Al la enhavo

la krima muro kiu dividas meksikon estas honto por ameriko kaj por la mondo

de baibaibibi, 2014-majo-22

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-majo-25 15:00:17

Fenris_kcf:
baibaibibi:
Fenris_kcf:
baibaibibi:Ĉu oni povas invadi landon (kiel meksikion en 1850), masakri ties armeon kaj popolon, ŝteli ties naturajn resursojn (oron, nafton, ktp), malpermesi ties lingvon kaj kulturon, malpermesi al la indiĝenoj el tiu lando vojaĝi al aliaj lokoj de sia propra lando aŭ labori tie?
Ne, tio ne estu farata.
Sed diru al mi: Kion lingvon parolas vi patre?
Kial vi demandas tion?
Ĉar mi dubas, ke via patra lingvo estas indiĝena lingvo de Mexico (Nahuatl, Mayathan, …). Se vi parolas dialekton de la Hispana, vi estas hipokretanto.
Mi ne sciis ke homoj estas hipokrituloj nur ĉar ilia denaska lingvo estas la hispana!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-majo-25 17:07:59

baibaibibi:
Fenris_kcf:Ĉar mi dubas, ke via patra lingvo estas indiĝena lingvo de Mexico (Nahuatl, Mayathan, …). Se vi parolas dialekton de la Hispana, vi estas hipokretanto.
Mi ne sciis ke homoj estas hipokrituloj nur ĉar ilia denaska lingvo estas la hispana!
[/quote]Tion mi ne diris. Sed vi estas hipokretulo. Vi opinias, ke estas krimo almiliti landon kaj destrui ties kulturon — mi konsentas pri tio. Kion faris Hernán Cortés kaj la Conquista en Mexico post la jaro 1518? Ili buĉis la Actekojn, ŝtelis ties oron, malpermesis ties lingvon kaj kulturon kaj loĝatigis ties regionon.

Do laŭ via opinio la uloj en Mexico (kaj ĉiuj aliaj landoj, kiuj estas en simila situacio), kiuj estas idoj de la Hispanaj okupantoj, loĝas tie nur per krima ago. Aŭ ĉu vi kredis, ke Hispanoj estas la indiĝena popolo de Mexico?

PS: Se vi ankoraŭ ne komprenis, kion mi volas diri al vi: Kio okazis es historio pasis. Ni ne ŝanĝas ion ajn per priplendi longe pasintajn maljustaĵojn

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-25 17:57:23

baibaibibi:la muro kiu dividas meksikon estas honto por ameriko kaj por la mondo
Vi malpravas:

- La krima muro estas honto por la sxato Usono , ne por Ameriko.

- La krima muro nenial disdividas kontinuan landon, ne meksikon (kio estus "meksiko" ???).

> ĝi dividas familiojn, homoj pereas trapasante ĝin, sovaĝaj bestoj frontas
> malaperon pro divido de ilia teritorio.

Vi pravas.

> mi petas al ĉiuj homoj de bona volo helpi faligi tiun kriman muron.

Mi militas jam dum jaroj kontraux cxi tiu fasxisma muro kaj aliaj fasxismaj muroj (Ceuta, Gaza, ...). Estu certigita ke mi dauxrigos mian militon gxis cxiuj muroj estos neniigitaj.

> Usono ne povas eterne dividi kaj masakri la meksikanojn kaj ties naturan medion.

Cxu oni bezonas la naciojn?

> elnuevoherald.com/2013/10/26/1600090/advierten-que-muro-mexico-eeuu.html

Lingvo Espanol, mi apenaux komprenas.

orthohawk:La familioj povas reuniĝi reirante al Meksiko kie ili estas civitanoj
Aux Usono povas iri pugen. Cxesu kredi, ke Usono rajtas postuli, kien kiuj personoj rajtas iri.

> Kiam tio okazos kun promesoj (kaj pruvado ke la promesoj ne estos rompitaj),
> tiam ni povas paroli pri malkonstrui la muron.

Paroli kun fasxistoj neniam generas rezultojn, do jes ja, via "propono" estas enrubujigenda.

> Homoj ne pereos se ili ne penos KONTRAŬLEĜE transiri la landlimon inter la du landoj

Usono ne "rajtas" diktatormaniere difini "legxojn" por aliaj.

> Ili buĉis la Actekojn, ŝtelis ties oron, malpermesis ties lingvon kaj
> kulturon kaj loĝatigis ties regionon.

La historio abundas je krimoj. malgajo.gif

> PS: Se vi ankoraŭ ne komprenis, kion mi volas diri al vi: Kio okazis es historio pasis.
> Ni ne ŝanĝas ion ajn per priplendi longe pasintajn maljustaĵojn

Sed ni povas kaj devas batali kontraux dauxrigantaj maljustaĵoj.

