目次へ

Pri la fonologio de Ido

m_v,2014年6月27日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

m_v (プロフィールを表示) 2014年6月27日 14:20:45

Saluton al ĉiuj,

mi iom ŝatas la esperantidan lingvon Ido, ĉar miaopinie kelkajn aferojn ĝi plibonigis. Tamen unu afero de Ido ŝajnas mallogika al mi: La kreintoj de Ido forigis la sonon ĝ, ĉar iliaopinie ĝi estas tro malfacile distingebla de la sono ĵ. Kial tamen ili ne forigis ankaŭ la sonon ĉ, sed konservis kaj ŝ kaj ĉ. Ŝ kaj ĉ estas ja nur la nevoĉaj analogaj sonoj de ĵ kaj ĝ. Ĉu tio ne estas iom senkonsekvenca? Kion vi pensas?

morfran (プロフィールを表示) 2014年6月27日 17:20:09

La kialo vera por la manko de /ʤ/ en Ido estas probable pli ortografia ol fonetika; krom diakritaĵon aŭ nevaste konatan digramon, povas esti, ke la kreinto ne trovis elegantan rimedon por skribi /ʤ/ post kiam li asignis j al /ʒ/.

m_v (プロフィールを表示) 2014年6月27日 17:53:59

morfran:La kialo vera por la manko de /ʤ/ en Ido estas probable pli ortografia ol fonetika; krom diakritaĵon aŭ nevaste konatan digramon, povas esti, ke la kreinto ne trovis elegantan rimedon por skribi /ʤ/ post kiam li asignis j al /ʒ/.
Kial ne simple “gh” kiel en la esperanta H-skribmaniero? Ido ja uzas “ch” kaj “sh” por “ĉ” kaj “ŝ”.

marcuscf (プロフィールを表示) 2014年6月27日 18:26:46

m_v:
morfran:La kialo vera por la manko de /ʤ/ en Ido estas probable pli ortografia ol fonetika; krom diakritaĵon aŭ nevaste konatan digramon, povas esti, ke la kreinto ne trovis elegantan rimedon por skribi /ʤ/ post kiam li asignis j al /ʒ/.
Kial ne simple “gh” kiel en la esperanta H-skribmaniero? Ido ja uzas “ch” kaj “sh” por “ĉ” kaj “ŝ”.
Aŭ “dj” mem... Zamenhof eksperimentis kun ź kaj dź en iu periodo antaŭ la apero de Esperanto.

Malgraŭ tio, ŝajnas al mi ke multaj lingvoj havas nur ĝ aŭ nur ĵ. Aŭ eĉ se la lingvo havas ambaŭ, unu el ili estas malofta. Tio ne estas absoluta regulo, sed kiam oni rigardas al la grupo “franca, itala, portugala, hispana, angla, germana, japana” oni vidas ke ofte tiuj lingvoj ne havas ambaŭ sonojn je egala graveco (unu povas esti dialekta variaĵo, aŭ aperas en malmultaj/fremdaj vortoj).

Tio plus la manko de taŭga litero, fariĝas sufiĉe bona kialo por eviti la paron ĝ/ĵ, laŭ mia opinio. Tamen, oni ne povas certi ĉu tiu estis la sama rezonado de la kreintoj de Ido.

Urho (プロフィールを表示) 2014年6月28日 5:04:55

m_v:Tamen unu afero de Ido ŝajnas mallogika al mi: La kreintoj de Ido forigis la sonon ĝ, ĉar iliaopinie ĝi estas tro malfacile distingebla de la sono ĵ.
Plia kaŭzo, kial en Ido ne ekzistas la sono "ĝ", estas videbla en jena tabelo de Esperanto:
____________
s   c || z   (dz)
ŝ   ĉ || ĵ     ĝ

Do,
ĉar la voĉa sono "dz" mankas jam en Esperanto, eble kreintoj de Ido pensis, ke ankaŭ la voĉa sono "ĝ" estu nenecesa.

Roberto12 (プロフィールを表示) 2014年6月28日 8:37:19

Fonologie, Esperanto estas bazita sur la pola, Volapuko sur la germana, kaj Ido sur la franca. T.E. ĉiu kreinto pli malpli uzis sian propran. Por Schleyer, ĉ = ĝ, ŝ = ĵ, s = z; por la 2 Louis-oj, ĵ = ĝ.

Sed la vere stulta fonologia afero en Ido estas la forigo de aj ĉar "ĝi rompas la makzelon" (laŭ ili) kune kun la enhavo de , kiu por multaj estas stranga kaj iom malfacila.

m_v (プロフィールを表示) 2014年6月28日 8:52:24

Urho:
____________
s   c || z   (dz)
ŝ   ĉ || ĵ     ĝ

Do,
ĉar la voĉa sono "dz" mankas jam en Esperanto, eble kreintoj de Ido pensis, ke ankaŭ la voĉa sono "ĝ" estu nenecesa.
La sono [d͡z] ne mankas en Esperanto, ĝi nur ne havas propran literon. Ĝi estas skribata per la digrafo “dz” (do “edzo” = [e:d͡zo], kiel diras ankaŭ tiu artikolo pri la esperanta fonologio.

Urho (プロフィールを表示) 2014年6月28日 10:27:28

m_v:
Urho:
____________
s   c || z   (dz)
ŝ   ĉ || ĵ     ĝ

Do,
ĉar la voĉa sono "dz" mankas jam en Esperanto, eble kreintoj de Ido pensis, ke ankaŭ la voĉa sono "ĝ" estu nenecesa.
La sono [d͡z] ne mankas en Esperanto, ĝi nur ne havas propran literon. Ĝi estas skribata per la digrafo “dz” (do “edzo” = [e:d͡zo], kiel diras ankaŭ tiu artikolo pri la esperanta fonologio.
Ĉu vere? Mi havas alian scion. Mi prononcas [ed.zo], ĉar en Esperanto ja ekzistas la regulo ”unu litero por unu sono”.

m_v (プロフィールを表示) 2014年7月4日 18:34:57

Urho:Ĉu vere? Mi havas alian scion. Mi prononcas [ed.zo], ĉar en Esperanto ja ekzistas la regulo ”unu litero por unu sono”.
Mi pensas, ke ambaŭ eblas (do “dz” kiel [d͡z] kaj “dz” kiel [d.z]). Ŝajnas, ke tion ankaŭ diras PMEG:

PMEG:Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote).
La de vi menciita regulo “unu litero por unu sono” tamen ne validas ĉiam; ekz. ĉe la litero J, kiu jen estas elparolata [j] kaj jen [i̯].

bartlett22183 (プロフィールを表示) 2014年7月4日 19:27:19

Je planlingvoj, estas kompromitoj. Unu elekto, alia elekto. Iu insistas, ke unu principo estas netuŝebla, kaj iu insistas, ke la realeco mastras. Ili insistas, ke estas principoj pli valoraj ol teorio. Eble, estas principoj pli malproksime ol "unu sono, unu litero," iliopinie. Estas pozicio de iuj. (Ekzemple, la idistoj.)

先頭にもどる