Đi đến phần nội dung

[Kiel mi povas uzi?] -a

viết bởi sliderser, Ngày 25 tháng 5 năm 2014

Tin nhắn: 10

Nội dung: Esperanto

sliderser (Xem thông tin cá nhân) 14:46:41 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

Ekzmplo en anglo "My book", en Esperanto vi uzas "Mia libro"

Ĉar, ĉu mi ŝatus diri "Robert's Book" , kiel mi povas uzi la "'s"?

Ĉu mi uzas "Roberto libron" aŭ "Robeta Libro" aŭ alia?

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 14:56:17 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

sliderser:Ekzemple, en angla "My book", en Esperanto vi uzas "Mia libro"

Ĉar, ĉu mi ŝatus diri "Robert's Book" , kiel mi povas uzi la "'s"?

Ĉu mi uzas "Roberto libron" aŭ "Robeta Libro" aŭ alia?
La libro de Robert (= The book of Robert)
Foje vi povas uzi -a (la patra libro), sed la uzo de "de" estas pli kutima.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 16:38:38 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

sergejm:
sliderser:Ekzemple, en angla "My book", en Esperanto vi uzas "Mia libro"

Ĉar, ĉu mi ŝatus diri "Robert's Book" , kiel mi povas uzi la "'s"?

Ĉu mi uzas "Roberto libron" aŭ "Robeta Libro" aŭ alia?
La libro de Robert (= The book of Robert)
Foje vi povas uzi -a (la patra libro), sed la uzo de "de" estas pli kutima.
Kaj pli ĝusta.

Ĝis, Novatago.

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 18:23:07 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

"my book" -> "mia libro" (pronomo)
"book of Robert" -> "libro de Robert"
"Robert's book" -> N/A damne! rekta traduko ne ebas

novatago (Xem thông tin cá nhân) 20:58:12 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

Clarence666:
"Robert's book" -> N/A damne! rekta traduko ne ebas
Ĉu devas ekzisti rekta traduko por ĉio? O_O Ĝenulo Clarence atakas denove.

Krom tio, rekta traduko de tio ja estas “libro de Roberto”.

Klarigo: Oni devigis min redakti ĉi tiun mesaĝon ĉar ŝajne ekzistas dubojn pri kia estis la intenco de Clarence. Mi ne nur surstrekis frazon, ankaŭ ŝanĝis vorton en tiu frazo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 23:03:30 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

vidas vandenis:
novatago:Ĉu devas ekzisti rekta traduko por ĉio? O_O Ĝenulo Clarence atakas denove.

Krom tio, rekta traduko de tio ja estas “libro de Roberto”.
Ne hastu diri tion* Clarencon,ĉar "libro de Roberto" oni povas kompreni: 1.Roberto estas posedanto de ĉi tiu libro. 2.Tiun ĉi libron verkis Roberto. 3.Libro rakontas pri Roberto. Oni povas pripensi kaj trovi ankoraŭ kelkajn okazojn.
Tio okazas same en la hispana kaj ne estas problemo.

Tamen via tria difino estus pli ĝusta per “pri” ne per “de”.

Aparte, preskaŭ ĉiu mesaĝo de Clarence estas ĝenintenca*. Ne kulpu min se mi erarus je etikidigi mesaĝon de li kiel ĝenan*. Tamen, se li celas diri ke ne havi tian laŭvortan tradukon (kio ne samas al havi rektan tradukon) estas problemo, li miaopinie ja intence volas trompi*, eĉ se veras ke “de” estas plursignifa kaj se verus ke, ĉi-kaze, eble estas malpli klara ol la angla genitivo.

Ĉar la angla ne estas mi gepatra lingvo, nun mi havas dubon: Ĉu oni ne povas diri Robert's book, se oni parolas pri aŭtoreco, anstataŭ pri posedeco? Mi pensis ke jes.

Posta klarigo: Mi serĉis en interreto kaj trovis ke oni povas diri Robert's book por paroli pri aŭtoreco, aŭ almenaŭ oni faras tion.
Nova posta klarigo: Oni devigis min redakti ĉi tiun mesaĝon ĉar ŝajne ekzistas dubojn pri kia estis la intenco de Clarence. Mi markis per * la frazojn, kiujn mi ŝanĝis.

Ĝis, Novatago.

sliderser (Xem thông tin cá nhân) 23:47:37 Ngày 25 tháng 5 năm 2014

Dankon.

erinja (Xem thông tin cá nhân) 02:14:27 Ngày 26 tháng 5 năm 2014

Pli bone se oni ne nomas alian uzanton "trolo" pro simpla neŝato de ies maniero traduki (aŭ ne traduki) frazon. Se vi ne ŝatas kiel oni tradukas ion, simple diru tion, anstataŭ nomi iun trolo. Mi atendas ke oni redaktos siajn mesaĝojn por forigi menciojn de trolado en ĉi tiu fadeno, ĉar en ĉi tiu fadeno mi vidis nenian troladon.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 06:58:00 Ngày 26 tháng 5 năm 2014

erinja:Pli bone se oni ne nomas alian uzanton "trolo" pro simpla neŝato de ies maniero traduki (aŭ ne traduki) frazon. Se vi ne ŝatas kiel oni tradukas ion, simple diru tion, anstataŭ nomi iun trolo. Mi atendas ke oni redaktos siajn mesaĝojn por forigi menciojn de trolado en ĉi tiu fadeno, ĉar en ĉi tiu fadeno mi vidis nenian troladon.
Pardonu min Erinja la afero ne temas pri mia ŝato al traduko. Clarence666 venis al Lernu nur por ĝeni per insista parolado de reformoj en Esperanto. Tia sinteno havas nomon. Kaj mi vidis malmultajn mesaĝojn de li, kiuj ne estas priskribeblaj per tiu nomo. Jes en ĉi tiu, li ne parolas rekte pri tio, nur eble malrekte. Se mi ne eraras, por mi ne estas malsamo.

Mi redaktos la mesaĝojn, kiujn mi povas redakti kaj petos al Vidas Vandenis ŝanĝi citaĵon en lia mesaĝo, sed tio ŝanĝos nenion pri kia uzanto estas Clarence666.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:38:38 Ngày 26 tháng 5 năm 2014

Zamenhof's book (laŭ mi, denaska parolanto de la angla) povas esti kaj la libro apartenanta al Zamenhof kaj la libro verkita de Zamehof.

Quay lại