Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 28 de mayo de 2014

Aportes: 926

Idioma: Esperanto

m_v (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2014 08:05:16

BoriQa:ho ho...

Jes, 6... g6. Pardonu min.
1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 ?

sehg (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2014 08:51:52

Saluton!
Mi ludas ŝakoj ĉe chess.com, kie mia nomo esats "rudaliszka". Mi volonte ludos korespondaj ludoj.

BoriQa (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2014 12:23:03

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.?

Ĉu vi konas la aleatoran ŝakludon de Fischer? Ĉu vi iam ludis ĝin?

m_v (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2014 16:33:59

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 ?

BoriQa:Ĉu vi konas la aleatoran ŝakludon de Fischer? Ĉu vi iam ludis ĝin?
Mi legis pri ĝi, sed mi ĝis nun neniam ludis tian partion.

BoriQa (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2014 02:59:37

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.?

m_v:
BoriQa:Ĉu vi konas la aleatoran ŝakludon de Fischer? Ĉu vi iam ludis ĝin?
Mi legis pri ĝi, sed mi ĝis nun neniam ludis tian partion.
Mi ŝatas ĝin inter aliaj ŝakludoj. Ankaŭ mi ŝatas ludi ĉinan kaj korean ŝakludojn.

m_v (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2014 10:46:27

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 ?

BoriQa:Ankaŭ mi ŝatas ludi ĉinan kaj korean ŝakludojn.
Ĉu ili ŝajnas pli interesaj al vi ol la “okcidenta” ŝakludo? Kiel ili funkcias?

BoriQa (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2014 14:31:51

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.?

m_v:
BoriQa:Ankaŭ mi ŝatas ludi ĉinan kaj korean ŝakludojn.
Ĉu ili ŝajnas pli interesaj al vi ol la “okcidenta” ŝakludo? Kiel ili funkcias?
Ne, mi pli ŝatas okcidentan ŝakludon. Sed mi havas kelkajn ĉinajn amikojn, kiuj nur ludas ĉinan ŝakon, do mi lernis ĝin. Plie, mi kelkfoje venkas ilin en ilia ŝako. ridulo.gif

Ŝako estas ŝako, kaj ĉina ŝako estas juste alispeca ŝakludo.

La ĉina ŝakturo estas same kiel okcidenta ŝakturo. La ĉinŝakaj peonoj kaj ĉevaloj similas la okcidentojn, sed ili ne estas la samo.

La celo de ambaŭ ŝakludoj estas la samo: maton!

Tamen, mi pli ŝatas la korean ŝakludon ol la ĉinan ŝakludon.

Chielano (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2014 15:24:50

Interalie, hodiaŭ en nia urba ŝakklubo mi gajnis fulmturniron pri rezulto je 11 el 12 poentoj (nur du egalvenkoj) ridulo.gif

m_v (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2014 18:18:59

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 ?

BoriQa:La ĉina ŝakturo estas same kiel okcidenta ŝakturo. La ĉinŝakaj peonoj kaj ĉevaloj similas la okcidentojn, sed ili ne estas la samo.
La vikipediaj artikoloj pri la ĉina kaj korea ŝakludoj interesigis min. Eble mi provu ilin iam. ridego.gif

Kion vi pensas pri la ludo goo? Multaj ja diras, ke ĝi estas pli kompleksa ol ŝako.

BoriQa (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2014 20:37:12

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a7 11.?

m_v:La vikipediaj artikoloj pri la ĉina kaj korea ŝakludoj interesigis min. Eble mi provu ilin iam. ridego.gif

Kion vi pensas pri la ludo goo? Multaj ja diras, ke ĝi estas pli kompleksa ol ŝako.
Goon, jes mi konas ĝin, kaj mi iam ludas ĝin. Mi ŝatas ŝakon pli ol goo.

Volver arriba