Trans-domajna babilado
viết bởi Fenris_kcf, Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Tin nhắn: 7
Nội dung: Esperanto
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 15:41:10 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Mi sukcesis krei programon, kiu kunigas la lernu-babilejon kaj la IRC-kanalon ĉe freenode. La roboto nomita Kvasir montros mesaĝojn de unu babilejo en la alia. Ekzemple: Se iu kun nomo "ulo" skribas "saluton!" en la lernu-babilejo, Kvasir montros " saluton!" en la IRC-kanalo kaj inverse.
Mi nomas la programon "s-peranto"
Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 15:49:37 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 15:58:46 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 16:27:30 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Fenris_kcf:Hmm, ĉu vi opinias ke la babilejoj estu severe disigataj?Pri la lernu-babilejo mi ŝatas ke ĝi estas uzebla nur por registritaj uzantoj kaj ke tio almenaŭ iomete malfaciligas trolumadon.
Krom tio mi preferas scii kiu kunlegas (tio estas ankoraŭ malavantaĝo de la lernu-babilejo, ĉar la babilado restas legebla dum iom da tempo - sed almenaŭ ankaŭ nur por registritaj uzantoj). Sciante ke anonimuloj povas kunlegi mi tre verŝajne babilas malpli libere.
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 16:35:28 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
[redaktaĵo] mi faris tiun nun. mesaĝoj kun "." kiel unua simbolo ne estos trans-sendata.
Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 16:43:45 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Fenris_kcf:Ho, tion mi ne intencis. Mi povus ŝangi la konduton de s-peranto por ke oni povas deteni la trans-sendon de la entajpita meŝaĝo per simbolo aŭ io simila; ekzemple se mesaĝo komencas kun ".", ĝi ne estos sendata al la irc-kanalo. Ĉu tiu sufiĉus laŭ vi?Tio jam estus plibonigo, sed ne solvus la problemon de intenca ĝenado. Vi ankaŭ bezonus solvon por malhelpi ke iu trolo uzas la pli liberan IRC por spami ankaŭ en la lernu-babilejo.
Krom tio mi opinias ke ĉiu uzanto devus esti avertita kaj informita pri tiuj funkcioj.
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 18:33:59 Ngày 28 tháng 6 năm 2014
Pri averto al la uzantoj mi konsentas.
Mi malŝaltis la peranton nun. Unue mi pripensu la skrupulojn pri ĝi.