დახურულია
Max. 500 messages.
შეტყობინებები: 926
ენა: Esperanto
m_v (მომხმარებლის პროფილი) 4 ივნისი, 2015 17:43:08
Frano:13 - kiel oni pritraktas tiun nombron en Germanujo?Laŭ superstiĉo ĝi kaŭzas malbonŝancon. Kaj ŝajnas, ke tio fakte validas por mi en nia partio ĉi tie. Damne, kiom mi ludaĉas!

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2015 09:28:05
m_v:Laŭ superstiĉo ĝi kaŭzas malbonŝancon.La sama antaŭjuĝo estas disvastigita ankaŭ en Ukrainujo, sed mi aŭdis ke en Ĉinujo kaj Japanujo 13 estas feliĉiga nombro.
m_v (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2015 20:33:45
Frano:La sama antaŭjuĝo estas disvastigita ankaŭ en Ukrainujo, sed mi aŭdis ke en Ĉinujo kaj Japanujo 13 estas feliĉiga nombro.Kio pri “malfeliĉigaj” datoj? En Germanio vendredo, la 13a, estas konsiderata tia dato. Tamen en Grekio, de kie devenas mia patro, ĝi estas mardo, la 13a.
Frano (მომხმარებლის პროფილი) 6 ივნისი, 2015 13:50:16
m_v:Kio pri “malfeliĉigaj” datoj? En Germanio vendredo, la 13a, estas konsiderata tia dato. Tamen en Grekio, de kie devenas mia patro, ĝi estas mardo, la 13a.Lundo kaj vendredo.
Mi ne certas sed sxajnas ke origine estis nur lundo la 13-a, kaj vendredo estas prunteprenita el amerikaj filmoj.
m_v (მომხმარებლის პროფილი) 6 ივნისი, 2015 21:19:27
Se vi ludas 16.Dxb5+, mi respondas per 16...Rf8.
Frano (მომხმარებლის პროფილი) 7 ივნისი, 2015 08:17:44
m_v (მომხმარებლის პროფილი) 7 ივნისი, 2015 08:39:44
Mi trovas vian figuraron tre malagrabla nuntempe.

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივნისი, 2015 14:32:18
m_v:Mi trovas vian figuraron tre malagrabla nuntempe.Kiel tri musketistoj de Aleksandro Dumas, ili estas pretaj batali kontraux la tuta armeo!

m_v (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივნისი, 2015 15:42:42
Adiaŭ, brava ĉevalo mia, vi heroe batalis por la nigra armeo.


Frano (მომხმარებლის პროფილი) 9 ივნისი, 2015 07:55:42
m_v:Adiaŭ, brava ĉevalo mia, vi heroe batalis por la nigra armeo.![]()

En japana ŝako prenitaj figuroj povas reaperiĝi sur la tabulo.