目次へ

"ekde" kaj "depost"

m_v,2014年5月18日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

m_v (プロフィールを表示) 2014年5月18日 6:40:02

Saluton,

Kiam oni uzas "ekde" kaj kiam "depost"?

HaleBopp (プロフィールを表示) 2014年5月18日 10:07:38

Saluton,

Logike, de post = "de la fino de", kaj ekde = "de la komenco de". Ili estas interesaj nur kiam simpla "de" estas malklara aŭ ne sufiĉe preciza.

Do por punktaj tempoj, de post kaj ekde estas preskaŭ sinonimaj, sed tute ne por daŭraj tempoj!
Ekzemple : Mi suferis ekde mia juneco : mi suferis ankaŭ dum mia juneco.
Mi suferis de post mia juneco : mi ne suferis dum mia juneco, sed tuj post.

Pri tio vi povos legi pli detale (kaj mi certas ke Terurĉjo multe plezuros) ĉe PMEGReVo.
Bonan legadon al vi ambaŭ! okulumo.gif

Rejsi (プロフィールを表示) 2014年5月18日 18:21:26

Multan dankon, HaleBopp. Mi antaŭe neniam rimarkis tion! Mi supozas, ke tio estas kial oni vidas la frazon "ekde 2002" ktp., por firmoj.

先頭にもどる