前往目錄

Ĉu Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko, vere estis tiel vanta?

貼文者: m_v, 2014年5月31日

訊息: 35

語言: Esperanto

m_v (顯示個人資料) 2014年6月6日下午3:39:24

nornen:Mi parolas la Germanan denaske, kiu ja havas ĥ. Mi ja povas elparoli [xa] ([χa]) kaj [xo] ([χo]), sed ne [xi] aŭ [xe]. Mi ĉiam diras [çi] kaj [çe].
Mi ne komprenas, kial ĉi tiu sono estas malfacile elparolebla por vi. Mi ankaŭ estas denaska parolanto de la germana (hallo! ridulo.gif), kaj la germana ja havas la sonojn [xi] kaj [xe] (aŭ [χi] kaj [χe]), ekz. en “Joachim” kaj “lachen”.

nornen (顯示個人資料) 2014年6月6日下午3:59:06

m_v:

La unuan mi pronocas kun [ç], kaj la dua mi prononcus [laχn ̩].

m_v (顯示個人資料) 2014年6月6日下午4:21:42

La unuan mi pronocas kun [ç], kaj la dua mi prononcus [laχn ̩].
Haha, interese ridulo.gif. Mi neniam aŭskultis „Joachim“ kun [ç]. Ĉu tio estas la normala elparolo tie, de kie vi devenas, aŭ nur via „propra“ elparolo?

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年6月6日下午5:53:55

novatago:Komprenu ke preskaŭ ĉiu argumento de Clarence, mallongigite, celas diri ke li volas ke Esperanto estu la angla
Bonvolu ĉesi daŭre skribi mensogojn pri mi kaj insulti min. Viaj stultaj personaj atakoj kontraŭ mi ja estas la sola enhavo de viaj mesaĝoj kaj via sola motivo vizitadi ĉi tiun forumon.

Volapukaĵo havas problemon kreitan far sia kreinto, ĝia nomo estas "Ueber die Pfuscher-Sprache des Pseudo-Esperanto".

Esperanto havas problemon kreitan far sia kreinto, ĝia nomo estas "Fundamento de Esperanto".

malgajo.gif

nornen (顯示個人資料) 2014年6月6日下午6:48:06

m_v:
La unuan mi pronocas kun [ç], kaj la dua mi prononcus [laχn ̩].
Haha, interese ridulo.gif. Mi neniam aŭskultis „Joachim“ kun [ç]. Ĉu tio estas la normala elparolo tie, de kie vi devenas, aŭ nur via „propra“ elparolo?
Mi devenas el Kronach, Alta Frankonujo, Bavario. Konfese, mia denaska lingvo estas do "ostfränkisch" (foresto de antaŭnukleaj "k", "t", "p", foresto de genetivo kaj dativo, relativa pronomo "wo", nazaj vokaloj, enklizaj personaj pronomoj, pasinta konjunktivo per "-er-", ktp, ktp), kaj mi eklernis la "altan Germanan" lerneje.

novatago (顯示個人資料) 2014年6月6日下午8:43:50

Clarence666:
novatago:Komprenu ke preskaŭ ĉiu argumento de Clarence, mallongigite, celas diri ke li volas ke Esperanto estu la angla
Bonvolu ĉesi daŭre skribi mensogojn pri mi kaj insulti min. Viaj stultaj personaj atakoj kontraŭ mi ja estas la sola enhavo de viaj mesaĝoj kaj via sola motivo vizitadi ĉi tiun forumon.

Esperanto havas problemon kreitan far sia kreinto, ĝia nomo estas "Fundamento de Esperanto".
Vi ĉesu mensogi pri Esperanto. Vi ĉesu malhelpi komencantojn. Mi ne povas lasi al vi mensogi kaj erarigi al komencantoj nur ĉar vi ne ŝatas Esperanton kaj vi preferus ke ĝi estus pli simila al la angla, kun aliaj el viaj nebezonataj ŝatataĵoj. Vi ne rajtas veni ĉi tien por malhelpi la laboron de tiuj, kiuj volas instrui kaj lerni Esperanton.

