Messages : 10
Langue: Esperanto
m_v (Voir le profil) 27 juin 2014 14:20:45
mi iom ŝatas la esperantidan lingvon Ido, ĉar miaopinie kelkajn aferojn ĝi plibonigis. Tamen unu afero de Ido ŝajnas mallogika al mi: La kreintoj de Ido forigis la sonon ĝ, ĉar iliaopinie ĝi estas tro malfacile distingebla de la sono ĵ. Kial tamen ili ne forigis ankaŭ la sonon ĉ, sed konservis kaj ŝ kaj ĉ. Ŝ kaj ĉ estas ja nur la nevoĉaj analogaj sonoj de ĵ kaj ĝ. Ĉu tio ne estas iom senkonsekvenca? Kion vi pensas?
morfran (Voir le profil) 27 juin 2014 17:20:09
m_v (Voir le profil) 27 juin 2014 17:53:59
morfran:La kialo vera por la manko de /ʤ/ en Ido estas probable pli ortografia ol fonetika; krom diakritaĵon aŭ nevaste konatan digramon, povas esti, ke la kreinto ne trovis elegantan rimedon por skribi /ʤ/ post kiam li asignis j al /ʒ/.Kial ne simple “gh” kiel en la esperanta H-skribmaniero? Ido ja uzas “ch” kaj “sh” por “ĉ” kaj “ŝ”.
marcuscf (Voir le profil) 27 juin 2014 18:26:46
m_v:Aŭ “dj” mem... Zamenhof eksperimentis kun ź kaj dź en iu periodo antaŭ la apero de Esperanto.morfran:La kialo vera por la manko de /ʤ/ en Ido estas probable pli ortografia ol fonetika; krom diakritaĵon aŭ nevaste konatan digramon, povas esti, ke la kreinto ne trovis elegantan rimedon por skribi /ʤ/ post kiam li asignis j al /ʒ/.Kial ne simple “gh” kiel en la esperanta H-skribmaniero? Ido ja uzas “ch” kaj “sh” por “ĉ” kaj “ŝ”.
Malgraŭ tio, ŝajnas al mi ke multaj lingvoj havas nur ĝ aŭ nur ĵ. Aŭ eĉ se la lingvo havas ambaŭ, unu el ili estas malofta. Tio ne estas absoluta regulo, sed kiam oni rigardas al la grupo “franca, itala, portugala, hispana, angla, germana, japana” oni vidas ke ofte tiuj lingvoj ne havas ambaŭ sonojn je egala graveco (unu povas esti dialekta variaĵo, aŭ aperas en malmultaj/fremdaj vortoj).
Tio plus la manko de taŭga litero, fariĝas sufiĉe bona kialo por eviti la paron ĝ/ĵ, laŭ mia opinio. Tamen, oni ne povas certi ĉu tiu estis la sama rezonado de la kreintoj de Ido.
Urho (Voir le profil) 28 juin 2014 05:04:55
m_v:Tamen unu afero de Ido ŝajnas mallogika al mi: La kreintoj de Ido forigis la sonon ĝ, ĉar iliaopinie ĝi estas tro malfacile distingebla de la sono ĵ.Plia kaŭzo, kial en Ido ne ekzistas la sono "ĝ", estas videbla en jena tabelo de Esperanto:
____________
s c || z (dz)
ŝ ĉ || ĵ ĝ
Do,
ĉar la voĉa sono "dz" mankas jam en Esperanto, eble kreintoj de Ido pensis, ke ankaŭ la voĉa sono "ĝ" estu nenecesa.
Roberto12 (Voir le profil) 28 juin 2014 08:37:19
Sed la vere stulta fonologia afero en Ido estas la forigo de aj ĉar "ĝi rompas la makzelon" (laŭ ili) kune kun la enhavo de eŭ, kiu por multaj estas stranga kaj iom malfacila.
m_v (Voir le profil) 28 juin 2014 08:52:24
Urho:La sono [d͡z] ne mankas en Esperanto, ĝi nur ne havas propran literon. Ĝi estas skribata per la digrafo “dz” (do “edzo” = [e:d͡zo], kiel diras ankaŭ tiu artikolo pri la esperanta fonologio.
____________
s c || z (dz)
ŝ ĉ || ĵ ĝ
Do,
ĉar la voĉa sono "dz" mankas jam en Esperanto, eble kreintoj de Ido pensis, ke ankaŭ la voĉa sono "ĝ" estu nenecesa.
Urho (Voir le profil) 28 juin 2014 10:27:28
m_v:Ĉu vere? Mi havas alian scion. Mi prononcas [ed.zo], ĉar en Esperanto ja ekzistas la regulo ”unu litero por unu sono”.Urho:La sono [d͡z] ne mankas en Esperanto, ĝi nur ne havas propran literon. Ĝi estas skribata per la digrafo “dz” (do “edzo” = [e:d͡zo], kiel diras ankaŭ tiu artikolo pri la esperanta fonologio.
____________
s c || z (dz)
ŝ ĉ || ĵ ĝ
Do,
ĉar la voĉa sono "dz" mankas jam en Esperanto, eble kreintoj de Ido pensis, ke ankaŭ la voĉa sono "ĝ" estu nenecesa.
m_v (Voir le profil) 4 juillet 2014 18:34:57
Urho:Ĉu vere? Mi havas alian scion. Mi prononcas [ed.zo], ĉar en Esperanto ja ekzistas la regulo ”unu litero por unu sono”.Mi pensas, ke ambaŭ eblas (do “dz” kiel [d͡z] kaj “dz” kiel [d.z]). Ŝajnas, ke tion ankaŭ diras PMEG:
PMEG:Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote).La de vi menciita regulo “unu litero por unu sono” tamen ne validas ĉiam; ekz. ĉe la litero J, kiu jen estas elparolata [j] kaj jen [i̯].
bartlett22183 (Voir le profil) 4 juillet 2014 19:27:19