Al la enhavo

Trans-domajna babilado

de Fenris_kcf, 2014-junio-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-junio-28 15:41:10

Saluton

Mi sukcesis krei programon, kiu kunigas la lernu-babilejon kaj la IRC-kanalon ĉe freenode. La roboto nomita Kvasir montros mesaĝojn de unu babilejo en la alia. Ekzemple: Se iu kun nomo "ulo" skribas "saluton!" en la lernu-babilejo, Kvasir montros " saluton!" en la IRC-kanalo kaj inverse.

Mi nomas la programon "s-peranto" ridulo.gif

Sunjo (Montri la profilon) 2014-junio-28 15:49:37

Se tio signifas, ke homoj kiuj ne uzas lernu nek ĝian babilejon, ekde nun povas kunlegi la babiladon de la lernu-babilejo, mi ne volas tion. Sed dankon pro la averto.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-junio-28 15:58:46

Hmm, ĉu vi opinias ke la babilejoj estu severe disigataj?

Sunjo (Montri la profilon) 2014-junio-28 16:27:30

Fenris_kcf:Hmm, ĉu vi opinias ke la babilejoj estu severe disigataj?
Pri la lernu-babilejo mi ŝatas ke ĝi estas uzebla nur por registritaj uzantoj kaj ke tio almenaŭ iomete malfaciligas trolumadon.
Krom tio mi preferas scii kiu kunlegas (tio estas ankoraŭ malavantaĝo de la lernu-babilejo, ĉar la babilado restas legebla dum iom da tempo - sed almenaŭ ankaŭ nur por registritaj uzantoj). Sciante ke anonimuloj povas kunlegi mi tre verŝajne babilas malpli libere.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-junio-28 16:35:28

Ho, tion mi ne intencis. Mi povus ŝangi la konduton de s-peranto por ke oni povas deteni la trans-sendon de la entajpita meŝaĝo per simbolo aŭ io simila; ekzemple se mesaĝo komencas kun ".", ĝi ne estos sendata al la irc-kanalo. Ĉu tiu sufiĉus laŭ vi?

[redaktaĵo] mi faris tiun nun. mesaĝoj kun "." kiel unua simbolo ne estos trans-sendata.

Sunjo (Montri la profilon) 2014-junio-28 16:43:45

Fenris_kcf:Ho, tion mi ne intencis. Mi povus ŝangi la konduton de s-peranto por ke oni povas deteni la trans-sendon de la entajpita meŝaĝo per simbolo aŭ io simila; ekzemple se mesaĝo komencas kun ".", ĝi ne estos sendata al la irc-kanalo. Ĉu tiu sufiĉus laŭ vi?
Tio jam estus plibonigo, sed ne solvus la problemon de intenca ĝenado. Vi ankaŭ bezonus solvon por malhelpi ke iu trolo uzas la pli liberan IRC por spami ankaŭ en la lernu-babilejo.
Krom tio mi opinias ke ĉiu uzanto devus esti avertita kaj informita pri tiuj funkcioj.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-junio-28 18:33:59

Okazas tre malofte, ke iu spamas en la IRC-kanalo.
Pri averto al la uzantoj mi konsentas.

Mi malŝaltis la peranton nun. Unue mi pripensu la skrupulojn pri ĝi.

Reen al la supro