У садржају

Kiel vi opinias pri la anglalingva eŭropa debato?

од Altebrilas, 16. мај 2014.

Поруке: 12

Језик: Esperanto

Altebrilas (Погледати профил) 16. мај 2014. 17.30.08

Hieraŭ mi spektis la debaton inter la kandidatoj al prezidenteco de la Eŭropunia Komisiono. Fakte, oni voĉdonas nur por la deputitoj, sed la ĵurnalistoj asertis, ke la kandidato de la venkonta partio estos aŭtomate nomata de la ŝtatestroj kiel prezidento de la Komisiono - "se S-ino Merkel konsentos", aldonis unu ĵurnalisto.

La debato estis iom teda, sed mi spektis ĝin por vidi kiel funkcias debato en fremda lingvo. Du el ili ne parolis la anglan kaj estis tradukataj anglalingven. La TV-kanaloj tradukis ĉion en la francan (aŭ aliajn naciajn lingvojn, mi supozas). Mi konstatis, provante plurajn kanalojn, ke la impreson, kiun donis la kandidatoj forte dependas de la entuziasmo kaj konvinkemo de la tradukanto.

Do, kiel kandidato povas kontroli, ke sia interveno estis tradukata laŭ la sama spirito, kiun li deziris aldoni al ĝi?

"Traduttore traditore", diras la italoj...

pablo4856 (Погледати профил) 16. мај 2014. 19.16.23

Tio estas interesega, mi neniam pensis pri ĝi. Tiel, mi pensas ke kanaloj kiuj preferas iun kandidaton ol alian povus traduki ĝin pli konvinkantan kaj ĉarman.
Kvankam mi ne havas ideon pri kiel kandidato povus kontroli sian tradukadon...

lagtendisto (Погледати профил) 17. мај 2014. 07.17.07

Altebrilas:"se S-ino Merkel konsentos", aldonis unu ĵurnalisto.
Pli malmulte popularema kontraŭ germanio: 'se Eŭropa koncilio (organo de nacia-ŝtatĉefoj) konsentos'. Ili perdus potencon ene de registaro de Eŭropa unio.

En mia opinio. Ŝajnas taŭga ideo por fruktdonaj politiklaboro, ke ene de Eŭropa unio, tie ekzistus du egala-potencaj organoj:

(eŭropa-internaciaema) Eŭropa parlamento - EP - kontraŭ (naciaema) Eŭropa koncilio - EK -.

En mia opinio, tio estas celo de sekva, kaj prezidenteco, kaj prezidentaro de la Eŭropunia Komisiono (EU-parlamento).

Altebrilas:Mi konstatis, provante plurajn kanalojn, ke la impreson, kiun donis la kandidatoj forte dependas de la entuziasmo kaj konvinkemo de la tradukanto.

Do, kiel kandidato povas kontroli, ke sia interveno estis tradukata laŭ la sama spirito, kiun li deziris aldoni al ĝi?
Kandidato bezonus rekta respondo* de celgrupo de civitanoj. Se respondo ne estas samspirita, tiam kandidato devus revarbi, eble diferenca en ielo ol antaŭe.

* eble 'ne-fremdinfluiga respondmaŝino', kia amaso de klakoj kaj 'fi!'(buh!), en bruado, statistiko; eble ke oni povas vidi kandidatojn, kaj aŭskultantojn samtempe (ekraneto en ĉefekranto) , k.t.p.

Pri Eŭropa parlamento, baza malbono restas. Baza malbono estas minuso, ke civitanoj ne rajtas baloti nenaciajn kandidatojn. Ekzemple, mi kia germana uniocivitano ne rajtas baloti ne-germaniajn kandidatojn, ekzemple de aŭ skandinaviaj landoj, aŭ pollando. Mi demandas min: Kial ne? Kia germana unio-civitano, mi rajtus havi du ĉef-balotvoĉojn: unu naciaema, unu internaciaema. Ankaŭ mi preferas rektan baloton de kandidatoj, anstataŭ nur baloto de partioj.

Altebrilas (Погледати профил) 17. мај 2014. 13.17.41

pablo4856:
Kvankam mi ne havas ideon pri kiel kandidato povus kontroli sian tradukadon...
Mi havas ideon... uzante neniun tradukiston. okulumo.gif

Eble vi samideas?

Altebrilas (Погледати профил) 17. мај 2014. 13.23.14

spreecamper:
Altebrilas:"se S-ino Merkel konsentos", aldonis unu ĵurnalisto.
Pli malmulte popularema kontraŭ germanio: 'se Eŭropa koncilio (organo de nacia-ŝtatĉefoj) konsentos'. Ili perdus potencon ene de registaro de Eŭropa unio.

En mia opinio. Ŝajnas taŭga ideo por fruktdonaj politiklaboro, ke ene de Eŭropa unio, tie ekzistus du egala-potencaj organoj:

(eŭropa-internaciaema) Eŭropa parlamento - EP - kontraŭ (naciaema) Eŭropa koncilio - EK -.

En mia opinio, tio estas celo de sekva, kaj prezidenteco, kaj prezidentaro de la Eŭropunia Komisiono (EU-parlamento).
Estis la paroloj de la ĵurnalisto, ne la miaj.

