Skip to the content

Futbala Mondpokalo

by nigra_rivereto, June 4, 2014

Messages: 96

Language: Esperanto

pedroluis (User's profile) July 10, 2014, 12:13:40 PM

Mi deziras ke Germanio venku. Laŭ mi, Germanio estas la plej bona.

Kaj unu demando: Kial Messi ne kuras?

nigra_rivereto (User's profile) July 10, 2014, 1:53:26 PM

Mi denove afiŝas, mi ne havis koratakon pro la malvenkEGo de Brazilo ridulo.gif , mi ne estas fanatika subtenanto de la brazila teamo kaj ekde la komenco opiniis ke ĝi ne estas ludanta bonan piedpilkon. Tamen malvenko je 1 x 7 estis tute neimagebla.

pedroluis:Mi deziras ke Germanio venku. Laŭ mi, Germanio estas la plej bona.
Mi tute konsentas kun vi. Estos pli juste se Germanio gajnos la mondpokalon.

Roberto12 (User's profile) July 10, 2014, 6:43:59 PM

Sinjoro Löw venkis Sinjoron Scolari (malamiko de anglaj teamoj) sed por gajni la pokalon, li devos venki Sinjoron Gollum ridego.gif

Altebrilas (User's profile) July 10, 2014, 8:00:45 PM

sergejm:
domingocordon:En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
Laŭ "Esperanta Proverbaro" :
"Plej bone ridas, kiu laste ridas".
La unuan tie mi ne trovis, sed trovis en vortaro (se mi bone komprenis la hispanan per gugla tradukilo):
"Okulon pro okulo, denton pro dento".
En la franca:
rira bien qui rira le dernier ("bone ridos, kiu laste ridos" )
Oeil pour oeil, dent pour dent (Okulon por okulo, denton por dento)

pedroluis (User's profile) July 11, 2014, 11:34:54 AM

nigra_rivereto:Mi denove afiŝas, mi ne havis koratakon pro la malvenkEGo de Brazilo ridulo.gif , mi ne estas fanatika subtenanto de la brazila teamo kaj ekde la komenco opiniis ke ĝi ne estas ludanta bonan piedpilkon. Tamen malvenko je 1 x 7 estis tute neimagebla.

Mi tute konsentas kun vi. Estos pli juste se Germanio gajnos la mondpokalon.
Mi ankaŭ ne estas fanatika subtenanto de la hispania teamo.

Mi tre ŝatas babali pri mondpokalon. En Hispanio, multaj personoj babilas hodiaŭ pri Messi. Li ne ludas bone. Kial? Mi ne scias.

Mi pensas ke Germania teamo estas pli bona ol Argentina teamo.

Kiun vi pensas ke gajnos?

nigra_rivereto (User's profile) July 11, 2014, 11:55:41 PM

La plejmulto de la brazilanoj subtenos Germanion ĉar ili ne volas vidi Argentinon, la plej granda rivalo de Brazilo en futbalo, celebri la gajnon de la Mondpokalo en stadiono “Maracanã”.

Sendube en tiu mondpokalo la germanoj ludis pli bone ol la argentinanoj, pro tio mi deziras ke Germanio estu la ĉampiono.

robbkvasnak (User's profile) July 12, 2014, 12:19:26 AM

Piedpilko (futbalo) estas nura ludo. Jes ja, Brazilo flegas havi tre lertan teamon. Unu forto de germanoj estas certa longjara amikeco inter la teamanoj. Eble tio devas evoluiĝi ĉe la brazila teamo en la venonta tempo.
Brazilo havas tiom por oferti al la mondo - inter la plej bonaj kvalitoj estas la forto de la Esperanto-ideo tie.

Roberto12 (User's profile) July 13, 2014, 9:10:23 AM

pedroluis:Kial Messi ne kuras?
Li devos kuri ĉi-nokte!

pedroluis (User's profile) July 13, 2014, 9:42:46 AM

Roberto12:
pedroluis:Kial Messi ne kuras?
Li devos kuri ĉi-nokte!
Laŭ mi, messi estas iom malsana.

Mi pensas ke Messi timas kuri sed li vomas poste.

Tio eblas, ĉu ne?

nigra_rivereto (User's profile) July 13, 2014, 10:18:38 PM

Vivu Germanio! Gratulon pro la ĉampioneco.
Venkis la plej bona teamo en la Mondpokalo.

Back to the top