关闭的
最多显示 500 条消息。
讯息: 926
语言: Esperanto
m_v (显示个人资料) 2015年6月16日上午10:30:11
Frano:Post la efika promenado kontenta Kuriero revenis al sia komforta nesto.Pro sia granda kontenteco la kuriero eĉ ne rimarkis, ke dume li aliformiĝis al freneza elefanto. La nigra reĝino iris proksimen al sia edzo por pridiskuti kun li la elefantecon kaj episkopecon de kurieroj. Tio tre konfuzis la nigran kurieron, kiu staris apude.
Frano (显示个人资料) 2015年6月16日上午11:12:00
m_v:Pro sia granda kontenteco la kuriero eĉ ne rimarkis, ke dume li aliformiĝis al freneza elefanto. La nigra reĝino iris proksimen al sia edzo por pridiskuti kun li la elefantecon kaj episkopecon de kurieroj. Tio tre konfuzis la nigran kurieron, kiu staris apude.Fakte, la situacio estas eĉ pli komplika. Freneza elefanto-episkopo pretendas ke li estas ankaŭ la bulgara oficiro kaj bosnia ĉasisto.
m_v (显示个人资料) 2015年6月17日下午6:34:27
Frano:Fakte, la situacio estas eĉ pli komplika. Freneza elefanto-episkopo pretendas ke li estas ankaŭ la bulgara oficiro kaj bosnia ĉasisto.Aŭdinte tion, la nigra skizofrenia kuriero tuj kuris al la blankaj peonoj kaj demandis ilin, kial ili laboras kiel farmistoj en Germanio.
Frano (显示个人资料) 2015年6月18日下午1:18:56
m_v:Aŭdinte tion, la nigra skizofrenia kuriero tuj kuris al la blankaj peonoj kaj demandis ilin, kial ili laboras kiel farmistoj en Germanio.La ĵaluza damo, suspektante ke io malĝustas, tuj rapidas klarigi rilatojn kun la rivalino.
m_v (显示个人资料) 2015年6月18日下午3:33:23
Frano:La ĵaluza damo, suspektante ke io malĝustas, tuj rapidas klarigi rilatojn kun la rivalino.Sed la konservativa kaj homofobia episkopo, timante, ke la du reĝinoj komencus amaferon, rapide iris inter ilin por deteni ion tian.
P.S.: De la 21a de junio ĝis la 2a de julio mi estos vojaĝanta kun lerneja kurso. Mi ne certas, ĉu tiam mi ofte aŭ eĉ entute povos konektiĝi al la interreto (precipe ĉar ni estos eksterlande) por skribi mesaĝojn ĉi tie. Do ne miru, se mi ne respondos tre regule dum tiu periodo, kaj bonvolu pardoni pri tio.

Frano (显示个人资料) 2015年6月19日下午7:17:16
m_v:Sed la konservativa kaj homofobia episkopo, timante, ke la du reĝinoj komencus amaferon, rapide iris inter ilin por deteni ion tian.Montrante falsan obeadon la reĝino revenas hejmen, sed sekrete ŝi preparas novan renkonton ie fore de la atentaj okuloj de la ĉasisto-episkopo.
m_v:De la 21a de junio ĝis la 2a de julio mi estos vojaĝanta kun lerneja kurso.Bonan vojaĝon !
m_v (显示个人资料) 2015年6月20日上午7:24:15
Frano:Montrante falsan obeadon la reĝino revenas hejmen, sed sekrete ŝi preparas novan renkonton ie for de la atentaj okuloj de la ĉasisto-episkopo.La nigra turo, kiu staris jam de longe en la angulo, sin sentis tre sole, estante tiom for de siaj kamaradoj. Tial ĝi decidis aliri al sia frato por pligrandigi la nigran kastelon.
Frano:Bonan vojaĝon !Dankon.

Frano (显示个人资料) 2015年6月20日上午9:26:27
Trairi tian longan vojon por tiu mallonga renkontiĝo ...
m_v (显示个人资料) 2015年6月20日上午10:23:48
Frano:Trairi tian longan vojon por tiu mallonga renkontiĝo ...Finfine la blanka reĝino atingis sian celon: Devigi kunan suicidon kun sia kontraŭulino. Eĉ la atenta episkopo tion ne povis eviti.
Frano (显示个人资料) 2015年6月20日下午3:34:44
m_v:Finfine la blanka reĝino atingis sian celon: Devigi kunan suicidon kun sia kontraŭulino. Eĉ la atenta episkopo tion ne povis eviti.La farmisto okupas reĝinan lokon. Ĉu demokratio?