Aportes: 6
Idioma: Esperanto
lamusxo (Mostrar perfil) 1 de junio de 2014 03:26:40
Por verki pri rol-ludo aŭ disvastigi rolludojn en Esperanto (kaj Esperanton en rol-ludoj) oni bezonas ĝustajn vortojn. La esperantaj artikoloj havas malmultajn rol-ludajn terminojn kaj oni volas havi pli vortojn.
Se vi ludis aŭ ludas rol-ludon, vi povas helpi nin pligrandigi la vortaron kaj korekti niajn erarojn. La vortoro helpos nin verki kaj ludi, helpos ankaŭ praktiki Esperanton kaj amuziĝi!
Vi povas aldoni vortojn kaj lingvojn aŭ korekti la vortoj de la vortaro, helpu nin plibonigi ĝin.
[url=http://drakosendentoj.blogspot.com.br/p/rolluda-vortaro.html]http://drakosendentoj.blogspot.com.br/p/rolluda-vortaro.html[/url]
Rangel_Castro (Mostrar perfil) 20 de junio de 2014 13:31:10
Mi ne ludas tablajn rolludojn kaj ne estus sufiĉe pacienca por ludi interrete, tamen via kontribuo estas tre bonvena!
Pri:
(ĵet)loti: to throw, to roll / faire un jet /rolar (dados)
Kial ne simple "Ruligi (ĵetkubon)"?
Pri:
feliĉo: fortune / chance/ sorte
Certe "feliĉo" ne estas la plej bona traduko. Mi pensas ke "sorto" estas la plej bona. Ekzistas la vorto "fortuno" sed mi pensas, ke ĝi ne taŭgas.
Ĝis. ^^
sergejm (Mostrar perfil) 20 de junio de 2014 15:01:37
Rangel_Castro:Pri:la celo de ĵeto de ĵetkubo estas ekscii nombron sur ĝia supra surfaco post la ĵeto.
(ĵet)loti: to throw, to roll / faire un jet /rolar (dados)
Kial ne simple "Ruligi (ĵetkubon)"?
pro tio "loti" pli taŭgas.
Rangel_Castro:Pri:Vi havas malbonan vortaron.
feliĉo: fortune / chance/ sorte
Certe "feliĉo" ne estas la plej bona traduko. Mi pensas ke "sorto" estas la plej bona. Ekzistas la vorto "fortuno" sed mi pensas, ke ĝi ne taŭgas.
feliĉo: felicità (itale), felcidad (hispane), felicidade (portugale)
vortoj fortuno, ŝanco, sorto jam ekzistas kaj havas alian signifon.
Se temas pri bona rezulto de ĵeto de ĵetkubo - laŭ mi, vorto "bonŝanco" taŭgas.
nornen (Mostrar perfil) 20 de junio de 2014 15:25:08
roll – ruligi
die – kubo (malgrave ĉu fakte estas de kuba formo)
armour class – armaĵklaso (du armaĵoj de malsama tipo povas ja havi saman armaĵklason)
attribute – nur atributo, kaj ne trajto. En iuj ludoj “trajto” estas alia bondifinita termino.
mêlée attack – eble “ĉiatako” anstataux “ĉeatako”
ranged attack – foratako
damage – nur damaĝo
dexterity – lerteco
fortune – sorto
critical failure – kriza malsukceso
critical hit – kriza sukceso
charisma – karismo
dice pool – kubaro
modifier – modifilo
iniciative – iniciat(em)o
char sheet – rolulfolio (se “rolulo” estas “char”)
spell – sorĉaĵo
turn, round – en iuj ludoj estas malsameco inter tiuj du terminoj
nornen (Mostrar perfil) 20 de junio de 2014 15:43:13
Appraise – Taksi
Bluff – Trompi
Concentration – Mensfokuso
Craft Alchemy – Fabriki Alĥemiaĵojn
Craft Armor – Fabriki Armaĵojn
Craft Trap – Fabriki Kaptilojn
Craft Weapon – Fabriki Armilojn
Diplomacy – Diplomatio
Disable Device – Malpretigi Ilojn
Heal – Kuraci
Hide – Sinkaŝi
Intimidate – Timigi
Listen – Aŭskulti
Lore – Prascio
Move Silently – Moviĝi Mallaŭte
Open Lock – Malfermi Seruron
Parry – Forklini
Perform – Prezenti
Search – Serĉi
Set Trap – Pretigi Kaptilojn
Sleight of Hand – Poŝŝteli
Spellcraft – Sorĉscienco
Spot – Malkovri
Survival – Travivo
Taunt – Moki
Tumble – Salteti
Use Magic Device – Uzi Magiilojn
moskbnea (Mostrar perfil) 16 de septiembre de 2014 13:11:52