Al la enhavo

HELPU!!!

de Daliant, 2014-junio-03

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

klmn (Montri la profilon) 2014-junio-08 07:18:43

Altebrilas:Vi pravas, mi estis malpreciza. Laŭ tiu fonto (bedaŭrinde en la angla):
http://en.wikipedia.org/wiki/Legislation_on_langua...
ili volis forigi leĝon, kiu donis oficialan statuson ankaŭ al la rusa lingvo, sed finfine la prezidento vetois tiun forigon.

Ne estis ekzakte malpermeso, sed provo de maloficialigo. Restas, ke la konflikto fontas parte el lingva problemo.
Estas iom pli detala klarigo pri tiu leĝo de lingvaj statusoj

Jefim (Montri la profilon) 2014-junio-09 17:34:36

Clarence666 skribis: Ĉu li estas ruso?
Kiun sencon havas ĉi demando? En Ukrainio rusoj estas la plej granda parto de la loĝantaro kaj ili estas ukrainaj civitanoj.
Maksimus vere estas ukraina civitano, ruso, sperta policisto, nova esperantisto.
Kaj li estas kontraŭ ukraina armeo, kiu bombas urbojn en Donecka kaj Luganska regionoj, mortigante pacajn loĝantojn, inter kiuj estas ankaŭ infanoj. Ankaŭ mi povas atesti tion.
Mi komparas ukrainajn kaj rusajn informojn pri la situacio kaj povas aserti, ke la rusaj mensogas, silentigante iujn faktojn, sed la ukrainaj mensogas preskaŭ ĉiam. Usona televido kaj gazetaro estas tute "fera kurteno", simila al tiu, kiu estis antaŭ perestrojko en Sovetunio.
Anstataŭ helpi al la pacaj loĝantoj oni komencas ĉi tie longan disputon,
Krome ne estas rigardebla http://f-bit.ru/452028
Tial mi ne povas reagi al tio.

Jefim (Montri la profilon) 2014-junio-09 18:05:40

Kirilo81:Bedaŭrinde nur en la pola, sed kun bildoj:

Falsa propagando: Bildoj laŭdire montrantaj ukrainajn krimojn en Donbaso, kiuj fakte tamen venas el la tuta mondo, i.a. el Rusujo
Kirilo81
La bildo pri la neniigita helikoptero ne aperis flanke de la pafantoj, estis nur informo. Tio estas tipa specimeno de la misinformo, kreita de la ukraina flanko.

Iippa (Montri la profilon) 2014-junio-09 20:06:45

Primitiva retoriko kaj maljuna metodo.
Strebo per ciajn metodojn malbalanci la novan registaron.
Kiel registaro de Terijoki.

Iippa (Montri la profilon) 2014-junio-09 20:18:32

La uniformoj de registaro Kuusinen militistoj originis de viktimoj de Katynin.

klmn (Montri la profilon) 2014-junio-13 12:20:39

Terurĉjo:estimata Jefim!

mi certe komprenas, ke vi, samkiel Mevo, estas en malĝojo, sed Jalto estas Rusujo.
Kial? Ja 96 el 100 da krimeanoj estis por?

Jefim (Montri la profilon) 2014-junio-15 09:25:47

klmn:
Terurĉjo:estimata Jefim!

mi certe komprenas, ke vi, samkiel Mevo, estas en malĝojo, sed Jalto estas Rusujo.
Kial? Ja 96 el 100 da krimeanoj estis por?
Mi ne komprenas la demandon "Kial?" Certe la plejmulto da krimeanoj amase partoprenis la referendumon kaj estis por. Ankaŭ mi. Aŭ vin interesas, kial Mevo estis kontraŭ? Lia propra sinteno.

Jefim (Montri la profilon) 2014-junio-15 09:41:32

Mi atentigas. Celo de la alvoko de Maksimus estis helpi al pasa loĝantaro de Donbaso - sendi sian foton kun surskribo sur paperfolio "Savu Donbason de krimoj de ukrainia armeo" en via nacia lingvo. Aŭ, se vi ne volas montri vian vizaĝon, sendi foton de malsupra parto de la pasporto, kie estas skribita nur la lando.
La bombado de urboj kaj vilaĝoj en Donecka regiono daŭras senĉese, eĉ fortiĝi. Oni uzas ankaŭ malpermesitajn fosforajn bombojn, estis mortigitaj ankaŭ dekoj da infanoj.
Sed mi vidas, ke ĉi tie daŭras kutima por esperantistoj diskuto, same kiel en la movado, kie anstataŭ uzi la lingvon POR esperanto (do propagandi kaj instrui la lingvon), okupiĝas pri la PER-esperanta propagando de sia lando ktp. La samo estis en Sovetunio, kiam oni uzis esperanton por propagando de socialismo kaj samtempe bremsis la movadon.
Do, mi petas: se vi ne volas helpi al Maksimus, simple ĉesu la diskuton kaj ni ĉesos tiun ĉi temon.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-junio-15 10:19:59

Terurĉjo:jen ukraina vidpunkto. post kelkaj sekundoj la virino mortos.
Tipa pruvo por manipuli emocia.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-junio-15 10:33:09

Daliant:Nun novaj ukrainiaj regantoj uzas ukrainian armeon jam ne kontraŭ la popola volontula armeo aŭ partizanoj de Lugansko kaj Donecko. Nun ili uzas ĝin por genocido de paca ukrainia loĝantaro!
Vi misuzas vortkonzepton de 'genocido' kaj ŝokbildoj por viajn politikajn celojn de seperatismo.

Reen al la supro