Към съдържанието

Anatomio

от Rejsi, 27 май 2014

Съобщения: 16

Език: Esperanto

HaleBopp (Покажи профила) 29 май 2014, 05:36:32

Rejsi:Ĉi tiu ne tute rilatas al la temo, sed kial en Esperanto oni kutime metas la adjektivojn antaŭ la substantivoj? La Fundamentoj ne precize diras tion.
La Fundamento enhavas nur ĝeneralajn regulojn. Ĝi ne povas ĉion klarigi. Sed aliaj libroj pri pli detala gramatiko parolos pri tiu afero, kiel PMEG (mi ofte citas ĝin), kiu eksplikas ke adjektivo staras plej ofte antaŭ la priskribata substantivo, sed li povas stari ankaŭ post ĝi por emfazo aŭ klareco.

Urho:Prefere ”muskolo sartoria”. Estas pli facile alfabetigi.
Mi konsentas, sed tamen, multaj anglaj anatomiaj atlasoj ne uzas tiun ordon, ekzemple.

Rejsi:Mi ŝatus aldoni anatomivortojn al Vikipedio, kiam mi havas libertempon...Sed mi ne ŝatas, ke tiu du libroj malkonsentas.
Bonan kuraĝon! Laboro ne mankos al vi!
Mi estas franca ĝenerala kuracisto, kaj anatomio estis unu el miaj plej ŝatataj fakoj. Bedaŭrinde, oni rapide forgesas ĝin.

Rejsi (Покажи профила) 30 май 2014, 16:35:31

HaleBopp:La Fundamento enhavas nur ĝeneralajn regulojn. Ĝi ne povas ĉion klarigi. Sed aliaj libroj pri pli detala gramatiko parolos pri tiu afero, kiel PMEG (mi ofte citas ĝin), kiu eksplikas ke adjektivo staras plej ofte antaŭ la priskribata substantivo, sed li povas stari ankaŭ post ĝi por emfazo aŭ klareco.
Jes, mi ankaŭ uzas PMEG-on ofte...sed kiu decidis, ke ĝi ĝustas pri ĉio?
Mi konsentas, sed tamen, multaj anglaj anatomiaj atlasoj ne uzas tiun ordon, ekzemple.
Jes, sed Esperanto devus esti internacia lingvo. Ne gravas, kion la anglaj vortaroj diras. Tamen, la latina lingvo eble gravas ĉar ĝi influis anatomiajn vortojn en ĉiu lingvo.

Nu, nun ni havas dilemo...ĉu oni uzas la kutiman Esperantan vortordon aŭ ĉu oni uzas la latinan vortordon?
Bonan kuraĝon! Laboro ne mankos al vi!
Mi estas franca ĝenerala kuracisto, kaj anatomio estis unu el miaj plej ŝatataj fakoj. Bedaŭrinde, oni rapide forgesas ĝin.
Ĉu vi estas kuracisto? Tre mojose! Ĉu vi pensas, ke vi faris bonan decidon por iĝi kuracisto?

HaleBopp (Покажи профила) 30 май 2014, 22:47:04

Rejsi:Jes, mi ankaŭ uzas PMEG-on ofte...sed kiu decidis, ke ĝi ĝustas pri ĉio?
Neniu, sed mia propra sperto konstatis ke ĝi estas nepra referenco.

Rejsi:Nu, nun ni havas dilemo...ĉu oni uzas la kutiman Esperantan vortordon aŭ ĉu oni uzas la latinan vortordon?
En la franca, oni nomas muskolojn laŭ la kutima franca vortordo. Do mi faros same en Esperanto, mi metos la adjektivon antaŭe.

Rejsi:Ĉu vi pensas, ke vi faris bonan decidon por iĝi kuracisto?
En ĉiu profesio estas bonaĵo kaj malbonaĵo. Foje mi ŝatas mian laboron, kaj aliajn tagojn mi abomenas ĝin. Mi devas konfesi ke la teoria bildo kiun mi havis antaŭe vere malsamas ol la ĉiutaga realo, sed finfine mi daŭrigas la laboron!

Rejsi (Покажи профила) 31 май 2014, 03:27:06

HaleBopp:Neniu, sed mia propra sperto konstatis ke ĝi estas nepra referenco.
Vere. Mi scivolas, kiel la PMEG komenciĝis...
En la franca, oni nomas muskolojn laŭ la kutima franca vortordo. Do mi faros same en Esperanto, mi metos la adjektivon antaŭe.
Nu, mi supozas, ke vi pravas. Ĉi tio estas bona racio.
En ĉiu profesio estas bonaĵo kaj malbonaĵo. Foje mi ŝatas mian laboron, kaj aliajn tagojn mi abomenas ĝin. Mi devas konfesi ke la teoria bildo kiun mi havis antaŭe vere malsamas ol la ĉiutaga realo, sed finfine mi daŭrigas la laboron!
Ha, jes. En la radiko, ĉiu profesio estas laboro! La malfaĉileco estas en trovi profesion, kiun oni povas toleri kaj eble fojfoje ĝui.

HaleBopp (Покажи профила) 31 май 2014, 05:52:50

Rejsi:Ha, jes. En la radiko, ĉiu profesio estas laboro! La malfaĉileco estas en trovi profesion, kiun oni povas toleri kaj eble fojfoje ĝui.
Dum longaj horoj ĉiutage, kaj dum multaj jaroj...

Urho (Покажи профила) 31 май 2014, 10:05:33

Parenteze, en la reto estas nun legebla la arkivo de Sciensa Revuo 1949–2013, bv. legi artikolon ĉe la bulteno Libera folio.

Ĉu en artikoloj de la revuo troveblas la solvo al la dilemo?

* * *
Ligilo por konsulti:___
ĝisdatigita: 2014-06-01

Обратно нагоре