Messaggi: 16
Lingua: Esperanto
Kirilo81 (Mostra il profilo) 26 giugno 2014 18:53:07
Kiel germano mi havas tendencon longigi tiapozician vokalon, sed mi mallernadas ĝin, ĉar mi opinias tion malbela (precipe en kombino kun fermita elparolo de e kaj o - multaj germanoj prononcas bone kiel la germanan vorton Bohne 'fabo, fazeolo' ) kaj malutila.
sergejm (Mostra il profilo) 26 giugno 2014 20:08:32
Kirilo81:Demando al Urho kaj sergejm: Ĉu vi longigas akcentitan vokalon en malfermita silabo, ĉar estas tiel por vi pli nature, facile, aŭ ĉu pro regulo lernita?Vi povas prononci akcentintan vokalon Fundamente - samlonga kiel ne akcentitan. Sed se tio estas malfacila por vi, vi povas longigi malfermitan akcentitan vokalon. Sed prononci oh miaopinie estas malbone.
Kiel germano mi havas tendencon longigi tiapozician vokalon, sed mi mallernadas ĝin, ĉar mi opinias tion malbela (precipe en kombino kun fermita elparolo de e kaj o - multaj germanoj prononcas bone kiel la germanan vorton Bohne 'fabo, fazeolo' ) kaj malutila.
Same vi povas prononci ĉiam [j], sed se por estas malfacile prononci ekz. -ojn, vi povas prononci [-oĭn]. Tiam regulon unu litero = unu sono anstataŭas regulo unu litero = unu fonemo, kaj fonemo povas havi diversajn prononcojn en certaj pozicioj.
Urho (Mostra il profilo) 27 giugno 2014 05:37:12
Kirilo81:Demando al Urho kaj sergejm: Ĉu vi longigas akcentitan vokalon en malfermita silabo, ĉar estas tiel por vi pli nature, facile, aŭ ĉu pro regulo lernita?Nepre pro tio, ke tio estas pli nature kaj facile. Kompreneble, la regulo, kiun mi menciis antaŭe en ĉi tiu fadeno, povas helpi komencantojn.
Kirilo81:Kiel germano mi havas tendencon longigi tiapozician vokalon, sed mi mallernadas ĝin, ĉar mi opinias tion malbela (precipe en kombino kun fermita elparolo de e kaj o - multaj germanoj prononcas bone kiel la germanan vorton Bohne 'fabo, fazeolo' ) kaj malutila.Bona ekzemplo, ĉar la vortoj Bohne [bo:ne] kaj bone [bo:ne] ja estas egalaj laŭ la elparolo. – La tendenco longigi tiapozician vokalon estas bona afero, ĉar la Lingvo Internacia estas tiel pli bela kaj utila. Nu, tio estas nur mia opinio.
m_v (Mostra il profilo) 27 giugno 2014 05:50:50
Urho:Bona ekzemplo, ĉar la vortoj bohne [bo:ne] kaj bone [bo:ne] ja estas egalaj laŭ la elparolo.Tio ne ĝustas. En la germana oni prononcas “Bohne” [ˈbo:nə] kun ŝvao en la vortfino. Uzi ŝvaon ankaŭ por esperanta E estus grava miselparolo. Krom tio mi pensas, ke la esperantaj E kaj O estas pli [ε] kaj [ɔ] ol [e] kaj [o]. Komparu nun la miasperte ĝustan esperantan elparolon de “bone” [ˈbɔ:nε] kun la germana elparolo de “Bohne” [ˈbo:nə].
Urho (Mostra il profilo) 27 giugno 2014 06:08:46
m_v:Oŭkej! – Mi pensis nur longon de la silabo.Urho:Bona ekzemplo, ĉar la vortoj Bohne [bo:ne] kaj bone [bo:ne] ja estas egalaj laŭ la elparolo.Tio ne ĝustas. En la germana oni prononcas “Bohne” [ˈbo:nə] kun ŝvao en la vortfino. Uzi ŝvaon ankaŭ por esperanta E estus grava miselparolo. Krom tio mi pensas, ke la esperantaj E kaj O estas pli [ε] kaj [ɔ] ol [e] kaj [o]. Komparu nun la miasperte ĝustan esperantan elparolon de “bone” [ˈbɔ:nε] kun la germana elparolo de “Bohne” [ˈbo:nə].
sergejm (Mostra il profilo) 27 giugno 2014 06:17:16