去目錄頁

HELPU!!!

Daliant, 2014年6月3日

讯息: 22

语言: Esperanto

Daliant (显示个人资料) 2014年6月3日下午8:06:24

Karaj samideanoj!

Mi, supera milica esploristo de ukrainia Ministerio de Internaj Aferoj, devas turni min al vi kun peto pri la tre grava por la ukrainia popolo afero!
Nun novaj ukrainiaj regantoj uzas ukrainian armeon jam ne kontraŭ la popola volontula armeo aŭ partizanoj de Lugansko kaj Donecko. Nun ili uzas ĝin por genocido de paca ukrainia loĝantaro!
Sur stratoj de Donecka regiono (Sudo-Oriento de la lando) pro pafado de artilerio de ukrainia armeo nun mortas virinoj, infanoj, maljunuloj.
Helpu al ni levi protestoondon kontraŭ fi-agoj de la ukrainia armeo! Helpu haltigi la genocidon! Mi aldonas fotoarkivon de donbasaj infanoj, kiuj mortas sur stratoj kaj petas helpon. Bonvolu montri la fotojn al viaj proksimuloj kaj amikoj!
Krome mi petas vin pri pli komplika tasko: bonvolu skribi en via gepatra lingvo subskribon “SAVU DONBASAJN CIVITANOJN KONTRAŬ KRIMOJ DE UKRAINIA ARMEO!” kaj fari video kun vi kaj la subskribo sur paperfolio en via mano. Ankaŭ, Vi povas diri pri la rusa lingvo tiu frazo «SAVU DONBASAJN CIVITANOJN», kiu en Esperanto transskribo estas skribita kiel: «SPASITJE ĴITELEJ DONBASA»!
Homoj devas vidi, ke la tuta mondo, ĉiu lando estas kontraŭ perforto kaj mortigo de pacaj loĝantoj! La video sendu al mi dailant@mail.ru Mi faros videofilmeton, kiun dissendos al telekanaloj de Ukrainio, Rusio, Eŭropo, Azio, Ameriko kaj ankaŭ en interreto.
Helpu al pacaj loĝantoj de Ukrainio! Ne restu indeferenta!

http://f-bit.ru/452028

P.S. Specimenon de dokumento kun la subskribo, kiun eblas uzi, ŝanĝinte subskribon en Esperanto al tiu en la gepatra lingvo, mi aldonis en la fotoarkivo.

03.06.2014

Kirilo81 (显示个人资料) 2014年6月4日上午7:11:37

Mi male protestas kontraŭ la senfina provizo de ĉeĉenaj kaj aliaj rusujaj sabotuloj kaj teroristoj fare de la rusa registaro, sen kiuj ne estus sanga konflikto en orienta Ukrainujo.
Bedaŭrinde la Putina propagando ankaŭ en la Okcidento tre sukcesis, tiel ke oni ĉie parolas pri "Ukraina krizo", kie fakte temas pri kamuflita milto de Rusujo kontraŭ Ukrainujo.

Ankoraŭ unu aldono: Kial la siria diktatoro Asad rajtas laŭ Rusujo uzi la armeon kontraŭ enlanda malamiko, dum la ukraino registaro ne rajtas? Jen la plena cinikismo de Putin!

Kirilo81 (显示个人资料) 2014年6月4日下午1:56:36

La plej ruza ŝtelisto plej laŭte krias "Kaptu la ŝteliston!".

Pli mi ne aldonos, interpretu laŭplaĉe laŭ viaj kutimaj sofismoj.

Belmiro (显示个人资料) 2014年6月4日下午4:37:53

Terurĉjo:Estimata Kirilo, kiam rusoj ion asertas, ili tuj montras pruvojn, ĉu ne?
Ne, tion mi ne vidis!

Altebrilas (显示个人资料) 2014年6月5日上午9:27:34

Esperanto estas kreita por ke homoj paceme interkomuniku kaj interkompreniĝu trans la limoj, la lingvoj, la kulturoj kaj la naciaj politikoj.

Esperantistoj devas sin respekti unu la alian, almenaŭ se ili kredas je la interna ideo de la lingvo. Ili devas unue kompati se aliaj esperantistoj suferas aŭ se tio okazas al iliaj proksimuloj.

Ekzistaj aliaj iloj por pacocele debati: racio, respekto de la faktoj, sendependeco de la informoj, travidebleco, objektiva ekzamenado de la argumentoj, ktp. Prefere ni uzu ilin anstataŭ eniri en disputoj, nekonscie influitaj per naciaj propagandoj (He jes, ju pli mi maljunas, des pli mi konscias pri tio!).

Ŝarĝo de pruvo ne estas taŭga argumento: Tiakaze, la plej bona cenzuristo ĉiam pravus.

Ni ne forgesu, ke lingva problemo (malpermeso de la rusa lingvo) estis la sparko kiu ekfajris tiun konflikton. Pro tio, ni geesperantistoj, devas esti atentemaj.

Belmiro (显示个人资料) 2014年6月5日上午10:04:43

Terurĉjo:
Belmiro:Ne, tion mi ne vidis!
ĉar tio vin tute ne koncernas, ne tuŝas.
Fakte vi tute eraras!
La cetero de via respondo estas nur milita ekfajrilo.

Clarence666 (显示个人资料) 2014年6月5日下午12:15:46

Daliant:Mi, supera milica esploristo de ukrainia Ministerio de Internaj Aferoj
Eble vi estas Ruso ???

> http://f-bit.ru/452028

Donas RAR dosieron kiu enhavas ĉirkaŭ 8 bildojn kaj 2 Esperantajn tekstojn, el Rusa vidpunkto.

Sunjo (显示个人资料) 2014年6月5日下午3:46:25

Altebrilas:

Ni ne forgesu, ke lingva problemo (malpermeso de la rusa lingvo) estis la sparko kiu ekfajris tiun konflikton. Pro tio, ni geesperantistoj, devas esti atentemaj.
Jes, ni devas esti atentemaj. Ekzemple ne okazis malpermeso de la rusa lingvo. Temas pri troigo por havi pretekston.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年6月5日下午11:00:46

Vi pravas, mi estis malpreciza. Laŭ tiu fonto (bedaŭrinde en la angla):
http://en.wikipedia.org/wiki/Legislation_on_langua...
ili volis forigi leĝon, kiu donis oficialan statuson ankaŭ al la rusa lingvo, sed finfine la prezidento vetois tiun forigon.

Ne estis ekzakte malpermeso, sed provo de maloficialigo. Restas, ke la konflikto fontas parte el lingva problemo.

Kirilo81 (显示个人资料) 2014年6月7日上午11:24:23

回到上端