se vi celas min per "kara kritikanto", nu, mi ne faros videaĵon al "Pluku ne la florojn" ĉar mi preferas fari videaĵojn por memverkitaj kantoj kun memkreita filmmaterialo tiel, ke mi bonkonscience povas nomi min "aŭtoro".
Subtitolitaj kaj bildakompanantaj muzikvideoj estas valoraj kontribuoj al la esperanta kulturo, kiujn mi ne plu volas devi malhavi - kiel ĝenerale la esperanta muziko kaj ankaŭ via propra muziko.
Laŭ mia opinio la "Pluku ne .."-video estas malgranda artverko, kaj kompreneble la verkisto rajtas nomi sin "aŭtoro".
johmue (Montri la profilon) 2014-majo-16 13:17:56
emukah:Nur tre malmultaj havas kapablojn kaj eblojn fari videojn per memverkitaj kaj memkreitaj.Nu, evidente al la muziko la "aŭtoro" ne kontribuis ion ajn. Temas pri simpla kopio de la LPG-kanto. La filmmaterialo ŝajnas al mi elekto de bildsinsekvoj de ekzistanta filmo. Do ne restas multo, kion la "aŭtoro" mem kreis.
Subtitolitaj kaj bildakompanantaj muzikvideoj estas valoraj kontribuoj al la esperanta kulturo, kiujn mi ne plu volas devi malhavi - kiel ĝenerale la esperanta muziko kaj ankaŭ via propra muziko.
Laŭ mia opinio la "Pluku ne .."-video estas malgranda artverko, kaj kompreneble la verkisto rajtas nomi sin "aŭtoro".
Kiom valoras la Espranta kulturo, se oni tiel facile jam povas atingi "valoran kontribuon"?
Certe ne ĉiuj havas la kapablon mem krei tiajn materialojn, ĉu filmajn ĉu muzikajn, sed denove: Kiom valoras la Esperanta kulturo, se oni povas valore kontribui eĉ sen specialaj kapabloj?
Laŭ mi la ambicioj estu pli altaj.
Por eviti miskomprenon: La kanto de LPG estas laŭ mi valorega kontribuo al la Eo-kulturo.
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-16 13:24:59
http://laperditageneracio.net/ <<<--- ne funkcias
http://laperditageneracio.se/
alia mesagxo pri LPG t=4613 m=218249
La Esperanta retpagxo jam mortigxis
johmue (Montri la profilon) 2014-majo-16 19:09:57
Miguelángel.b:Mi estas nur humila kaj kompatinda Esperantisto sen " altaj ambicioj ", kvankam mi ŝatus havi monon kaj farigi videojn kun famaj geaktoroj. Mi povus demonstri ĝin al vi ĉar mi havas imagon.Ne imagu, faru. Tiun mesaĝon celas mia kanto "Ĉu vi imagas?"
Nuntempe multo eblas eĉ sen multe da mono.
Estas tute bone krei ion amatorecan laŭ oniaj propraj kapabloj. Sed mi parolas pri kreado, ne pri kopiado.
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-majo-17 12:38:12
emukah:Laŭ mia opinio la "Pluku ne .."-video estas malgranda artverko, kaj kompreneble la verkisto rajtas nomi sin "aŭtoro".Mi konsentas. Ĉefe filmeto varbas por liriko kaj muziko de LPG. Tio plej gravas. Dankon al iguelángel.b.
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-majo-17 12:44:32
Clarence666:http://laperditageneracio.se/Do, ankoraŭ oni povus skribi rekte al kantisto de LPG.
La Esperanta retpagxo jam mortigxis
emukah (Montri la profilon) 2014-majo-17 18:43:26
[/quote]Jes, ekzakte. Antaŭ mi konis nek la kanton, nek la grupon. Nun mi trovis ilin ankaŭ en "facebook":Mi konsentas. Ĉefe filmeto varbas por liriko kaj muziko de LPG. Tio plej gravas. Dankon al iguelángel.b.
https://www.facebook.com/pages/La-Perdita-Generaci...
Krome por mi estas plezura, malstreĉiga E-lerni, kunkanti de subtitolitaj kantoj.Pro tio ankaŭ mi dankas al Miguelángel.b kaj al la aliaj subtitol-verkistoj, ankaŭ se ili "nur" estas amatoroj.
Kara johmue, vian devaluton mi trovas troigita.
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-majo-17 19:00:49
emukah:Kara johmue, vian devaluton mi trovas troigita.Entute mi ne komprenas, ke oni hontus sin por kreiaĵo de aliaj. Sed eble bazas sur troiga politika movadoideo 'ne donu malfortigaĵon, kiun malamiko povus uzi por ataki esperanto movado'. Feliĉa plej parto de esperanto komuno prifajfas sur 'tradiciajn paranojojn'. Neniu bezonas tiu 'movado spasmo'.
Nuntempa estas mia favorato kanto de LPG: Lulkanto por piratoj
emukah (Montri la profilon) 2014-majo-23 15:26:28
spreecamper:Dankon pro konsilo. Ankaŭ tio ĉi estas tre bela, kiel la LPG-muziko entute, freŝige natura, gaja, ĉu ne? Sed tamen, la "Pluku ne.." nestiĝis en mia kapo kaj ne lasas sin forpeli de la unua rango.
Nuntempa estas mia favorato kanto de LPG: Lulkanto por piratoj
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-junio-05 12:04:38