Futbala Mondpokalo
de nigra_rivereto, 2014-junio-04
Mesaĝoj: 96
Lingvo: Esperanto
pedroluis (Montri la profilon) 2014-julio-10 12:13:40
Kaj unu demando: Kial Messi ne kuras?
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-julio-10 13:53:26
pedroluis:Mi deziras ke Germanio venku. Laŭ mi, Germanio estas la plej bona.Mi tute konsentas kun vi. Estos pli juste se Germanio gajnos la mondpokalon.
Roberto12 (Montri la profilon) 2014-julio-10 18:43:59
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-julio-10 20:00:45
sergejm:En la franca:domingocordon:En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."Laŭ "Esperanta Proverbaro" :
"Plej bone ridas, kiu laste ridas".
La unuan tie mi ne trovis, sed trovis en vortaro (se mi bone komprenis la hispanan per gugla tradukilo):
"Okulon pro okulo, denton pro dento".
rira bien qui rira le dernier ("bone ridos, kiu laste ridos" )
Oeil pour oeil, dent pour dent (Okulon por okulo, denton por dento)
pedroluis (Montri la profilon) 2014-julio-11 11:34:54
nigra_rivereto:Mi denove afiŝas, mi ne havis koratakon pro la malvenkEGo de Brazilo , mi ne estas fanatika subtenanto de la brazila teamo kaj ekde la komenco opiniis ke ĝi ne estas ludanta bonan piedpilkon. Tamen malvenko je 1 x 7 estis tute neimagebla.Mi ankaŭ ne estas fanatika subtenanto de la hispania teamo.
Mi tute konsentas kun vi. Estos pli juste se Germanio gajnos la mondpokalon.
Mi tre ŝatas babali pri mondpokalon. En Hispanio, multaj personoj babilas hodiaŭ pri Messi. Li ne ludas bone. Kial? Mi ne scias.
Mi pensas ke Germania teamo estas pli bona ol Argentina teamo.
Kiun vi pensas ke gajnos?
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-julio-11 23:55:41
Sendube en tiu mondpokalo la germanoj ludis pli bone ol la argentinanoj, pro tio mi deziras ke Germanio estu la ĉampiono.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-julio-12 00:19:26
Brazilo havas tiom por oferti al la mondo - inter la plej bonaj kvalitoj estas la forto de la Esperanto-ideo tie.
Roberto12 (Montri la profilon) 2014-julio-13 09:10:23
pedroluis:Kial Messi ne kuras?Li devos kuri ĉi-nokte!
pedroluis (Montri la profilon) 2014-julio-13 09:42:46
Roberto12:Laŭ mi, messi estas iom malsana.pedroluis:Kial Messi ne kuras?Li devos kuri ĉi-nokte!
Mi pensas ke Messi timas kuri sed li vomas poste.
Tio eblas, ĉu ne?
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-julio-13 22:18:38
Venkis la plej bona teamo en la Mondpokalo.