Ke daftar isi

Ĉu vi havas la internan ideon?

dari baibaibibi, 28 Juni 2014

Pesan: 23

Bahasa: Esperanto

baibaibibi (Tunjukkan profil) 28 Juni 2014 10.23.58

Mi volus scii ĉu vi havas iasence la internan ideon, ĉu vi sentas ion similan al la interna ideo priskribita de Zamenhof?

raffadalbo (Tunjukkan profil) 6 Juli 2014 14.00.39

baibaibibi:Mi volus scii ĉu vi havas iasence la internan ideon, ĉu vi sentas ion similan al la interna ideo priskribita de Zamenhof?
Mi taksas la internan ideon tre grava.
Mi ĉesus hodiaŭ mem esti esperantista se mi ne havus ion similan al la interna ideo.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 6 Juli 2014 15.55.00

Kiel oni povas rimarki, ke oni ne (plu) havas la internan ideon?

baibaibibi (Tunjukkan profil) 7 Juli 2014 07.34.51

Altebrilas:Kiel oni povas rimarki, ke oni ne (plu) havas la internan ideon?
Tio estas simpla, vi devas rigardi ĉu vi ankoraŭ estas homo.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 7 Agustus 2014 19.49.38

Fakte, la interna ideo - oni povus nomi ĝin aliel (aliforme) - estas por mi la kerno de Esperanto.

Rujo (Tunjukkan profil) 7 Agustus 2014 22.02.42

Sen la interna ideo, Esperanto ne postvivus. Hodiaŭ ĝi estus lingvo kabineta kiel aliaj planlingvoj, ekzemple Volapuko kaj Interlingŭa. La Interna Ideo, do, laŭ Vikipedio, estas koncize ”Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”... “La interna ideo neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la religio. Tamen Z klopodis doni pli firman idean bazon por la E-ismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo.”

Bodler (Tunjukkan profil) 7 Agustus 2014 22.28.24

ĉevino:ĉu vi serioze kaj detale analizis la enhavon de homaranismo ? (ĉiu homo, kiu tion farus, tuj rezignus pri esperanto...)
La interna ideo ne estas homaranismo.

Rujo (Tunjukkan profil) 8 Agustus 2014 00.58.27

Mi ne diris ke la "interna ideo" estas parenca idearo de Homaranismo. Ŝajnas al mi ankaŭ ke Spiritismo havas nenion koncerne la aferon. Laŭ mi bone scias, Zamenhof neniam ligis Esperanton al iu ajn religio. Mi eĉ pensas ke li estis ateisto. Ekzistas ateistoj pli belanimaj ol multegaj religiuloj. Comte, Marx, Sartre kaj multaj aliaj ateistoj mi respektas multe pli ol "spiritismaj fantaziuloj" kiuj kontraŭdiras faktojn kajn sciencojn.

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 8 Agustus 2014 20.48.52

Se vi ne havas la internan ideon vi ne estas Esperantisto - vi simple parolas Esperanton. Estas tia malsameco kiel inter "amoranto" kaj "amanto".

Lakiro (Tunjukkan profil) 9 Agustus 2014 10.00.38

kaŝperanto:Se vi ne havas la internan ideon vi ne estas Esperantisto
Stranga aserto. Se vi ne havas la internan ideon, do vi simple parolas angle.
Povas esti mi tre eraras. Verŝajne ĉiuj angle parolantaj homoj (usonanoj, skotoj, aŭstralianoj ktp) havas internan ideon.

Kembali ke atas