Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Ĉu iu volas ŝakludi?

ya BoriQa, 28 Mei 2014

Ujumbe: 926

Lugha: Esperanto

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 13 Machi 2016 5:13:27 alasiri

Frano:
m_v:...mi ne povas imagi, kiel ŝakpartio povas esti interesa, se ambaŭ flankoj konas la planojn kaj la ideojn unu de la alia.
En 1890-91 Steinitz kaj Ĉigorin ludis du partiojn telegrafe.
Samtempe Steinitz komentis la matĉon por ĵurnaloj.
Chiorin estis silenta ... kaj gajnis ambaŭ ludojn.
Ĉigorin estis ruza. ridulo.gif

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 14 Machi 2016 10:10:14 asubuhi

Kaŝe aŭ malkaŝe ni ankoraŭ pensas ridulo.gif, sed koloroj de flankoj?
Vladimir, tio estos justa ke vi elektis. ridulo.gif

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 14 Machi 2016 10:15:48 asubuhi

Miĥaelo, se estos nia blanka mi scias e4, Ĉf3, c4 sed d4 mi preskaŭ ne ludis por la blanka.
Se estos nia nigra tiam mi estas preta ludi multan varianton. ridulo.gif

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 14 Machi 2016 11:22:20 asubuhi

Серёга:Miĥaelo, se estos nia blanka mi scias e4, Ĉf3, c4 sed d4 mi preskaŭ ne ludis por la blanka.
Se estos nia nigra tiam mi estas preta ludi multan varianton. ridulo.gif
Mi proponus 1. c4 por eksperimenti, ĉu la angla estas ankaŭ utila kiel Esperanto (1.E3!)

Vi povas elekti koloron

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 14 Machi 2016 12:25:22 alasiri

Frano:
Серёга:Miĥaelo, se estos nia blanka mi scias e4, Ĉf3, c4 sed d4 mi preskaŭ ne ludis por la blanka.
Se estos nia nigra tiam mi estas preta ludi multan varianton. ridulo.gif
Mi proponus 1. c4 por eksperimenti, ĉu la angla estas ankaŭ utila kiel Esperanto (1.E3!)

Vi povas elekti koloron
Se por mi tiam mi tre ŝatas angla komenco per la blanka koloro (ĉar tiam pli facile venki ridulo.gif)
Miĥaelo, kiel vi pensas?

m_v (Wasifu wa mtumiaji) 14 Machi 2016 11:53:18 alasiri

Mi konsentas, ni ludu ĝin kiel estis priparolite! Do 1.c4 de nia flanko.

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2016 8:28:51 asubuhi

N9 1.c4 e6

La 'nigra Esperanto' kontraŭ la angla!

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2016 8:38:25 asubuhi

m_v:Mi konsentas, ni ludu ĝin kiel estis priparolite! Do 1.c4 de nia flanko.
Bone! Angla komenco estas. Tamen, Vladimir, poste post vi Petrova defendo kaj post mi Bogoljubova (siciliana aŭ Nemcoviĉa) defendo. ridulo.gif

Vladimir, ĉu ni povas paroli kaŝe aŭ ne, mi ankoraŭ ne komprenis?

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2016 8:52:16 asubuhi

Frano:N9 1.c4 e6

La 'nigra Esperanto' kontraŭ la angla!
e4? Mi eĉ ne scias oni ludas tiamaniere kontraŭ la franca. ridulo.gif

Bonaj movoj estas d4 kaj Ĉf3 sed se d4 tiam la ruza samnomulo de fama politikisto povas ludi (na) f5. ridulo.gif
Tamen d4 kaj Ĉf3 estas taŭga por mi. Miĥaelo kiel vi pensas?

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 15 Machi 2016 9:05:38 asubuhi

Серёга:Vladimir, ĉu ni povas paroli kaŝe aŭ ne, mi ankoraŭ ne komprenis.
Sendube vi povas paroli kaŝe. Kaj skribi publike nur tion pri kio vi volus informi min kaj niajn kaŝatajn ridulo.gif spektantojn

Kurudi juu