Đi đến phần nội dung

“la” antaŭ “plej + [adjektivo]”: ĉu ŝanĝo de signifo?

viết bởi m_v, Ngày 17 tháng 6 năm 2014

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

nornen (Xem thông tin cá nhân) 15:43:48 Ngày 23 tháng 6 năm 2014

m_v:
nornen:Semantike estas tre malgranda malsameco inter la du ekzemploj.

Elativo estas absoluta deklaro, tamen superlativo estas rilata deklaro.

"plej multaj landonomoj" = "ege multaj landonomoj" = "äußerst viele Ländernamen"
"la plej multaj vortelementoj" = "pli multe ol ĉiu plia vortelementaro" = "die meisten Wortbestandteile"

[…]
Sed laŭ tiu ĉi interpreto la senartikola “plej” estus iom superflua, ĉar por tiaj esprimoj jam ekzistas la vortoj “ege” kaj “tre”, ĉu ne? Kiel Artebrilas ankaŭ diris, kio laŭ vi estus do la signifdiferenco inter “plej” kaj “ege/tre” ĉe tiaj okazoj?
La semantika diferenco estas minimuma. Eble temas pri grado: "bela < tre bela < ege bela <= plej bela". Komparante kun lingvo kiu ja havas elativojn: "bello < muy bello < bellísimo".

La pragmatika diferenco ja povas esti pli granda. Ekz en la Hispana la uzado de la elativo ĝenerale esprimas emocionan aŭ adoran ideon.

Quay lại