Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 2014-majo-28

Mesaĝoj: 926

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-decembro-21 11:13:40

Bruso:Mi preferas la triktrakon aŭ la damludon.
Mi ankaŭ iom ŝatas tiujn du ludojn. Tamen kio ne plaĉas al mi ĉe triktrako, estas la aspekto de bonŝanco, kiu sufiĉe grave influas la rezulton de matĉo. Mi preferas ludojn kiel ŝakon, goon aŭ damludon, ĉe kiuj bonŝanco entute ne rolas.

BoriQa (Montri la profilon) 2014-decembro-21 12:01:28

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.?

m_v:Mi povas imagi ridego.gif. Kiam mi estis pli juna, mi ankaŭ deziris havi hejmbeston, sed mi neniam havis iun.
Mi ankau havis hundojn kiel hejmbestoj, kiam mi estis juna. Mi neniam ŝatis katojn.

BoriQa (Montri la profilon) 2014-decembro-21 12:10:31

m_v:
Bruso:Mi preferas la triktrakon aŭ la damludon.
Mi ankaŭ iom ŝatas tiujn du ludojn. Tamen kio ne plaĉas al mi ĉe triktrako, estas la aspekto de bonŝanco, kiu sufiĉe grave influas la rezulton de matĉo. Mi preferas ludojn kiel ŝakon, goon aŭ damludon, ĉe kiuj bonŝanco entute ne rolas.
Mi akordas. Kvankam mi ankaŭ iam ludas bakgamonon, mi preferas ludojn sen ludkuboj.

m_v (Montri la profilon) 2014-decembro-21 13:07:49

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.Rg2 ?

Ho, iom post iom la situacio iĝas pli kaj pli danĝera por mi. Mi ne ŝatas vian damon tie ridego.gif.

BoriQa (Montri la profilon) 2014-decembro-21 14:04:54

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.Rg2 Kxh3+ 17.?

Vi ŝakiĝas!

m_v:Ho, iom post iom la situacio iĝas pli kaj pli danĝera por mi. Mi ne ŝatas vian damon tie ridego.gif.
Jes, mi povas imagi, kiel vi fartas pri mia damo. okulumo.gif

m_v (Montri la profilon) 2014-decembro-21 18:21:35

Hooo, kiel aĉe mi ludis ridego.gif. Mi ja nun perdas miajn peonon, turon kaj ĉevalon por via kuriero. Ne plu ekzistas multe da espero por mi, do rezignas post nur la 16a movo. Mi ankoraŭ estas ŝakkomencanto; ŝajnas, ke mi bezonas multan praktikadon ridulo.gif.
Estis plezuro ludi kaj paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj via familio feliĉajn kristnaskajn tagojn!

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.Rg2 Kxh3+ 0-1

P.S.: Mi lasis analizi nian partion ĉe la retpaĝo “lichess”, kie oni vidas, kiuj movoj estis bonaj kaj kiu kiam havis avantaĝon. Se tio interesas vin, jen la ligilo: http://eo.lichess.org/XQrib8sa

BoriQa (Montri la profilon) 2014-decembro-21 18:38:06

1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.Rg2 Kxh3+ 0-1

m_v:Hooo, kiel aĉe mi ludis ridego.gif. Mi ja nun perdas miajn peonon, turon kaj ĉevalon por via kuriero. Ne plu ekzistas multe da espero por mi, do rezignas post nur la 16a movo. Mi ankoraŭ estas ŝakkomencanto; ŝajnas, ke mi bezonas multan praktikadon ridulo.gif.

Estis plezuro ludi kaj paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj via familio feliĉajn kristnaskajn tagojn!
Dankon! Mi ankaŭ deziras al vi kaj via familio feliĉan kristnaskan sezonon!

Frano (Montri la profilon) 2014-decembro-22 11:09:49

Dankon pro la plezuro de via ludo!
Mi gratulas ĉiujn ŝak-ŝatantojn okaze de la venontaj ferioj
kaj (dum la ludantoj preparas sin al novaj matĉoj) mi proponas solvi tiun ĉi problemeton:
externalImage.png
Kunlaborata ŝakmato je 3 movoj, du solvoj.

En kunlaboraj problemoj (angle helpmate; germane Hilfsmatt) la nigro komencas kaj helpas al la blanko anonci ŝakmaton por nigra reĝo en specifita nombro de movoj.
Por tiu ĉi ĝenro de ŝaka komponaĵo oni kutimas kelkajn solvojn kun la sama ideo.

m_v (Montri la profilon) 2014-decembro-22 15:44:48

Mi trovis unu solvon:

1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#

Frano (Montri la profilon) 2014-decembro-22 17:15:58

m_v:Mi trovis unu solvon:
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
Jes!
Estas ankaŭ la dua solvo kun la sama ideo.

Reen al la supro