Kvankam mi opinias, ke nun estas ŝi kiu estras EU-on, ĉar la germana ekonomio nuntempe pli bone funkcias ol la franca, dank'al la politiko de la Centra Banko kiu estas pli adaptita al la germana sistemo ol al la franca.

lagtendisto (Погледати профил) 17. мај 2014. 15.38.37

Altebrilas:Kvankam mi opinias, ke nun estas ŝi kiu estras EU-on, ĉar la germana ekonomio nuntempe pli bone funkcias ol la franca, dank'al la politiko de la Centra Banko kiu estas pli adaptita al la germana sistemo ol al la franca.
Mi povus informigi false. Sed ŝajnas, ke politiko de Centra Banko ankaŭ subtenis de nuntempaj registaroj de skandinaviaj landoj, nederlando, pollando, baltaj landoj kaj britujo.

robbkvasnak (Погледати профил) 17. мај 2014. 20.37.21

Sinjorino Merkel eble estras Germanion sed de mia starpunkto fore de Eŭropo mi ne havas la impreson ke ŝi "fakte" estras Eŭropon. Pli kandide mi dirus ke la industriego, aparte la financa industriego, estras Eŭropon. Laŭ la New York Times (tagĵurnalo Tempo de Novajorko) Londono estas la sidejo de la plej riĉaj homoj de la mondo kaj multa influo elradias de ili, eĉ se ili ne estas eŭropaj civitanoj. En Usono estas la industrio kaj la riĉeguloj. Ŝajnas ke tio faktas en aliaj landoj ankaŭ (ekzemple Rusio kaj Ĉinio).
Ke la tono de tradukisto influas la sonon de diskurso evidentas. Ankaŭ se la voĉo de tradukisto estas plaĉa aŭ ne. En Deutsche Welle oni ofte interpretas la voĉojn de intervujitoj uzante virojn kaj virinojn sendiskriminacie. Ofte ŝajnas tre stranga kiam virino interpretas viron aŭ male viro virinon. Se la interpretisto havas nazeman voĉon kiam la intervujito havas pli profundan voĉon ankaŭ strangas kaj fremdigas la intenton de la intervujito.

Oijos (Погледати профил) 17. мај 2014. 22.54.55

Altebrilas:Kiel vi opinias pri la anglalingva eŭropa debato?
Mi opinias ordinare. Ĉu mi povus alimaniere opinii?

Altebrilas:kandidato de la venkonta partio estos aŭtomate nomata de la ŝtatestroj kiel prezidento de la Komisiono
Malpravas.

Altebrilas:Du el ili ne parolis la anglan kaj estis tradukataj anglalingven.
Kie ili estis "tradukataj anglalingven"?? Mi spektis la debaton per YLE kaj nenio estis tradukata ajnlingven. Al aliaj debatantoj la paroloj estis interpretitaj sialingven, mi divenas.

Altebrilas:Mi konstatis, provante plurajn kanalojn
Kiel ci faris tion?

Altebrilas:Do, kiel kandidato povas kontroli, ke sia interveno estis tradukata laŭ la sama spirito, kiun li deziris aldoni al ĝi?
Nur post debato. Resta dependas, pri kia traduko temas. Povas esti, ke oni povas nur poste demandi la tradukantojn por ekscii. Kaj ili probable ne memoros ekzakte.

Se ci demandas, kion mi opinias pri la debato, jen ion: ĝi estis tro mallonga. Ofte la debatantoj ne respondis al demandoj. Martin Schulz malbone parolis la anglan. Li interrompis sin mem, ĉar li ne povis daŭrigi angle la frazon. Li miksis miliardon kaj duilionon.

La debato ankaŭ estis vidigita en la sekvanta tago kun subtekstoj en suoma televido. (mi ankoraŭ ne spektis ĝin)

Ankaŭ oni instigis homojn uzi Twitter-on, sed ne eĉ unu demando estis demandita el Twitter-aj demandoj.

Cetere, EU ne havas unu personon, kiun oni povas nomi estro de EU.

Stefano888 (Погледати профил) 18. мај 2014. 01.12.26

Kiam George Bush estis nia prezidento, la liberalaj novaĵ-kanaloj kutimis citi lin ekstere de kunteksto por ŝajnigi lin stulta al la spektantoj. Mi divenas, la eŭropaj novaĵ-kanaloj povus provizi malbonajn, neprecizajn tradukojn de la vortoj de kandidato al spektantoj por konvinki ilin ne voĉdoni por tiu kandidato.

Komuna, neŭtrala, facile lernebla lingvo por Eŭropo estus bona ideo, miaopinie.

antoniomoya (Погледати профил) 18. мај 2014. 09.11.55

Stefano888:Komuna, neŭtrala, facile lernebla lingvo por Eŭropo estus bona ideo, miaopinie.
Evidente. Ĉiam estos multe pli bone havi ununuran komunan, neŭtralan kaj facile lerneblan lingvon por ĉiuj Eŭrop-Unuiĝanoj, ol havi 28 malfacilegajn lingvojn por solvi la neeblan taskon provi kompreni nin reciproke.

Ĉu tiu aserto estas TIEL MALFACILE KOMPRENEBLA, ke eĉ la UE-politikaj lumkapoj ne kapablas vidi ĝin klare, kaj sekve, faras absolute nenion por solvi urĝe kaj definitive la problemon?

Amike.

Вратите се горе