Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu iu volas ŝakludi?
de BoriQa, 2014-majo-28
Mesaĝoj: 926
Lingvo: Esperanto
m_v (Montri la profilon) 2015-junio-04 17:43:08
Frano:13 - kiel oni pritraktas tiun nombron en Germanujo?Laŭ superstiĉo ĝi kaŭzas malbonŝancon. Kaj ŝajnas, ke tio fakte validas por mi en nia partio ĉi tie. Damne, kiom mi ludaĉas!
Frano (Montri la profilon) 2015-junio-05 09:28:05
m_v:Laŭ superstiĉo ĝi kaŭzas malbonŝancon.La sama antaŭjuĝo estas disvastigita ankaŭ en Ukrainujo, sed mi aŭdis ke en Ĉinujo kaj Japanujo 13 estas feliĉiga nombro.
m_v (Montri la profilon) 2015-junio-05 20:33:45
Frano:La sama antaŭjuĝo estas disvastigita ankaŭ en Ukrainujo, sed mi aŭdis ke en Ĉinujo kaj Japanujo 13 estas feliĉiga nombro.Kio pri “malfeliĉigaj” datoj? En Germanio vendredo, la 13a, estas konsiderata tia dato. Tamen en Grekio, de kie devenas mia patro, ĝi estas mardo, la 13a.
Frano (Montri la profilon) 2015-junio-06 13:50:16
m_v:Kio pri “malfeliĉigaj” datoj? En Germanio vendredo, la 13a, estas konsiderata tia dato. Tamen en Grekio, de kie devenas mia patro, ĝi estas mardo, la 13a.Lundo kaj vendredo.
Mi ne certas sed sxajnas ke origine estis nur lundo la 13-a, kaj vendredo estas prunteprenita el amerikaj filmoj.
m_v (Montri la profilon) 2015-junio-06 21:19:27
Se vi ludas 16.Dxb5+, mi respondas per 16...Rf8.
Frano (Montri la profilon) 2015-junio-07 08:17:44
m_v (Montri la profilon) 2015-junio-07 08:39:44
Mi trovas vian figuraron tre malagrabla nuntempe.
Frano (Montri la profilon) 2015-junio-08 14:32:18
m_v:Mi trovas vian figuraron tre malagrabla nuntempe.Kiel tri musketistoj de Aleksandro Dumas, ili estas pretaj batali kontraux la tuta armeo!
m_v (Montri la profilon) 2015-junio-08 15:42:42
Adiaŭ, brava ĉevalo mia, vi heroe batalis por la nigra armeo.
Frano (Montri la profilon) 2015-junio-09 07:55:42
m_v:Adiaŭ, brava ĉevalo mia, vi heroe batalis por la nigra armeo.
En japana ŝako prenitaj figuroj povas reaperiĝi sur la tabulo.