Contribuții/Mesaje: 35
Limbă: Esperanto
m_v (Arată profil) 6 iunie 2014, 15:39:24
nornen:Mi parolas la Germanan denaske, kiu ja havas ĥ. Mi ja povas elparoli [xa] ([χa]) kaj [xo] ([χo]), sed ne [xi] aŭ [xe]. Mi ĉiam diras [çi] kaj [çe].Mi ne komprenas, kial ĉi tiu sono estas malfacile elparolebla por vi. Mi ankaŭ estas denaska parolanto de la germana (hallo!

nornen (Arată profil) 6 iunie 2014, 15:59:06
m_v:La unuan mi pronocas kun [ç], kaj la dua mi prononcus [laχn ̩].nornen:Mi parolas la Germanan denaske, kiu ja havas ĥ. Mi ja povas elparoli [xa] ([χa]) kaj [xo] ([χo]), sed ne [xi] aŭ [xe]. Mi ĉiam diras [çi] kaj [çe].Mi ne komprenas, kial ĉi tiu sono estas malfacile elparolebla por vi. Mi ankaŭ estas denaska parolanto de la germana (hallo!), kaj la germana ja havas la sonojn [xi] kaj [xe] (aŭ [χi] kaj [χe]), ekz. en “Joachim” kaj “lachen”.
m_v (Arată profil) 6 iunie 2014, 16:21:42
La unuan mi pronocas kun [ç], kaj la dua mi prononcus [laχn ̩].Haha, interese

Clarence666 (Arată profil) 6 iunie 2014, 17:53:55
novatago:Komprenu ke preskaŭ ĉiu argumento de Clarence, mallongigite, celas diri ke li volas ke Esperanto estu la anglaBonvolu ĉesi daŭre skribi mensogojn pri mi kaj insulti min. Viaj stultaj personaj atakoj kontraŭ mi ja estas la sola enhavo de viaj mesaĝoj kaj via sola motivo vizitadi ĉi tiun forumon.
Volapukaĵo havas problemon kreitan far sia kreinto, ĝia nomo estas "Ueber die Pfuscher-Sprache des Pseudo-Esperanto".
Esperanto havas problemon kreitan far sia kreinto, ĝia nomo estas "Fundamento de Esperanto".

nornen (Arată profil) 6 iunie 2014, 18:48:06
m_v:Mi devenas el Kronach, Alta Frankonujo, Bavario. Konfese, mia denaska lingvo estas do "ostfränkisch" (foresto de antaŭnukleaj "k", "t", "p", foresto de genetivo kaj dativo, relativa pronomo "wo", nazaj vokaloj, enklizaj personaj pronomoj, pasinta konjunktivo per "-er-", ktp, ktp), kaj mi eklernis la "altan Germanan" lerneje.La unuan mi pronocas kun [ç], kaj la dua mi prononcus [laχn ̩].Haha, interese. Mi neniam aŭskultis „Joachim“ kun [ç]. Ĉu tio estas la normala elparolo tie, de kie vi devenas, aŭ nur via „propra“ elparolo?
novatago (Arată profil) 6 iunie 2014, 20:43:50
Clarence666:Vi ĉesu mensogi pri Esperanto. Vi ĉesu malhelpi komencantojn. Mi ne povas lasi al vi mensogi kaj erarigi al komencantoj nur ĉar vi ne ŝatas Esperanton kaj vi preferus ke ĝi estus pli simila al la angla, kun aliaj el viaj nebezonataj ŝatataĵoj. Vi ne rajtas veni ĉi tien por malhelpi la laboron de tiuj, kiuj volas instrui kaj lerni Esperanton.novatago:Komprenu ke preskaŭ ĉiu argumento de Clarence, mallongigite, celas diri ke li volas ke Esperanto estu la anglaBonvolu ĉesi daŭre skribi mensogojn pri mi kaj insulti min. Viaj stultaj personaj atakoj kontraŭ mi ja estas la sola enhavo de viaj mesaĝoj kaj via sola motivo vizitadi ĉi tiun forumon.
Esperanto havas problemon kreitan far sia kreinto, ĝia nomo estas "Fundamento de Esperanto".
Esperanto havas nenian problemon. Ĝi funkciis senprobleme dum 127 jaroj. Problemoj estas vi kaj viaj ŝatoj.
Vi ĉesas agi kontraŭ Esperanto, mi ĉesas atentigi (ja ne temas pri atakoj) pri vi kaj via sinteno. Facile, ĉu ne? Vi devas kompreni ke ĉi tiu loko estas por instrui (veran) Esperanton, ne via plendejo.
Ankaŭ ne estu tiel miocentrista, en ĉi tiu fadeno ja estas mesaĝo en kiu mi ne mencias al vi, kaj kompreneble estas ankaŭ aliaj mesaĝoj en kiu vi ne estas menciita.
La Fundamento estas tio, kio savas Esperanton el tiaj homoj, kiaj vi. Kaj fakte la antaŭparolo de la Fundamento parolas pri tio tre klare. Tial vi ne ŝatas la Fundamenton, tial vi ne ŝatas Esperanton. Sen ĝi, ne estus Esperanto.
Ĝis, Novatago.
leporinjo (Arată profil) 6 iunie 2014, 23:40:19
novatago (Arată profil) 7 iunie 2014, 00:48:44
leporinjo:Sed kio savos la lingvon el la fundamentismaĉo kiu nun infektas ĉian movadon tutmonde?Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas. Tiel la lingvo estos utila, kaj senproblema. Mi parolis pri tio, kaj mi ne scias, pri kio vi parolas.
Ĝis, Novatago.
m_v (Arată profil) 7 iunie 2014, 08:48:48
novatago:La Fundamento estas tio, kio savas Esperanton el tiaj homoj, kiaj vi.
novatago:Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas. Tiel la lingvo estos utila, kaj senproblema. Mi parolis pri tio, kaj mi ne scias, pri kio vi parolas.Mi havas lingvan demandon: Ĉu ne estas “tiaj homoj kiel vi” kaj “tiel, kia ĝi estas”?
novatago (Arată profil) 7 iunie 2014, 09:10:25
m_v:Ambaŭ estas ĝustaj. Legu pri tio en la PMEG.novatago:La Fundamento estas tio, kio savas Esperanton el tiaj homoj, kiaj vi.novatago:Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas. Tiel la lingvo estos utila, kaj senproblema. Mi parolis pri tio, kaj mi ne scias, pri kio vi parolas.Mi havas lingvan demandon: Ĉu ne estas “tiaj homoj kiel vi” kaj “tiel, kia ĝi estas”?
Pri “tiel”, laŭ la PMEG (jen ĝi): Kiam tiel rekte priskribas A-vorton aŭ E-vorton, la nuanco estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la ĉefverbo, ĝi estas pli ofte maniera.
Mi supozas ke vian dubon okazigas tiu duobla signifo de “tiel”. En la frazo “Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas”, tiel rilatas al instrui. Do, ĝi estas maniera tiel. Krome ĉi-kaze ne eblas ke ĝi estu grada ĉar la ĉefa frazo havas nek a-vorton, nek e-vorton.
Ankaŭ vidi ekzemplon de “tia, kiel” ĉi tie.
Diri “vi havas tian saman opinion, kiel mi” (vi havas, tiel, kiel mi, tian opinion) ne samas al “vi havas tian saman opinion, kia mi” (tio eble nek ĝustas, nek sencas laŭ la kunteksto) kaj ankaŭ ne samas al “vi havas tian saman opinion, kian mi havas” (oni parolas pri la eco de la opinio, ne pri komparo inter vi kaj mi).
Ĝis, Novatago.