Ir ao conteúdo

muzikgrupo La Perdita Generacio

de lagtendisto, 14 de maio de 2014

Mensagens: 21

Idioma: Esperanto

emukah (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2014 11:42:32

johmue:
Miguelángel.b:Efektive, mi sentis la kanzonon tiel! kaj tiel mi farigis ĝin. Se vi, kara kritikanto/"tocapelotas", pensas, imagas, interpretas alian ideon... tiam, faru alian videon!, ĉu bone?. (La aŭtoro de la video, kiu estas je via dispono).
Se vi celas min per "kara kritikanto", nu, mi ne faros videaĵon al "Pluku ne la florojn" ĉar mi preferas fari videaĵojn por memverkitaj kantoj kun memkreita filmmaterialo tiel, ke mi bonkonscience povas nomi min "aŭtoro".
Nur tre malmultaj havas kapablojn kaj eblojn fari videojn per memverkitaj kaj memkreitaj.
Subtitolitaj kaj bildakompanantaj muzikvideoj estas valoraj kontribuoj al la esperanta kulturo, kiujn mi ne plu volas devi malhavi - kiel ĝenerale la esperanta muziko kaj ankaŭ via propra muziko.
Laŭ mia opinio la "Pluku ne .."-video estas malgranda artverko, kaj kompreneble la verkisto rajtas nomi sin "aŭtoro".

johmue (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2014 13:17:56

emukah:Nur tre malmultaj havas kapablojn kaj eblojn fari videojn per memverkitaj kaj memkreitaj.
Subtitolitaj kaj bildakompanantaj muzikvideoj estas valoraj kontribuoj al la esperanta kulturo, kiujn mi ne plu volas devi malhavi - kiel ĝenerale la esperanta muziko kaj ankaŭ via propra muziko.
Laŭ mia opinio la "Pluku ne .."-video estas malgranda artverko, kaj kompreneble la verkisto rajtas nomi sin "aŭtoro".
Nu, evidente al la muziko la "aŭtoro" ne kontribuis ion ajn. Temas pri simpla kopio de la LPG-kanto. La filmmaterialo ŝajnas al mi elekto de bildsinsekvoj de ekzistanta filmo. Do ne restas multo, kion la "aŭtoro" mem kreis.

Kiom valoras la Espranta kulturo, se oni tiel facile jam povas atingi "valoran kontribuon"?

Certe ne ĉiuj havas la kapablon mem krei tiajn materialojn, ĉu filmajn ĉu muzikajn, sed denove: Kiom valoras la Esperanta kulturo, se oni povas valore kontribui eĉ sen specialaj kapabloj?

Laŭ mi la ambicioj estu pli altaj.

Por eviti miskomprenon: La kanto de LPG estas laŭ mi valorega kontribuo al la Eo-kulturo.

Clarence666 (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2014 13:24:59

johmue (Mostrar o perfil) 16 de maio de 2014 19:09:57

Miguelángel.b:Mi estas nur humila kaj kompatinda Esperantisto sen " altaj ambicioj ", kvankam mi ŝatus havi monon kaj farigi videojn kun famaj geaktoroj. Mi povus demonstri ĝin al vi ĉar mi havas imagon.
Ne imagu, faru. Tiun mesaĝon celas mia kanto "Ĉu vi imagas?"

Nuntempe multo eblas eĉ sen multe da mono.

Estas tute bone krei ion amatorecan laŭ oniaj propraj kapabloj. Sed mi parolas pri kreado, ne pri kopiado.

lagtendisto (Mostrar o perfil) 17 de maio de 2014 12:38:12

emukah:Laŭ mia opinio la "Pluku ne .."-video estas malgranda artverko, kaj kompreneble la verkisto rajtas nomi sin "aŭtoro".
Mi konsentas. Ĉefe filmeto varbas por liriko kaj muziko de LPG. Tio plej gravas. Dankon al iguelángel.b.

lagtendisto (Mostrar o perfil) 17 de maio de 2014 12:44:32

Clarence666:http://laperditageneracio.se/
La Esperanta retpagxo jam mortigxis malgajo.gif
Do, ankoraŭ oni povus skribi rekte al kantisto de LPG.

emukah (Mostrar o perfil) 17 de maio de 2014 18:43:26

Mi konsentas. Ĉefe filmeto varbas por liriko kaj muziko de LPG. Tio plej gravas. Dankon al iguelángel.b.
[/quote]Jes, ekzakte. Antaŭ mi konis nek la kanton, nek la grupon. Nun mi trovis ilin ankaŭ en "facebook":
https://www.facebook.com/pages/La-Perdita-Generaci...
Krome por mi estas plezura, malstreĉiga E-lerni, kunkanti de subtitolitaj kantoj.Pro tio ankaŭ mi dankas al Miguelángel.b kaj al la aliaj subtitol-verkistoj, ankaŭ se ili "nur" estas amatoroj.
Kara johmue, vian devaluton mi trovas troigita.

lagtendisto (Mostrar o perfil) 17 de maio de 2014 19:00:49

emukah:Kara johmue, vian devaluton mi trovas troigita.
Entute mi ne komprenas, ke oni hontus sin por kreiaĵo de aliaj. Sed eble bazas sur troiga politika movadoideo 'ne donu malfortigaĵon, kiun malamiko povus uzi por ataki esperanto movado'. Feliĉa plej parto de esperanto komuno prifajfas sur 'tradiciajn paranojojn'. ridulo.gif Neniu bezonas tiu 'movado spasmo'.

Nuntempa estas mia favorato kanto de LPG: Lulkanto por piratoj

emukah (Mostrar o perfil) 23 de maio de 2014 15:26:28

spreecamper:

Nuntempa estas mia favorato kanto de LPG: Lulkanto por piratoj
Dankon pro konsilo. Ankaŭ tio ĉi estas tre bela, kiel la LPG-muziko entute, freŝige natura, gaja, ĉu ne? Sed tamen, la "Pluku ne.." nestiĝis en mia kapo kaj ne lasas sin forpeli de la unua rango.

Clarence666 (Mostrar o perfil) 5 de junho de 2014 12:04:38

De volta à parte superior