Esperanto havas nenian problemon. Ĝi funkciis senprobleme dum 127 jaroj. Problemoj estas vi kaj viaj ŝatoj.

Vi ĉesas agi kontraŭ Esperanto, mi ĉesas atentigi (ja ne temas pri atakoj) pri vi kaj via sinteno. Facile, ĉu ne? Vi devas kompreni ke ĉi tiu loko estas por instrui (veran) Esperanton, ne via plendejo.

Ankaŭ ne estu tiel miocentrista, en ĉi tiu fadeno ja estas mesaĝo en kiu mi ne mencias al vi, kaj kompreneble estas ankaŭ aliaj mesaĝoj en kiu vi ne estas menciita.

La Fundamento estas tio, kio savas Esperanton el tiaj homoj, kiaj vi. Kaj fakte la antaŭparolo de la Fundamento parolas pri tio tre klare. Tial vi ne ŝatas la Fundamenton, tial vi ne ŝatas Esperanton. Sen ĝi, ne estus Esperanto.

Ĝis, Novatago.

leporinjo (顯示個人資料) 2014年6月6日下午11:40:19

Sed kio savos la lingvon el la fundamentismaĉo kiu nun infektas ĉian movadon tutmonde?

novatago (顯示個人資料) 2014年6月7日上午12:48:44

leporinjo:Sed kio savos la lingvon el la fundamentismaĉo kiu nun infektas ĉian movadon tutmonde?
Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas. Tiel la lingvo estos utila, kaj senproblema. Mi parolis pri tio, kaj mi ne scias, pri kio vi parolas.

Ĝis, Novatago.

m_v (顯示個人資料) 2014年6月7日上午8:48:48

novatago:La Fundamento estas tio, kio savas Esperanton el tiaj homoj, kiaj vi.
novatago:Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas. Tiel la lingvo estos utila, kaj senproblema. Mi parolis pri tio, kaj mi ne scias, pri kio vi parolas.
Mi havas lingvan demandon: Ĉu ne estas “tiaj homoj kiel vi” kaj “tiel, kia ĝi estas”?

novatago (顯示個人資料) 2014年6月7日上午9:10:25

m_v:
novatago:La Fundamento estas tio, kio savas Esperanton el tiaj homoj, kiaj vi.
novatago:Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas. Tiel la lingvo estos utila, kaj senproblema. Mi parolis pri tio, kaj mi ne scias, pri kio vi parolas.
Mi havas lingvan demandon: Ĉu ne estas “tiaj homoj kiel vi” kaj “tiel, kia ĝi estas”?
Ambaŭ estas ĝustaj. Legu pri tio en la PMEG.

Pri “tiel”, laŭ la PMEG (jen ĝi): Kiam tiel rekte priskribas A-vorton aŭ E-vorton, la nuanco estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la ĉefverbo, ĝi estas pli ofte maniera.

Mi supozas ke vian dubon okazigas tiu duobla signifo de “tiel”. En la frazo “Lasi lerni kaj instrui la lingvon tiel, kiel ĝi estas”, tiel rilatas al instrui. Do, ĝi estas maniera tiel. Krome ĉi-kaze ne eblas ke ĝi estu grada ĉar la ĉefa frazo havas nek a-vorton, nek e-vorton.

Ankaŭ vidi ekzemplon de “tia, kiel” ĉi tie.

Diri “vi havas tian saman opinion, kiel mi” (vi havas, tiel, kiel mi, tian opinion) ne samas al “vi havas tian saman opinion, kia mi” (tio eble nek ĝustas, nek sencas laŭ la kunteksto) kaj ankaŭ ne samas al “vi havas tian saman opinion, kian mi havas” (oni parolas pri la eco de la opinio, ne pri komparo inter vi kaj mi).

Ĝis, Novatago.

回到上端