讯息: 3
语言: Esperanto
m_v (显示个人资料) 2014年5月18日上午6:40:02
Saluton,
Kiam oni uzas "ekde" kaj kiam "depost"?
Kiam oni uzas "ekde" kaj kiam "depost"?
HaleBopp (显示个人资料) 2014年5月18日上午10:07:38
Saluton,
Logike, de post = "de la fino de", kaj ekde = "de la komenco de". Ili estas interesaj nur kiam simpla "de" estas malklara aŭ ne sufiĉe preciza.
Do por punktaj tempoj, de post kaj ekde estas preskaŭ sinonimaj, sed tute ne por daŭraj tempoj!
Ekzemple : Mi suferis ekde mia juneco : mi suferis ankaŭ dum mia juneco.
Mi suferis de post mia juneco : mi ne suferis dum mia juneco, sed tuj post.
Pri tio vi povos legi pli detale (kaj mi certas ke Terurĉjo multe plezuros) ĉe PMEG aŭ ReVo.
Bonan legadon al vi ambaŭ!

Rejsi (显示个人资料) 2014年5月18日下午6:21:26
Multan dankon, HaleBopp. Mi antaŭe neniam rimarkis tion! Mi supozas, ke tio estas kial oni vidas la frazon "ekde 2002" ktp., por firmoj.