Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Ĉu iu volas ŝakludi?
viết bởi BoriQa, Ngày 28 tháng 5 năm 2014
Tin nhắn: 926
Nội dung: Esperanto
m_v (Xem thông tin cá nhân) 11:13:40 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
Bruso:Mi preferas la triktrakon aŭ la damludon.Mi ankaŭ iom ŝatas tiujn du ludojn. Tamen kio ne plaĉas al mi ĉe triktrako, estas la aspekto de bonŝanco, kiu sufiĉe grave influas la rezulton de matĉo. Mi preferas ludojn kiel ŝakon, goon aŭ damludon, ĉe kiuj bonŝanco entute ne rolas.
BoriQa (Xem thông tin cá nhân) 12:01:28 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
m_v:Mi povas imagi . Kiam mi estis pli juna, mi ankaŭ deziris havi hejmbeston, sed mi neniam havis iun.Mi ankau havis hundojn kiel hejmbestoj, kiam mi estis juna. Mi neniam ŝatis katojn.
BoriQa (Xem thông tin cá nhân) 12:10:31 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
m_v:Mi akordas. Kvankam mi ankaŭ iam ludas bakgamonon, mi preferas ludojn sen ludkuboj.Bruso:Mi preferas la triktrakon aŭ la damludon.Mi ankaŭ iom ŝatas tiujn du ludojn. Tamen kio ne plaĉas al mi ĉe triktrako, estas la aspekto de bonŝanco, kiu sufiĉe grave influas la rezulton de matĉo. Mi preferas ludojn kiel ŝakon, goon aŭ damludon, ĉe kiuj bonŝanco entute ne rolas.
m_v (Xem thông tin cá nhân) 13:07:49 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
Ho, iom post iom la situacio iĝas pli kaj pli danĝera por mi. Mi ne ŝatas vian damon tie .
BoriQa (Xem thông tin cá nhân) 14:04:54 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
Vi ŝakiĝas!
m_v:Ho, iom post iom la situacio iĝas pli kaj pli danĝera por mi. Mi ne ŝatas vian damon tie .Jes, mi povas imagi, kiel vi fartas pri mia damo.
m_v (Xem thông tin cá nhân) 18:21:35 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
Estis plezuro ludi kaj paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj via familio feliĉajn kristnaskajn tagojn!
1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.h3 Kg7 8.Ke3 0-0 9.Dd2 Dc8 10.Rh2 a6 11.Kxc6 bxc6 12.b3 Dc7 13.g3 Da5 14.d4 cxd4 15.Kxd4 Dh5 16.Rg2 Kxh3+ 0-1
P.S.: Mi lasis analizi nian partion ĉe la retpaĝo “lichess”, kie oni vidas, kiuj movoj estis bonaj kaj kiu kiam havis avantaĝon. Se tio interesas vin, jen la ligilo: http://eo.lichess.org/XQrib8sa
BoriQa (Xem thông tin cá nhân) 18:38:06 Ngày 21 tháng 12 năm 2014
m_v:Hooo, kiel aĉe mi ludis . Mi ja nun perdas miajn peonon, turon kaj ĉevalon por via kuriero. Ne plu ekzistas multe da espero por mi, do rezignas post nur la 16a movo. Mi ankoraŭ estas ŝakkomencanto; ŝajnas, ke mi bezonas multan praktikadon .Dankon! Mi ankaŭ deziras al vi kaj via familio feliĉan kristnaskan sezonon!
Estis plezuro ludi kaj paroli kun vi. Mi deziras al vi kaj via familio feliĉajn kristnaskajn tagojn!
Frano (Xem thông tin cá nhân) 11:09:49 Ngày 22 tháng 12 năm 2014
Mi gratulas ĉiujn ŝak-ŝatantojn okaze de la venontaj ferioj
kaj (dum la ludantoj preparas sin al novaj matĉoj) mi proponas solvi tiun ĉi problemeton:
Kunlaborata ŝakmato je 3 movoj, du solvoj.
En kunlaboraj problemoj (angle helpmate; germane Hilfsmatt) la nigro komencas kaj helpas al la blanko anonci ŝakmaton por nigra reĝo en specifita nombro de movoj.
Por tiu ĉi ĝenro de ŝaka komponaĵo oni kutimas kelkajn solvojn kun la sama ideo.
m_v (Xem thông tin cá nhân) 15:44:48 Ngày 22 tháng 12 năm 2014
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
Frano (Xem thông tin cá nhân) 17:15:58 Ngày 22 tháng 12 năm 2014
m_v:Mi trovis unu solvon:Jes!
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
Estas ankaŭ la dua solvo kun la sama ideo.