Închis
Max. 500 mesaje.
Contribuții/Mesaje: 926
Limbă: Esperanto
m_v (Arată profil) 21 decembrie 2014, 11:13:40
Bruso:Mi preferas la triktrakon aŭ la damludon.Mi ankaŭ iom ŝatas tiujn du ludojn. Tamen kio ne plaĉas al mi ĉe triktrako, estas la aspekto de bonŝanco, kiu sufiĉe grave influas la rezulton de matĉo. Mi preferas ludojn kiel ŝakon, goon aŭ damludon, ĉe kiuj bonŝanco entute ne rolas.
BoriQa (Arată profil) 21 decembrie 2014, 12:01:28
m_v:Mi povas imagiMi ankau havis hundojn kiel hejmbestoj, kiam mi estis juna. Mi neniam ŝatis katojn.. Kiam mi estis pli juna, mi ankaŭ deziris havi hejmbeston, sed mi neniam havis iun.
BoriQa (Arată profil) 21 decembrie 2014, 12:10:31
m_v:Mi akordas. Kvankam mi ankaŭ iam ludas bakgamonon, mi preferas ludojn sen ludkuboj.Bruso:Mi preferas la triktrakon aŭ la damludon.Mi ankaŭ iom ŝatas tiujn du ludojn. Tamen kio ne plaĉas al mi ĉe triktrako, estas la aspekto de bonŝanco, kiu sufiĉe grave influas la rezulton de matĉo. Mi preferas ludojn kiel ŝakon, goon aŭ damludon, ĉe kiuj bonŝanco entute ne rolas.
m_v (Arată profil) 21 decembrie 2014, 13:07:49
Ho, iom post iom la situacio iĝas pli kaj pli danĝera por mi. Mi ne ŝatas vian damon tie

BoriQa (Arată profil) 21 decembrie 2014, 14:04:54
Vi ŝakiĝas!
m_v:Ho, iom post iom la situacio iĝas pli kaj pli danĝera por mi. Mi ne ŝatas vian damon tieJes, mi povas imagi, kiel vi fartas pri mia damo..

m_v (Arată profil) 21 decembrie 2014, 18:21:35


Estis plezuro ludi kaj paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj via familio feliĉajn kristnaskajn tagojn!
1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.Rg2 Kxh3+ 0-1
P.S.: Mi lasis analizi nian partion ĉe la retpaĝo “lichess”, kie oni vidas, kiuj movoj estis bonaj kaj kiu kiam havis avantaĝon. Se tio interesas vin, jen la ligilo: http://eo.lichess.org/XQrib8sa
BoriQa (Arată profil) 21 decembrie 2014, 18:38:06
m_v:Hooo, kiel aĉe mi ludisDankon! Mi ankaŭ deziras al vi kaj via familio feliĉan kristnaskan sezonon!. Mi ja nun perdas miajn peonon, turon kaj ĉevalon por via kuriero. Ne plu ekzistas multe da espero por mi, do rezignas post nur la 16a movo. Mi ankoraŭ estas ŝakkomencanto; ŝajnas, ke mi bezonas multan praktikadon
.
Estis plezuro ludi kaj paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj via familio feliĉajn kristnaskajn tagojn!
Frano (Arată profil) 22 decembrie 2014, 11:09:49
Mi gratulas ĉiujn ŝak-ŝatantojn okaze de la venontaj ferioj
kaj (dum la ludantoj preparas sin al novaj matĉoj) mi proponas solvi tiun ĉi problemeton:

Kunlaborata ŝakmato je 3 movoj, du solvoj.
En kunlaboraj problemoj (angle helpmate; germane Hilfsmatt) la nigro komencas kaj helpas al la blanko anonci ŝakmaton por nigra reĝo en specifita nombro de movoj.
Por tiu ĉi ĝenro de ŝaka komponaĵo oni kutimas kelkajn solvojn kun la sama ideo.
m_v (Arată profil) 22 decembrie 2014, 15:44:48
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
Frano (Arată profil) 22 decembrie 2014, 17:15:58
m_v:Mi trovis unu solvon:Jes!
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
Estas ankaŭ la dua solvo kun la sama ideo.