Tin nhắn: 91
Nội dung: Esperanto
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 18:42:21 Ngày 26 tháng 5 năm 2014
bryku:Pruvu, ke la dio estas malbone difinita aŭ pruvuKompreneble ja eblas bone difini 'la' dion, sed estas klare ke ne okazis en ĉi tiu fadeno, kaj do ne klaras pri kio ni parolas. Ripeti la vorton 'pruvu' sen ajna klarigo aŭ antaŭa penso kaj tiel provi fini la diskuton ne indas.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 18:45:05 Ngày 26 tháng 5 năm 2014
antoniomoya:..kaj aliaj volas iri preter la scienco.Iri 'preter scienco' ĝis nun montris ke oni ekkredas aferojn kiuj tre probable ne veras, kaj per kio oni atingas nenion ajn. Per iri 'preter' scienco oni ekkredas je astrologio, ekterteraj nifoj kaj tiel plu. Iri 'preter' scienco ne signifas pli ol intence ignori la racion kvazaŭ tio iel estus bona aŭ gvidus al novaj areoj.
erinja (Xem thông tin cá nhân) 19:48:27 Ngày 27 tháng 5 năm 2014
Duko:La fadeno ne temas pri ekzisto de dioj, ni jam havas tiajn fadenojn, ĉu ne+1?. Ĝi diras ke (jam supozinte ke Dio ekzistas) la ekzisto de virinoj pruvas ke Dio amas ... ĉu la virojn? Ĉu la rilato inter Dio kaj virinoj tute gravas en tiu mondbildo? Ili estas ja same amindaj.
Tiuj kiuj volas ĝenerale diskuti la ekziston de Dio iru al alia fadeno.
Tiuj kiuj volas diskuti la strangan citaĵon de ĉi tiu fadeno, restu ĉi tie kaj diskutu la strangan citaĵon.
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 21:55:11 Ngày 31 tháng 5 năm 2014
Jes. Kaj ni ĉiuj.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 22:39:00 Ngày 31 tháng 5 năm 2014
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 23:26:45 Ngày 31 tháng 5 năm 2014
nornen:Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?Laŭ la Biblio pro la Prapeko: Adam kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo de percepto kaj per tio ili malobeis la regulojn de Dio.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 23:49:23 Ngày 31 tháng 5 năm 2014
Fenris_kcf:Kaj vi ne opinias ke la reakcio estis iomete ĥolera?nornen:Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?Laŭ la Biblio pro la Prapeko: Adam kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo de percepto kaj per tio ili malobeis la regulojn de Dio.
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 06:13:59 Ngày 01 tháng 6 năm 2014
nornen:Kaj vi ne opinias ke la reakcio estis iomete ĥolera?Jes, laŭ mi tio pruvas la venĝ-manion de Dio.
Kaj ĝis nun neniu pruvis al mi la venĝ-manion aŭ ion ajn malican de la Fluganta Spaget-Monstro.
Ĝiaj vermiĉelaj brakoj gloratu!
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 08:51:23 Ngày 01 tháng 6 năm 2014
nornen:Kaj ĉu neniu el ni neniam ekpensis ke ĉiuj tiuj asertoj pri Dia konduto estas nur simplaj elpensaĵoj de malkleraj homoj de pasintaj jarmiloj?Fenris_kcf:Kaj vi ne opinias ke la reakcio estis iomete ĥolera?nornen:Kaj kial do Dio igis ke la virinoj nasku dolore, se li estas tiom amema?Laŭ la Biblio pro la Prapeko: Adam kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo de percepto kaj per tio ili malobeis la regulojn de Dio.
Ĉu iu edukita kaj rezonema homo niatempa povas eĉ pensi ke iu Senfina Dio povus agi tiel infanece kaj fojfoje maljuste?
Kiu estas pli stulta, ĉu niaj nesciaj prauloj kiuj skribis tiujn idiotecojn, aŭ ĉu ni kiuj legas kaj kredas ilin?
Amike.
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 12:18:55 Ngày 01 tháng 6 năm 2014
Fenris_kcf:Ĝiaj vermiĉelaj brakoj gloratu!Ĉu vi povas klarigi, kion tio frazo signifas?
gloratu = estu glorata?? (ĉu eĉ gramatike validas?)
vermiĉelaj = ???