Til innholdet

Pri rolludo en Esperantujo

fra lamusxo,2014 6 1

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

lamusxo (Å vise profilen) 2014 6 1 03:26:40

Oni ne trovas multajn aferojn pri Esperanto je rol-ludoj, oni ankaŭ ne trovas multajn aferojn pri rol-ludoj en Esperanto.

Por verki pri rol-ludo aŭ disvastigi rolludojn en Esperanto (kaj Esperanton en rol-ludoj) oni bezonas ĝustajn vortojn. La esperantaj artikoloj havas malmultajn rol-ludajn terminojn kaj oni volas havi pli vortojn.

Se vi ludis aŭ ludas rol-ludon, vi povas helpi nin pligrandigi la vortaron kaj korekti niajn erarojn. La vortoro helpos nin verki kaj ludi, helpos ankaŭ praktiki Esperanton kaj amuziĝi!

Vi povas aldoni vortojn kaj lingvojn aŭ korekti la vortoj de la vortaro, helpu nin plibonigi ĝin.

[url=http://drakosendentoj.blogspot.com.br/p/rolluda-vortaro.html]http://drakosendentoj.blogspot.com.br/p/rolluda-vortaro.html[/url]

Rangel_Castro (Å vise profilen) 2014 6 20 13:31:10

Tre interese! Daŭrigu la laboron. ^^
Mi ne ludas tablajn rolludojn kaj ne estus sufiĉe pacienca por ludi interrete, tamen via kontribuo estas tre bonvena! ridulo.gif

Pri:
(ĵet)loti: to throw, to roll / faire un jet /rolar (dados)
Kial ne simple "Ruligi (ĵetkubon)"?

Pri:
feliĉo: fortune / chance/ sorte
Certe "feliĉo" ne estas la plej bona traduko. Mi pensas ke "sorto" estas la plej bona. Ekzistas la vorto "fortuno" sed mi pensas, ke ĝi ne taŭgas.

Ĝis. ^^

sergejm (Å vise profilen) 2014 6 20 15:01:37

Rangel_Castro:Pri:
(ĵet)loti: to throw, to roll / faire un jet /rolar (dados)
Kial ne simple "Ruligi (ĵetkubon)"?
la celo de ĵeto de ĵetkubo estas ekscii nombron sur ĝia supra surfaco post la ĵeto.
pro tio "loti" pli taŭgas.
Rangel_Castro:Pri:
feliĉo: fortune / chance/ sorte
Certe "feliĉo" ne estas la plej bona traduko. Mi pensas ke "sorto" estas la plej bona. Ekzistas la vorto "fortuno" sed mi pensas, ke ĝi ne taŭgas.
Vi havas malbonan vortaron.
feliĉo: felicità (itale), felcidad (hispane), felicidade (portugale)
vortoj fortuno, ŝanco, sorto jam ekzistas kaj havas alian signifon.

Se temas pri bona rezulto de ĵeto de ĵetkubo - laŭ mi, vorto "bonŝanco" taŭgas.

nornen (Å vise profilen) 2014 6 20 15:25:08

Jen kelke da rimarkoj:

roll – ruligi
die – kubo (malgrave ĉu fakte estas de kuba formo)
armour class – armaĵklaso (du armaĵoj de malsama tipo povas ja havi saman armaĵklason)
attribute – nur atributo, kaj ne trajto. En iuj ludoj “trajto” estas alia bondifinita termino.
mêlée attack – eble “ĉiatako” anstataux “ĉeatako”
ranged attack – foratako
damage – nur damaĝo
dexterity – lerteco
fortune – sorto
critical failure – kriza malsukceso
critical hit – kriza sukceso
charisma – karismo
dice pool – kubaro
modifier – modifilo
iniciative – iniciat(em)o
char sheet – rolulfolio (se “rolulo” estas “char”)
spell – sorĉaĵo
turn, round – en iuj ludoj estas malsameco inter tiuj du terminoj

nornen (Å vise profilen) 2014 6 20 15:43:13

Antaŭ eble du jaroj, unu amiko kaj mi tradukis NWN2 Esperanten. Jen ekzemple nia interpretado de la "skills":

Appraise – Taksi
Bluff – Trompi
Concentration – Mensfokuso
Craft Alchemy – Fabriki Alĥemiaĵojn
Craft Armor – Fabriki Armaĵojn
Craft Trap – Fabriki Kaptilojn
Craft Weapon – Fabriki Armilojn
Diplomacy – Diplomatio
Disable Device – Malpretigi Ilojn
Heal – Kuraci
Hide – Sinkaŝi
Intimidate – Timigi
Listen – Aŭskulti
Lore – Prascio
Move Silently – Moviĝi Mallaŭte
Open Lock – Malfermi Seruron
Parry – Forklini
Perform – Prezenti
Search – Serĉi
Set Trap – Pretigi Kaptilojn
Sleight of Hand – Poŝŝteli
Spellcraft – Sorĉscienco
Spot – Malkovri
Survival – Travivo
Taunt – Moki
Tumble – Salteti
Use Magic Device – Uzi Magiilojn

moskbnea (Å vise profilen) 2014 9 16 13:11:52

Ĉu vi havas ankaŭ la nomenklaturon de la monstroj?

Tibake til toppen