baibaibibi:Mi ne sciis ke homoj estas hipokrituloj nur ĉar ilia denaska lingvo estas la hispana!
La vero estas alia: la homoj estas malkuragxaj kaj malkapablaj se ili dauxre "argumentadas" per "denaska lingvo" aux ecx ( fivorto -> ) "gepatra lingvo" kaj ne sukcesas fari memstaran racian decidon pri ilia lingvouzo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-majo-25 19:11:21

mi ege supozas ke vi estas konektita al interreto pro la usonanoj, ne pro la esperantistaro tamen.[/quote]Kaj mi supozas ke vi uzas italajn stratojn kaj televidas staciojn en la posedo de Berlusconi.... tamen vi povas esti internacimensa. Mi ne akuzas vin por tio kion vi apenaŭ povas kontroli en via ĉirkaŭaĵo. Se vi kredas je tio, do mi ankaŭ kulpas por la krimoj de mia multe-praa patra flanko kiu devenas el la ĝengiskana mongolio. Ni enirus en senfinan malamon unu kontraŭ la alia.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-majo-25 19:25:06

robbkvasnak:
Kaj mi supozas ke vi uzas italajn stratojn kaj televidas staciojn en la posedo de Berlusconi.... tamen vi povas esti internacimensa. Mi ne akuzas vin por tio kion vi apenaŭ povas kontroli en via ĉirkaŭaĵo. Se vi kredas je tio, do mi ankaŭ kulpas por la krimoj de mia multe-praa patra flanko kiu devenas el la ĝengiskana mongolio. Ni enirus en senfinan malamon unu kontraŭ la alia.
mi ne akuzis vin de nenio, mi nur ŝatus paroli libere sen insulti kaj sen esti insultata. trankvile kaj senprobleme ridulo.gif

mi ne diras ke vi ne povas aŭ ne devas esti internacimensa, vi povas fari kion vi volas, tamen ŝajnas al mi iom tro diri "mi NE respektas la flagon de mia lando.", ĝi ŝajnas al mi tro maldankema por via ŝtato. se vi havas bonegajn servojn en usono estas ekzakte ĉar via ŝtato pensas unue al propaj civitanoj kaj nur poste al aliuloj. ĉu ne?

efilzeo (Montri la profilon) 2014-majo-25 23:39:51

la rezultoj parolas por si mem. eŭropanoj ne volas kontraŭleĝan enmigradon.

klmn (Montri la profilon) 2014-majo-26 07:48:06

Fenris_kcf:
baibaibibi:Ĉu oni povas invadi landon (kiel meksikion en 1850), masakri ties armeon kaj popolon, ŝteli ties naturajn resursojn (oron, nafton, ktp), malpermesi ties lingvon kaj kulturon, malpermesi al la indiĝenoj el tiu lando vojaĝi al aliaj lokoj de sia propra lando aŭ labori tie?
Ne, tio ne estu farata.
Sed diru al mi: Kion lingvon parolas vi patre?
ĉu vi ne jam komprenis de la temo de fadeno?
Evidente la rusan, lingvon de la plej pacama ŝtato de la mondo, situiĝanta nur en pure sia etnika teritorio.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-majo-26 13:57:57

Unue, la stratoj kaj servoj en Usono ne venas de la federacia registaro sed de la loka ŝtato. Male kiel ĉe vi, en ĉiuj publikaj kunvenoj oni devas stari kaj meti la dekstran manon super la koron kaj reciti stultan promeson al la flago (ne al la nacio aŭ al la grupo sed al la flago). Tiam oni ofte ludas "patriaman kanton" kaj iu religiemulo recitas preĝon (mi ne kredas je dioj, do por mi estas kontraŭleĝa ago tute ne laŭ la konstitucio de nia lando kiu garantias religian liberon). En la "promeso al la flago" oni havas lineon: unu nacio sub dio....
Ekzistas hispanlingva traduko de tiu promeso sed ĉiam kiam iu diras ĝin publike kelkaj homoj protestas laŭte, raŭke, misĝentile.
Due, la rusa lingvo bonas por denaskaj ruslingvanoj sed ne devus esti DEVIGATA al aliaj homoj. Se ili volas akiri ĝin memvole, kial ne? Sed kiel aspektas la ruslanda politiko de ekstere, la rusa registaro uzas la saman perfidon kiel la anglalingvaj registaroj de enmigrigi rusparolantojn en aliajn teritoriojn kaj tiel establi "rusparolantan civitanaron" - kiel Usono faris en Havajo. Se mi ne akceptas kion Usono faris en Havajo - kaj mi tute ne akceptas tiun friponaĵon - kial mi akceptus tion ĉe la ruslingvanoj? Mi estus hipokrito.
Mi skribas ĉi-tion en la nura lingvo kion neniu neniam devigis al iu ajn, Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2014-majo-26 14:01:57

Vidu tion ekde 5:10 (fakte la tuta video estas bona).

Kaj en la sama kunteksto.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-majo-26 16:20:49

Jes, mi tre ŝatis la unuan filmeton kaj mi pretas batali en la revolucio kontraŭ la Blank-AngloSaksonaj Protestantoj kaj ilia sistemo de "kapitalismo" selektiva (kio nur profitigas al ili kaj kion ili uzas por subpremi ĉiujn aliajn, inkluzive de ni, la idoj de tiuj kiujn ili importis por fari malpurajn laborojn sub la preteksto de "liberigo"). Sed en la dua filmo oni tute forgesis la parolantojn de la nahuatla lingvo kaj la miskita ligvo, la majanojn kaj ĉiujn malplimultajn (aŭ eĉ plimultajn grupojn sen povo) en Meksiko. La hispandevenuloj dominas la landon kaj estas plej ofte la idoj de la prameksikanoj kiuj venas ĉi-tien. Ili nur malbone regas la hispanan lingvon kaj tiel estas facile eskspluateblaj.

Reen al la supro