Al la enhavo

Ĉu vi havas la internan ideon?

de baibaibibi, 2014-junio-28

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-junio-28 10:23:58

Mi volus scii ĉu vi havas iasence la internan ideon, ĉu vi sentas ion similan al la interna ideo priskribita de Zamenhof?

raffadalbo (Montri la profilon) 2014-julio-06 14:00:39

baibaibibi:Mi volus scii ĉu vi havas iasence la internan ideon, ĉu vi sentas ion similan al la interna ideo priskribita de Zamenhof?
Mi taksas la internan ideon tre grava.
Mi ĉesus hodiaŭ mem esti esperantista se mi ne havus ion similan al la interna ideo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-julio-06 15:55:00

Kiel oni povas rimarki, ke oni ne (plu) havas la internan ideon?

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-julio-07 07:34:51

Altebrilas:Kiel oni povas rimarki, ke oni ne (plu) havas la internan ideon?
Tio estas simpla, vi devas rigardi ĉu vi ankoraŭ estas homo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-07 19:49:38

Fakte, la interna ideo - oni povus nomi ĝin aliel (aliforme) - estas por mi la kerno de Esperanto.

Rujo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-07 22:02:42

Sen la interna ideo, Esperanto ne postvivus. Hodiaŭ ĝi estus lingvo kabineta kiel aliaj planlingvoj, ekzemple Volapuko kaj Interlingŭa. La Interna Ideo, do, laŭ Vikipedio, estas koncize ”Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”... “La interna ideo neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la religio. Tamen Z klopodis doni pli firman idean bazon por la E-ismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo.”

Bodler (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-07 22:28:24

ĉevino:ĉu vi serioze kaj detale analizis la enhavon de homaranismo ? (ĉiu homo, kiu tion farus, tuj rezignus pri esperanto...)
La interna ideo ne estas homaranismo.

Rujo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 00:58:27

Mi ne diris ke la "interna ideo" estas parenca idearo de Homaranismo. Ŝajnas al mi ankaŭ ke Spiritismo havas nenion koncerne la aferon. Laŭ mi bone scias, Zamenhof neniam ligis Esperanton al iu ajn religio. Mi eĉ pensas ke li estis ateisto. Ekzistas ateistoj pli belanimaj ol multegaj religiuloj. Comte, Marx, Sartre kaj multaj aliaj ateistoj mi respektas multe pli ol "spiritismaj fantaziuloj" kiuj kontraŭdiras faktojn kajn sciencojn.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 20:48:52

Se vi ne havas la internan ideon vi ne estas Esperantisto - vi simple parolas Esperanton. Estas tia malsameco kiel inter "amoranto" kaj "amanto".

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 10:00:38

kaŝperanto:Se vi ne havas la internan ideon vi ne estas Esperantisto
Stranga aserto. Se vi ne havas la internan ideon, do vi simple parolas angle.
Povas esti mi tre eraras. Verŝajne ĉiuj angle parolantaj homoj (usonanoj, skotoj, aŭstralianoj ktp) havas internan ideon.

Reen al la supro