Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

Ĉu iu volas ŝakludi?

di BoriQa, 28 maggio 2014

Messaggi: 926

Lingua: Esperanto

m_v (Mostra il profilo) 29 settembre 2015 20:13:33

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cxd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 e6 7.Db3 Dd7 8.Ĉf3 a6 9.Tc1 Kb4 10.Ĉe5 Kxc3+ 11.Txc3 Ĉxe5 12.Kxe5 f6 13.Tc7 Dd8 14.Da4+ b5 15.Kxb5+ axb5 16.Dxb5+ Rf8 17.Dc5+ Ĉe7 18.Kd6 Rg8 19.Kxe7 De8 20.0-0 h6 21.a3 Rh7 22.Kxf6 Tg8 23.Ke5 Dg6 24.f3 Kh3 25.Dc2 Kf5 26.Df2 Taf8 27.Dg3 Dxg3 28.hxg3 Tb8 29.b4 Ta8 30.Ta1 Kd3 31.g4 Ta4 32.Te7 Ta6 33.Tb7 Kg6 34.b5 Taa8 35.a4 Ta5 36.Kc7 Taa8 37.a5 Tgc8 38.Ke5 Tg8 39.a6 Kd3 40.a7 Kc4 41.Ta6 Tae8 42.Kb8 Txb8 43.Txb8 Kxb5 44.Txg8 Rxg8 45.a8D+ Rh7 46.Ta7 Rg6 47.Dg8 Kd7 48.g3 h5 49.Txd7 hxg4 50.fxg4 Rg5 51.Dxg7#

Frano:Do mi proponas 47...Kd7 48.g3 h5 49.Txd7 hxg4 50.fxg4 Rg5 51.Dxg7#
Okej, ĉi-lastan movaron mi ŝatas. Do ... jen ĉio, ĉu ne?
Mi volas ege danki al vi pro tiu ĉi kvinmonata partio, sed ĉefe pro la plezura konversaciado. ridulo.gif

Серёга (Mostra il profilo) 01 ottobre 2015 11:03:48

Se iu volas, mi povus ludi.

Frano (Mostra il profilo) 01 ottobre 2015 11:52:53

m_v:Mi volas ege danki al vi pro tiu ĉi kvinmonata partio, sed ĉefe pro la plezura konversaciado. ridulo.gif
Dankon al vi! Tio estis agrabla (kaj mi esperas ke ne malutila) tempopasigilo. Ĉu la greka Καιρός implicas ion similan?
m_v: Do ... jen ĉio, ĉu ne?
Ni povus unue analizi kelkajn momentojn de partio kaj poste kompari ilin kun ia komputilo analizo.

Ĉu vi jam konas la faman problemon de fratoj
Aleksandro kaj Kirillo Sarychev (1928)

externalImage.png
Remio

Ĉu vi havas iujn ŝatatajn ŝakproblemetojn?

Frano (Mostra il profilo) 01 ottobre 2015 12:17:15

Серёга:Se iu volas, mi povus ludi.
Propono por estontaj ludantoj

Ĉar kelke da partioj inter diversaj ludantoj povas okazi samtempe, mi proponas indiki tiujn partiojn per unikaj indeksoj.
Do:
N1 BoriQa - horsto
N2 m_v - BoriQa
N3 Frano - m_v

m_v (Mostra il profilo) 01 ottobre 2015 19:29:55

Frano:Dankon al vi! Tio estis agrabla (kaj mi esperas ke ne malutila) tempopasigilo. Ĉu la greka Καιρός implicas ion similan?
Καιρός simple signifas (ĉefe longan) tempon, sezonon aŭ eĉ veteron. Mi pensas, ke vorto por la koncepto de tempopasigilo ne ekzistas. Oni verŝajne iel alie vortumus:

Αυτό ήταν μια ευχάριστη απασχόληση για να περάσουμε την ώρα μας.
Aftó "Tio" itan "estis" mja (nedifinita artikolo) efĥáristi apasĥólisi "agrabla okupo" ja na "por ke" perásume "ni pasigu" tin ora mas "nian tempon".

Kio pri la ukraina? Mi bedaŭrinde nenion scias pri ĝi, krom ke ĝi estas "slavida" lingvo.

