Към съдържанието

“la” antaŭ “plej + [adjektivo]”: ĉu ŝanĝo de signifo?

от m_v, 17 юни 2014

Съобщения: 11

Език: Esperanto

m_v (Покажи профила) 17 юни 2014, 16:59:37

Saluton al ĉiuj,

mi rimarkis, ke en esperanta lingvouzado de la superlativo uzatas du formoj: sen artikolo kaj kun ĝi. Do:

kaj “plej multaj homoj” kaj “la plej multaj homoj”

Ĉu ekzistas iu (malgranda) diferenco aŭ nuanco inter tiuj ĉi du variantoj?

nornen (Покажи профила) 17 юни 2014, 18:41:38

Ĉu vi povus bonvole aldoni kelke da ekzemploj (tutaj propozicioj) de la senartikola uzo?

akueck (Покажи профила) 17 юни 2014, 19:04:40

m_v:mi rimarkis, ke en esperanta lingvouzado de la superlativo uzatas du formoj: sen artikolo kaj kun ĝi. Do:

kaj “plej multaj homoj” kaj “la plej multaj homoj”

Ĉu ekzistas iu (malgranda) diferenco aŭ nuanco inter tiuj ĉi du variantoj?
Klarigoj estas en PMEG.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

nornen (Покажи профила) 17 юни 2014, 19:18:51

Shajne "la plej" estas superlativo kaj senartikole estas elativo.

m_v (Покажи профила) 17 юни 2014, 21:39:25

nornen:Shajne "la plej" estas superlativo kaj senartikole estas elativo.
Hm, la klarigoj de vi kaj Andreas Kueck ne tute kontentigas min. Mi ekzemple ne komprenas la diferencon inter:

Plej multaj landonomoj estas landobazaj. (jen en PMEG ĉe “Landobazaj nomoj”)

kaj

La plej multaj vortelementoj estas radikoj. (jen en PMEG ĉe “Radikoj”).

nornen (Покажи профила) 17 юни 2014, 22:29:57

Semantike estas tre malgranda malsameco inter la du ekzemploj.

Elativo estas absoluta deklaro, tamen superlativo estas rilata deklaro.

"plej multaj landonomoj" = "ege multaj landonomoj" = "äußerst viele Ländernamen"
"la plej multaj vortelementoj" = "pli multe ol ĉiu plia vortelementaro" = "die meisten Wortbestandteile"

Komparu tion kun aliaj lingvoj kiuj ja havas elativojn (bedaŭrinde la Germana ne havas ilin), kiel la Hispana:

"Tiu ĉi virino estas plej bela" = "Esta mujer es bellísima." = "Diese Frau ist äußerst hübsch."
"Tiu ĉi virino estas la plej bela" = "Esta mujer es la más bella." = "Diese Frau ist die hübscheste (von allen Frauen)."

"Tiu ĉi trinkaĵo estas plej sanfavora." = "Esta bebida es salubérrima." = "Dieses Getränk ist äußerst gesund(heitsfördernd)."
"Tiu ĉi trinkaĵo estas la plej sanfavora." = "Esta bebida es la más saludable." = "Dieses Getränk ist das gesundeste (von allen anderen Getränken)."

Altebrilas (Покажи профила) 17 юни 2014, 22:59:41

Mi estas iom dubema pri la lasta klarigo, ĉar tiukaze "plej multaj" estus simple sinonimo de "tre multaj", kaj tio devigas nin klarigi la nuancon inter la du.

Mi emas opinii, ke la nuanco aldonita de la artikolo estas jena:

Plej multaj landonomoj estas landobazaj.
= ajna aro de landnomoj, enhavanta pli ol la duono de la landnomoj.

La plej multaj vortelementoj estas radikoj.
= antaŭe difinita aro de vortelementoj (kiel afiksoj, terminaĵoj, gramatikaj vortetoj), kiu estas pli riĉa ol la aliaj.

nornen (Покажи профила) 18 юни 2014, 04:44:00

Altebrilas:Plej multaj landonomoj estas landobazaj.[/i] = ajna aro de landnomoj, enhavanta pli ol la duono de la landnomoj.
"Plej multaj" estas semantike tre pli multaj ol 50%+1.

Laŭ via klarigo, oni dirus: "Plej multaj homoj havas IQ'on pli altan ol 99.", ĉar difine la IQ de 100 duonigas la homaron.

Urho (Покажи профила) 18 юни 2014, 09:02:25

En la lernolibro ”Via dua lingvo – esperanton keskustelukurssi" de Veli Kolari estas uzataj gramatikaj nomoj:
  • superlativo: la plej bela lago || komparado
  • absoluta superlativo: plej bela lago (= tre bela lago) || ne komparado
_ _ _ _ _ _ _ _
Ligilo al PMEG: 9.1.5. La – specialaj uzoj (per Unikodo)

m_v (Покажи профила) 22 юни 2014, 09:58:52

nornen:Semantike estas tre malgranda malsameco inter la du ekzemploj.

Elativo estas absoluta deklaro, tamen superlativo estas rilata deklaro.

"plej multaj landonomoj" = "ege multaj landonomoj" = "äußerst viele Ländernamen"
"la plej multaj vortelementoj" = "pli multe ol ĉiu plia vortelementaro" = "die meisten Wortbestandteile"

[…]
Sed laŭ tiu ĉi interpreto la senartikola “plej” estus iom superflua, ĉar por tiaj esprimoj jam ekzistas la vortoj “ege” kaj “tre”, ĉu ne? Kiel Artebrilas ankaŭ diris, kio laŭ vi estus do la signifdiferenco inter “plej” kaj “ege/tre” ĉe tiaj okazoj?

Обратно нагоре