Към съдържанието

Elarolado de la litero J

от m_v, 25 юни 2014

Съобщения: 16

Език: Esperanto

Kirilo81 (Покажи профила) 26 юни 2014, 18:53:07

Demando al Urho kaj sergejm: Ĉu vi longigas akcentitan vokalon en malfermita silabo, ĉar estas tiel por vi pli nature, facile, aŭ ĉu pro regulo lernita?

Kiel germano mi havas tendencon longigi tiapozician vokalon, sed mi mallernadas ĝin, ĉar mi opinias tion malbela (precipe en kombino kun fermita elparolo de e kaj o - multaj germanoj prononcas bone kiel la germanan vorton Bohne 'fabo, fazeolo' ) kaj malutila.

sergejm (Покажи профила) 26 юни 2014, 20:08:32

Kirilo81:Demando al Urho kaj sergejm: Ĉu vi longigas akcentitan vokalon en malfermita silabo, ĉar estas tiel por vi pli nature, facile, aŭ ĉu pro regulo lernita?

Kiel germano mi havas tendencon longigi tiapozician vokalon, sed mi mallernadas ĝin, ĉar mi opinias tion malbela (precipe en kombino kun fermita elparolo de e kaj o - multaj germanoj prononcas bone kiel la germanan vorton Bohne 'fabo, fazeolo' ) kaj malutila.
Vi povas prononci akcentintan vokalon Fundamente - samlonga kiel ne akcentitan. Sed se tio estas malfacila por vi, vi povas longigi malfermitan akcentitan vokalon. Sed prononci oh miaopinie estas malbone.
Same vi povas prononci ĉiam [j], sed se por estas malfacile prononci ekz. -ojn, vi povas prononci [-oĭn]. Tiam regulon unu litero = unu sono anstataŭas regulo unu litero = unu fonemo, kaj fonemo povas havi diversajn prononcojn en certaj pozicioj.

Urho (Покажи профила) 27 юни 2014, 05:37:12

Kirilo81:Demando al Urho kaj sergejm: Ĉu vi longigas akcentitan vokalon en malfermita silabo, ĉar estas tiel por vi pli nature, facile, aŭ ĉu pro regulo lernita?
Nepre pro tio, ke tio estas pli nature kaj facile. Kompreneble, la regulo, kiun mi menciis antaŭe en ĉi tiu fadeno, povas helpi komencantojn.

Kirilo81:Kiel germano mi havas tendencon longigi tiapozician vokalon, sed mi mallernadas ĝin, ĉar mi opinias tion malbela (precipe en kombino kun fermita elparolo de e kaj o - multaj germanoj prononcas bone kiel la germanan vorton Bohne 'fabo, fazeolo' ) kaj malutila.
Bona ekzemplo, ĉar la vortoj Bohne [bo:ne] kaj bone [bo:ne] ja estas egalaj laŭ la elparolo. – La tendenco longigi tiapozician vokalon estas bona afero, ĉar la Lingvo Internacia estas tiel pli bela kaj utila. Nu, tio estas nur mia opinio. ridulo.gif

m_v (Покажи профила) 27 юни 2014, 05:50:50

Urho:Bona ekzemplo, ĉar la vortoj bohne [bo:ne] kaj bone [bo:ne] ja estas egalaj laŭ la elparolo.
Tio ne ĝustas. En la germana oni prononcas “Bohne” [ˈbo:nə] kun ŝvao en la vortfino. Uzi ŝvaon ankaŭ por esperanta E estus grava miselparolo. Krom tio mi pensas, ke la esperantaj E kaj O estas pli [ε] kaj [ɔ] ol [e] kaj [o]. Komparu nun la miasperte ĝustan esperantan elparolon de “bone” [ˈbɔ:nε] kun la germana elparolo de “Bohne” [ˈbo:nə].

Urho (Покажи профила) 27 юни 2014, 06:08:46

m_v:
Urho:Bona ekzemplo, ĉar la vortoj Bohne [bo:ne] kaj bone [bo:ne] ja estas egalaj laŭ la elparolo.
Tio ne ĝustas. En la germana oni prononcas “Bohne” [ˈbo:nə] kun ŝvao en la vortfino. Uzi ŝvaon ankaŭ por esperanta E estus grava miselparolo. Krom tio mi pensas, ke la esperantaj E kaj O estas pli [ε] kaj [ɔ] ol [e] kaj [o]. Komparu nun la miasperte ĝustan esperantan elparolon de “bone” [ˈbɔ:nε] kun la germana elparolo de “Bohne” [ˈbo:nə].
Oŭkej! – Mi pensis nur longon de la silabo.

sergejm (Покажи профила) 27 юни 2014, 06:17:16

Miaopinie, parolanto povas prononci o kiel [ɔ] aŭ [o], e kiel [ε] aŭ [e], sed ne [ə], kaj longigi ilin laŭplaĉe. Sed li devas antenti, ke aŭskultanto povu distingi vokalojn kaj ripeton de vokalo, i disde j kaj u disde ŭ.

Обратно нагоре