본문으로

La virino estas pruvo de la amo de Dio

글쓴이: AllenHartwell, 2014년 5월 23일

글: 91

언어: Esperanto

mihxil (프로필 보기) 2014년 5월 26일 오후 6:42:21

bryku:Pruvu, ke la dio estas malbone difinita aŭ pruvu
Kompreneble ja eblas bone difini 'la' dion, sed estas klare ke ne okazis en ĉi tiu fadeno, kaj do ne klaras pri kio ni parolas. Ripeti la vorton 'pruvu' sen ajna klarigo aŭ antaŭa penso kaj tiel provi fini la diskuton ne indas.

mihxil (프로필 보기) 2014년 5월 26일 오후 6:45:05

antoniomoya:..kaj aliaj volas iri preter la scienco.
Iri 'preter scienco' ĝis nun montris ke oni ekkredas aferojn kiuj tre probable ne veras, kaj per kio oni atingas nenion ajn. Per iri 'preter' scienco oni ekkredas je astrologio, ekterteraj nifoj kaj tiel plu. Iri 'preter' scienco ne signifas pli ol intence ignori la racion kvazaŭ tio iel estus bona aŭ gvidus al novaj areoj.

erinja (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 7:48:27

Duko:La fadeno ne temas pri ekzisto de dioj, ni jam havas tiajn fadenojn, ĉu ne ridulo.gif ?. Ĝi diras ke (jam supozinte ke Dio ekzistas) la ekzisto de virinoj pruvas ke Dio amas ... ĉu la virojn? Ĉu la rilato inter Dio kaj virinoj tute gravas en tiu mondbildo? Ili estas ja same amindaj.
+1

Tiuj kiuj volas ĝenerale diskuti la ekziston de Dio iru al alia fadeno.

Tiuj kiuj volas diskuti la strangan citaĵon de ĉi tiu fadeno, restu ĉi tie kaj diskutu la strangan citaĵon.

Paulinho (프로필 보기) 2014년 5월 31일 오후 9:55:11

La virino estas pruvo de la amo de Dio.
Jes. Kaj ni ĉiuj.

nornen (프로필 보기) 2014년 5월 31일 오후 10:39:00

Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 5월 31일 오후 11:26:45

nornen:Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?
Laŭ la Biblio pro la Prapeko: Adam kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo de percepto kaj per tio ili malobeis la regulojn de Dio.

nornen (프로필 보기) 2014년 5월 31일 오후 11:49:23

Fenris_kcf:
nornen:Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?
Laŭ la Biblio pro la Prapeko: Adam kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo de percepto kaj per tio ili malobeis la regulojn de Dio.
Kaj vi ne opinias ke la reakcio estis iomete ĥolera?

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 6월 1일 오전 6:13:59

nornen:Kaj vi ne opinias ke la reakcio estis iomete ĥolera?
Jes, laŭ mi tio pruvas la venĝ-manion de Dio.
Kaj ĝis nun neniu pruvis al mi la venĝ-manion aŭ ion ajn malican de la Fluganta Spaget-Monstro.
Ĝiaj vermiĉelaj brakoj gloratu!

antoniomoya (프로필 보기) 2014년 6월 1일 오전 8:51:23

nornen:
Fenris_kcf:
nornen:Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?
Laŭ la Biblio pro la Prapeko: Adam kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo de percepto kaj per tio ili malobeis la regulojn de Dio.
Kaj vi ne opinias ke la reakcio estis iomete ĥolera?
Kaj ĉu neniu el ni neniam ekpensis ke ĉiuj tiuj asertoj pri Dia konduto estas nur simplaj elpensaĵoj de malkleraj homoj de pasintaj jarmiloj?

Ĉu iu edukita kaj rezonema homo niatempa povas eĉ pensi ke iu Senfina Dio povus agi tiel infanece kaj fojfoje maljuste?

Kiu estas pli stulta, ĉu niaj nesciaj prauloj kiuj skribis tiujn idiotecojn, aŭ ĉu ni kiuj legas kaj kredas ilin?

Amike.

Oijos (프로필 보기) 2014년 6월 1일 오후 12:18:55

Fenris_kcf:Ĝiaj vermiĉelaj brakoj gloratu!
Ĉu vi povas klarigi, kion tio frazo signifas?

gloratu = estu glorata?? (ĉu eĉ gramatike validas?)
vermiĉelaj = ???

다시 위로