Avo Frosto kaj Neĝulino
by Terurĉjo, December 9, 2007
Messages: 35
Language: Esperanto
Terurĉjo (User's profile) December 9, 2007, 12:21:22 AM
Mi pensas, ke ni ĉiuj iom poste gratulos unu aliajn.
Nun mi interesiĝas pri simila temo.
Mi ĵus eniris al la paĝaro de mia ŝatata Radio Verda, kie Arono & Karlina tre lerte informas nin pri diversaj interesaĵoj, kaj subite kaj mire rimarkis, ke temas en la paĝaro pri Avo Frosto.
Pro tio, ke en Sovetia epoko Kristnasko estis malpermesita, la plej ŝatata festo estis Novjariĝo. Tiu stato restas ĝis nun. Ĉefajn rolojn dum novjaraj porinfanaj (kaj ne nur) festoj kaj spektaĵoj ludas Avo Frosto kaj lia nepino Neĝulino.
Ruse tiuj personoj nomiĝas Дед Мороз (Avo Frosto) kaj Neĝulino (Снегурочка).
Min mirigis, ke en Esperanto Avo Frosto nomiĝas samkiel en la rusa.
Mi konas, ke en diversaj landoj tiu persono nomiĝas iel alie. Ŝajne, ke en Usono li estas Mighty Mouse.
Min interesas, kion vi povas rakonti pri viaj Avoj Frostoj.
Terurĉjo (User's profile) December 9, 2007, 1:08:30 AM
rosto (User's profile) December 9, 2007, 5:57:31 AM
Estas alia kaŭzo. Laŭ ortodoksa kalendaro Kristnasko estas 7 de Januario. Novjariĝo estas antaŭe en Rusio - por ortodoksoj, kompreneble. Katolikoj kaj protestantoj en Rusio festas Kristnasko en Decembro.
Terurĉjo (User's profile) December 9, 2007, 8:30:55 AM
donmiguel (User's profile) December 9, 2007, 10:19:03 AM
rosto (User's profile) December 9, 2007, 10:28:24 AM
Avo Frosto = Santa Claus, kaj verŝajne A.F. devenas de S.C.
Pli bone demandu pri Neĝulino, tion vi certe ne scias.
white knight (User's profile) December 9, 2007, 4:26:24 PM
Pli bone demandu pri Neĝulino, tion vi certe ne scias.Mi nur konas la fabelon "Neĝulino kaj la sep
nanoj" (Schneewittchen und die sieben Zwerge)
rosto (User's profile) December 11, 2007, 4:29:48 PM
nanoj" sed "Neĝblankulino kaj la sep gnomoj"
Neĝulino ne estas blanka kiel neĝo, kiel Neĝblankulino, sed ŝi estas artefarita el neĝo. Ŝi estas neĝa golemo! Ĉu terure?
Filu (User's profile) December 11, 2007, 4:54:58 PM
rosto:[...]ŝi estas artefarita el neĝo. Ŝi estas neĝa golemo! Ĉu terure?Ege terure tio estas!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Ŝi elvokas al mi tiujn frenezegajn neĝulojn faritajn de la knabaĉo Kalvino, el la usona bildstripa serio Calvin and Hobbes (Kalvino kaj Hobso
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Frankouche (User's profile) December 11, 2007, 9:22:44 PM
Malĝoje, via trebela Neĝulino
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)