Sporočila: 22
Jezik: Esperanto
klmn (Prikaži profil) 08. junij 2014 07:18:43
Altebrilas:Vi pravas, mi estis malpreciza. Laŭ tiu fonto (bedaŭrinde en la angla):Estas iom pli detala klarigo pri tiu leĝo de lingvaj statusoj
http://en.wikipedia.org/wiki/Legislation_on_langua...
ili volis forigi leĝon, kiu donis oficialan statuson ankaŭ al la rusa lingvo, sed finfine la prezidento vetois tiun forigon.
Ne estis ekzakte malpermeso, sed provo de maloficialigo. Restas, ke la konflikto fontas parte el lingva problemo.
Jefim (Prikaži profil) 09. junij 2014 17:34:36
Kiun sencon havas ĉi demando? En Ukrainio rusoj estas la plej granda parto de la loĝantaro kaj ili estas ukrainaj civitanoj.
Maksimus vere estas ukraina civitano, ruso, sperta policisto, nova esperantisto.
Kaj li estas kontraŭ ukraina armeo, kiu bombas urbojn en Donecka kaj Luganska regionoj, mortigante pacajn loĝantojn, inter kiuj estas ankaŭ infanoj. Ankaŭ mi povas atesti tion.
Mi komparas ukrainajn kaj rusajn informojn pri la situacio kaj povas aserti, ke la rusaj mensogas, silentigante iujn faktojn, sed la ukrainaj mensogas preskaŭ ĉiam. Usona televido kaj gazetaro estas tute "fera kurteno", simila al tiu, kiu estis antaŭ perestrojko en Sovetunio.
Anstataŭ helpi al la pacaj loĝantoj oni komencas ĉi tie longan disputon,
Krome ne estas rigardebla http://f-bit.ru/452028
Tial mi ne povas reagi al tio.
Jefim (Prikaži profil) 09. junij 2014 18:05:40
Kirilo81:Bedaŭrinde nur en la pola, sed kun bildoj:Kirilo81
Falsa propagando: Bildoj laŭdire montrantaj ukrainajn krimojn en Donbaso, kiuj fakte tamen venas el la tuta mondo, i.a. el Rusujo
La bildo pri la neniigita helikoptero ne aperis flanke de la pafantoj, estis nur informo. Tio estas tipa specimeno de la misinformo, kreita de la ukraina flanko.
Iippa (Prikaži profil) 09. junij 2014 20:06:45
Strebo per ciajn metodojn malbalanci la novan registaron.
Kiel registaro de Terijoki.
Iippa (Prikaži profil) 09. junij 2014 20:18:32
klmn (Prikaži profil) 13. junij 2014 12:20:39
Terurĉjo:estimata Jefim!Kial? Ja 96 el 100 da krimeanoj estis por?
mi certe komprenas, ke vi, samkiel Mevo, estas en malĝojo, sed Jalto estas Rusujo.
Jefim (Prikaži profil) 15. junij 2014 09:25:47
klmn:Mi ne komprenas la demandon "Kial?" Certe la plejmulto da krimeanoj amase partoprenis la referendumon kaj estis por. Ankaŭ mi. Aŭ vin interesas, kial Mevo estis kontraŭ? Lia propra sinteno.Terurĉjo:estimata Jefim!Kial? Ja 96 el 100 da krimeanoj estis por?
mi certe komprenas, ke vi, samkiel Mevo, estas en malĝojo, sed Jalto estas Rusujo.
Jefim (Prikaži profil) 15. junij 2014 09:41:32
La bombado de urboj kaj vilaĝoj en Donecka regiono daŭras senĉese, eĉ fortiĝi. Oni uzas ankaŭ malpermesitajn fosforajn bombojn, estis mortigitaj ankaŭ dekoj da infanoj.
Sed mi vidas, ke ĉi tie daŭras kutima por esperantistoj diskuto, same kiel en la movado, kie anstataŭ uzi la lingvon POR esperanto (do propagandi kaj instrui la lingvon), okupiĝas pri la PER-esperanta propagando de sia lando ktp. La samo estis en Sovetunio, kiam oni uzis esperanton por propagando de socialismo kaj samtempe bremsis la movadon.
Do, mi petas: se vi ne volas helpi al Maksimus, simple ĉesu la diskuton kaj ni ĉesos tiun ĉi temon.
lagtendisto (Prikaži profil) 15. junij 2014 10:19:59
Terurĉjo:jen ukraina vidpunkto. post kelkaj sekundoj la virino mortos.Tipa pruvo por manipuli emocia.
lagtendisto (Prikaži profil) 15. junij 2014 10:33:09
Daliant:Nun novaj ukrainiaj regantoj uzas ukrainian armeon jam ne kontraŭ la popola volontula armeo aŭ partizanoj de Lugansko kaj Donecko. Nun ili uzas ĝin por genocido de paca ukrainia loĝantaro!Vi misuzas vortkonzepton de 'genocido' kaj ŝokbildoj por viajn politikajn celojn de seperatismo.