Frano:Ni povus unue analizi kelkajn momentojn de partio kaj poste kompari ilin kun ia komputilo analizo.
Ĉu vi konas la retejon Lichess? Ĝi estas unu el la plej bonaj retaj "ŝakejoj", miaopinie, ĉar tute senpaga, do sen "premium"-trajtoj, kiujn oni devus aĉeti aldone, kaj tute sen reklamoj aŭ io tia. Eĉ ekzistas esperanta traduko de ĝi. Ĝi ankaŭ havas bonan analizilon, mi fakte igis ĝin analizi nian partion, jen la ligilo al tiu analizo: http://eo.lichess.org/lcemjYsK
Laŭ ĝi, vi faris nur du t.n. eraretojn kaj neniujn erarojn aŭ eraregojn! Mi iomete pli multe fuŝis. lango.gif

Frano:Ĉu vi havas iujn ŝatatajn ŝakproblemetojn?
Mi devas konfesi, ke mi ne tiom okupiĝas pri ŝakproblemoj; mi nur de temp' al tempo solvas kelke da ili, do mi ne povus diri, ke iun precipan mi ŝatas aŭ ne ŝatas.

Серёга:Se iu volas, mi povus ludi.
Frano:Ĉar kelke da partioj inter diversaj ludantoj povas okazi samtempe, mi proponas indiki tiujn partiojn per unikaj indeksoj.
@Frano: Ho, tio estas bona ideo. Mi volonte lasas al vi la unuavicecon por ludi kun Серёга (krom se vi lertiĝis pro la forumado ridego.gif), ĉar mi ja jam ludis du partiojn ĉi tie, vi nur unu.

Серёга (Mostra il profilo) 01 ottobre 2015 20:12:37

Dankon!
Mi proponu, por tiu kiu volos ludi kun mi, 1.e4 aŭ povu mi ludi per nigraj pecoj se mia kunludanto volu.

Frano (Mostra il profilo) 05 ottobre 2015 10:08:59

m_v:Καιρός simple signifas (ĉefe longan) tempon, sezonon aŭ eĉ veteron. Mi pensas, ke vorto por la koncepto de tempopasigilo ne ekzistas.
Kio pri la ukraina? Mi bedaŭrinde nenion scias pri ĝi, krom ke ĝi estas "slavida" lingvo.
Ho! Tre interese, ĉar mi legis ke antikvaj grekoj havis du diojn de tempo.
Χρόνος por ordinara, indiferenta, “mekanika” tempo.
Kaj Καιρός por ia specifa sencoplena tempo favora por homa agado.

Ukraina vorto por tempo estas ĉas. Kutime ĝi estas uzata kun ia klariganta adjektivo. Sed por libera tempo oni ofte uzas ankaŭ aliradikan vorton dozvilla.

m_v:Ĉu vi konas la retejon Lichess? Ĝi ankaŭ havas bonan analizilon, mi fakte igis ĝin analizi nian partion, jen la ligilo al tiu analizo: http://eo.lichess.org/lcemjYsK
Laŭ ĝi, vi faris nur du t.n. eraretojn kaj neniujn erarojn aŭ eraregojn! Mi iomete pli multe fuŝis. lango.gif
Dankon!
Mi aprobas lango.gif tiun analizon, sed pensas ke la tuta movaro ek de 7...Dd7 ĝis 12...f6 estis decidiga kaj indas pli detalan komenton. Bedaŭrinde dum la partio mi ne notis kalkulitajn variantojn, do nun ne povas ekspliki kial mi faris tiun sed ne alian movon. malgajo.gif

m_v (Mostra il profilo) 09 ottobre 2015 08:49:28

Серёга:Mi proponu, por tiu kiu volos ludi kun mi, 1.e4 aŭ povu mi ludi per nigraj pecoj se mia kunludanto volu.
Okej, ŝajne Frano ne emas plu ludi, ĉu?

Do mi ne volas lasi vin atendi, Серёга, kaj respondas per 1...e5.

Серёга (Mostra il profilo) 09 ottobre 2015 10:57:22

Grandan dankon, mi ŝatas ŝakludi, kvankam nur amatoro estas.

1.e4 e5 2. Ĉf3 ...

m_v (Mostra il profilo) 10 ottobre 2015 08:36:19

N4: 1.e4 e5 2.Ĉf3 Ĉc6 3.?
(mi indikis nian partion per N4, kiel Frano proponis, por ke ankaŭ aliaj homoj povu ludu ĉi tie aliajn partiojn samtempe sen konfuziĝi)

Серёга:Grandan dankon, mi ŝatas ŝakludi, kvankam nur amatoro estas.
Ankaŭ mi estas ŝakkomencanto, do espereble ni estas ĉirkaŭ egalfortaj. ridego.gif Sed mi aŭdis, ke rusaj ŝakistoj tre fortas, do eble ĉe vi "amatoro" signifas, kion "profesiulo" signifas ĉi tie. okulumo.gif

Torna all’inizio