Tartalom

Avo Frosto kaj Neĝulino

Terurĉjo-tól, 2007. december 9.

Hozzászólások: 35

Nyelv: Esperanto

Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. december 9. 0:21:22

Baldaŭ novjariĝos.
Mi pensas, ke ni ĉiuj iom poste gratulos unu aliajn.
Nun mi interesiĝas pri simila temo.
Mi ĵus eniris al la paĝaro de mia ŝatata Radio Verda, kie Arono & Karlina tre lerte informas nin pri diversaj interesaĵoj, kaj subite kaj mire rimarkis, ke temas en la paĝaro pri Avo Frosto.
Pro tio, ke en Sovetia epoko Kristnasko estis malpermesita, la plej ŝatata festo estis Novjariĝo. Tiu stato restas ĝis nun. Ĉefajn rolojn dum novjaraj porinfanaj (kaj ne nur) festoj kaj spektaĵoj ludas Avo Frosto kaj lia nepino Neĝulino.
Ruse tiuj personoj nomiĝas Дед Мороз (Avo Frosto) kaj Neĝulino (Снегурочка).
Min mirigis, ke en Esperanto Avo Frosto nomiĝas samkiel en la rusa.
Mi konas, ke en diversaj landoj tiu persono nomiĝas iel alie. Ŝajne, ke en Usono li estas Mighty Mouse.
Min interesas, kion vi povas rakonti pri viaj Avoj Frostoj.

Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. december 9. 1:08:30

Strange, sed mi ne povas trovi bonajn fotojn de Avo Frosto kaj Neĝulino en la Reto.

rosto (Profil megtekintése) 2007. december 9. 5:57:31

Mi opinias, ke ni, rusoj, ŝatas Novjariĝo pli ol Kristnasko ne nur pro pasinta malpermeso (Estis malpermesita nur festi Kristnasko vaste, televide, en organizoj, por membroj de Komunista partio... alia sovetia popolo povis festi Kristnasko, Pasko, k.t.p.).
Estas alia kaŭzo. Laŭ ortodoksa kalendaro Kristnasko estas 7 de Januario. Novjariĝo estas antaŭe en Rusio - por ortodoksoj, kompreneble. Katolikoj kaj protestantoj en Rusio festas Kristnasko en Decembro.

Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. december 9. 8:30:55

Miaj geavoj estis komunistoj, miaj gepatroj estis komunistoj, pri mi mem mi eĉ silentas, en niaj familioj forestis tradicio festi iel Paskon kaj Kristnaskon (krom ovfarbado, certe). Tial mi festas nur Novjariĝon, sed ne malnovan.

donmiguel (Profil megtekintése) 2007. december 9. 10:19:03

Mi eĉ ekkonis avon froston en la germana. Tie ĉi li nomiĝas na Väterchen Frost. Li ofte estas menciata en tempinforaĵoj aŭ politikaj elsendoj pri rusujo. Do tiu nomo estas iom uzata kiel metaforo. Mi ne konas la veran rolo de Väterchen Frost.

rosto (Profil megtekintése) 2007. december 9. 10:28:24

Rolo de Avo Frosto en Rusio?
Avo Frosto = Santa Claus, kaj verŝajne A.F. devenas de S.C.
Pli bone demandu pri Neĝulino, tion vi certe ne scias.

white knight (Profil megtekintése) 2007. december 9. 16:26:24

Pli bone demandu pri Neĝulino, tion vi certe ne scias.
Mi nur konas la fabelon "Neĝulino kaj la sep
nanoj" (Schneewittchen und die sieben Zwerge)

rosto (Profil megtekintése) 2007. december 11. 16:29:48

"Schneewittchen" estas Neĝblankulino. Ne "Neĝulino kaj la sep
nanoj" sed "Neĝblankulino kaj la sep gnomoj"
Neĝulino ne estas blanka kiel neĝo, kiel Neĝblankulino, sed ŝi estas artefarita el neĝo. Ŝi estas neĝa golemo! Ĉu terure?

Filu (Profil megtekintése) 2007. december 11. 16:54:58

rosto:[...]ŝi estas artefarita el neĝo. Ŝi estas neĝa golemo! Ĉu terure?
Ege terure tio estas! lango.gif

Ŝi elvokas al mi tiujn frenezegajn neĝulojn faritajn de la knabaĉo Kalvino, el la usona bildstripa serio Calvin and Hobbes (Kalvino kaj Hobso demando.gif )

Frankouche (Profil megtekintése) 2007. december 11. 21:22:44

Kun la reta foto, ŝajnas ke la ruĝa ulo estus la "kristnaska patro" ("Père Noël" aŭ "Papa Noël" tiel diras infanojn, kaj iliaj gepatroj) en francio.

Malĝoje, via trebela Neĝulino lango.giflango.gif ne ekzistas ĉi-tie, aŭ ŝi estus sin ŝanĝita kiel norda cervo, tirante la glitveturilon (de la "Père Noël"), plena da donacoj rideto.gif.

Vissza a tetejére